From Wikipedia, the free encyclopedia
Hodiaŭ la "Kompleta Gramatiko Detaloza" de "Louis de Beaufront" publikigita en 1925, estas la valida gramatiko de Ido . La baza gramatiko prezentita en 1908 al Delegacio por alpreno de la lingvo internacia estis tre ŝanĝita dum la unuaj jaroj de reformemuloj, kiuj eliris Esperanton. En marto de 1912 la Ido-Akademio decidis, ke nenio plu estos aliigota dum certa periodo, por ke la lingvo elproviĝu trankvile. Tiu unua periodo de stabileco rompiĝis en 1913, sed ĝin sekvis tuj nova periodo de stabileco, kiu estus devinta daŭri de 1914 ĝis 1924. Tiu decido haltigi la reformojn vekis ioman malentuziasmon inter la idistaj reformemuloj. En 1924 la Akademio decidis aldoni al Ido nur en vortara kampo, pro tio, publikigis en 1925 la Kompleta Gramatiko detaloza di la linguo internaciona Ido kaj nenion plu ŝanĝi en ĝia gramatiko ĝis 1928. Tio tre malplaĉis al la reformemaj idistoj, kiuj grupiĝis ĉirkaŭ la periodaĵo Mondo. Pro tio en 1927 tiu organo malfermiĝis al lingvaj diskutoj pri reformoj. Ĝia celo estis la perfektigo kaj la unueca evoluigo de la lingvo mem. Kelkaj idistoj kaj kelkaj akademianoj provis intertempe ankoraŭ reformi la lingvon, sed la konservativa idistaro, nun majoritata, malhelpis tion. En 1934 la Akademio, unuanime, decidis, ke kiel bazon de lingvaj diskutoj oni adoptos la "klasikan" Idon de 1913. Al la idistoj estos permesate utiligi nur prove novaĵojn, eventuale nur en literatura kaj scienca kampoj. La Akademio malaperis dum Dua Mondmilito, reaperis poste, sed lente malvigligis kaj mortis ĉirkaŭ 1970. Sekve, hodiaŭ ne estas ia organo por regulado de la Ido-gramatiko. Vikipedio en Ido mem uzas tute malsamajn gramatikajn regulojn en siaj artikoloj. Plejparte el ili estas verkitaj en klasika Ido, aŭ en alia plej naturalisma versio tre influita de Interlingvao.
Jen la maxim bazala gramatiko ("la plej baza gramatiko") de Ido:
(forta silabo indikata per signo ´)
Ne ekzistas nedefinita artikolo en Ido, sed ekzistas definita artikolo la kaj artikolo por multenombro le se la finaĵo -i ne estas ebla.
Oni faras la multenombron per la finaĵo -i, forprenante la finaĵon -o. Adjektivoj ne povas ricevi finaĵon por la multenombro, malkiel en Esperanto. Le oni povas rigardi kiel "ara" multenombro.
Vortoj por personoj kaj animaloj estas sen seksa signifo (kun la esceptoj: viro (viro), muliero (virino), patro (patro), matro (patrino)). Tiel vortoj kiaj aktoro, autoro, avo, bovo, dicipulo, hundo, kantisto, kato, kuzo estas neŭtralaj pri sekso. Kiam oni bezonas indiki la sekson estas du eblaj sufiksoj: vira (-ul-) kaj virina (-in-). Ekzemple, kuzo povas esti aŭ kuzulo (maskla kuzo) aŭ kuzino (femala kuzino). Kiam necese oni povas diri aktorulo aŭ aktorino, sed alikaze oni diras la vorton aktoro. Ĉiu familia vorto estas sen seksa signifo krom patro kaj matro, malkiel en Esperanto.
(1) Derivado en substantivon el adjektivo. Kiel en Esperanto, 'persono kantanta' estas kantanto (ne 'kantantulo'), kaj 'persono vidanta' estas vidanto (ne 'vidantulo'). Simile, en Ido 'persono blinda' estas blindo (ne 'blindulo'), kaj 'persono richa' estas richo (ne 'riĉulo'). Do, Ido uzas nur unu metodon por ŝanĝi iu ajn adjektivon al substantivo kun la senco 'kiu estas ...'.
(2) Derivado en adjektivon el substantivo. Simile, adjektivo derivita rekte de substantivo havas sencon 'kiu estas ...'. Ekzemple, patra (kiu estas patro), ligna pordo (pordo el ligno), papera ludilo (ludilo kiun konsistigas papero). Por trovi adjektivon kiu signifas 'kiu rilatas, kiu koncernas ...', oni uzas sufikson -al- kiel en la vortoj naturala (natura), dorsala (dorsa), mondala, nacionala, originala, radikala, universala. Inter aliaj sufiksoj estas -oz- por indiki enhavon de io: glorioza (glora), danjeroza (danĝera).
(3) Derivado en verbon el substantivo, kaj inverse. Kiel ĝenerale en Esperanto, substantivo derivita rekte (sen afikso) de verbo indikas agon aŭ staton, kiel parolo, hezito aŭ movo. Por derivi verbon de substantivo oni ĝenerale uzas afikson. Ekzemple: salizas ('salas'), kie la sufikso -iz- indikas 'provizi' aŭ 'aldoni'. Tiel la vorto salizo indikas la agon. La plej ĝenerala sufikso por derivi verbon de substantivo estas -ag- (de la verbo 'agas'); ekzemple, martelagas (martelas), donante la substantivon martelago. Ripeta aŭ daŭra martelago estas martelagado.
ununombra | multenombra | sendefina | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1-a | 2-a | 3-a | 1-a | 2-a | 3-a | |||||||||
familia | formala | maskla | femala | neŭtra | ĉiugenra | maskla | femala | neŭtra | ĉiugenra | |||||
Ido | me | tu | vu | il(u) | el(u) | ol(u) | lu | ni | vi | ili | eli | oli | li | on(u) |
Esperanto | mi | ci¹ | vi | li | ŝi | ĝi | ĝi² | ni | vi | ili | oni | |||
Persona pronomo igas posedan per la finaĵo -a, same kiel en Esperanto.
Ĉefa ĉagreno de unuaj idistoj estis la "nelogikeco" de Esperantaj prepozicioj. Speciale gravaj al ili estas la tri prepozicioj kiuj, por eviti miskomprenon, anstataŭas la multsignifan vorton 'de'. Por indiki apartenon, oni uzas di: parto di mashino; domo di nia amiko; tempo di paco. Por indiki devenon aŭ originon oni uzas de: homo de la nordo; de la maro venis fishi; libro de biblioteko; donaco de ni. Por indiki faranton de ago aŭ aĵo oni uzas da: libro da Zamenhof; pikturo da lia amiko; kato trovita da ni. Rimarku la uzon de ĉiuj tri: pago da amiko di nia flugo de Nederlando. La tri vortoj, da, de, di, respondas al tri sencoj (kiel la anglaj by, from, of - aŭ svedaj av, från, till) kaj klarigus la intencon de la skribanto.
Alia distingo estas inter la tempaj kaj spacaj sencoj de la vortoj 'antaŭ' kaj 'post'. Por indiki tempan sencon oni uzas ante kaj pos. Por indiki spacan sencon oni uzas avan kaj dop (malantaŭ). Do, patro venis ante la familio diferencas de patro venis avan la familio. En la unua kazo oni parolas pri tempa diferenco (ekz. dudek minutoj), en la dua pri spaca diferenco (la patro promenis antaŭe, ne malantaŭe).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.