From Wikipedia, the free encyclopedia
Groŝo estas malgranda arĝenta monero eldonita kaj eldonata de nombro da landoj. Iam historie ĝi valoris egale al inter kelkaj kaj dozeno da denaroj.
Ĝi estis stampata ekde la Mezepoko en la jenaj ŝtatoj:
Poste, la tradicion de groŝoj forlasis la plej multo da landoj dum aliaj daŭrigis stampi nur monerojn malpli grandajn ol la originala groŝo. En Pollando ekde 1526 tiuj inkluzivis la monerojn, 1/2 groŝo, 1 groŝo, 1,5 groŝo, 2 groŝoj, 3 groŝoj, 4 groŝoj kaj 6 groŝoj. Ilia pezeco grade faladis ĝis 1,8 gramoj da arĝento kaj de 1752 oni ilin anstataŭigis per kupraj moneroj laŭ la sama nomo.
Daniel Moirand en sia listo de proponitaj vortoj por sia traduko de La Libro de la mirindaĵoj de Marko Polo notas la vorton "groŝo" kiel uzata de Marko Polo mem por la venecia groŝo, kutime el arĝento, sed kun valoro ŝanĝanta laŭ la tempo. En Francio la groŝo "tournois" valoris 12 denarojn "tournois", sed naŭ kaj duonon denarojn "parisis". Unu venecia groŝo valoris du saĝjojn (alia vorto proponita de Mirand).[1]
Modern-epoke la nomon, groŝo, adoptis tri valutoj:
En Okcidenta Ukrainio groŝ ankoraŭ estas slanga termino por la kopiyka, 100-ona parto de Hryvnia. La ukraina vorto por mono, hroshi, ankaŭ finfine devenas de tiu termino. Simile, en Germanio Groschen restis slanga termino por la 10 pfeniga monero, do 10-ona parto de Deutsche Mark (germana marko). La vorto ekspopulariĝas kun la enkonduko de la eŭro, kvankam oni ankoraŭ povas aŭdi ĝin foj-foje, precipe de la pli maljunaj homoj.
Ekzistas pluraj proverboj pri groŝoj en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[3]:
|
|
|
|
|
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.