Herbert Marcuse
germana filozofo, sociologiisto kaj politika teoriisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Herbert Marcuse (prononco [maʁˈkuːzə]) (naskiĝis la 19-an de julio 1898 en Berlino, mortis la 29-an de julio 1979 en Distrikto Starnberg) estis germana filozofo, sociologiisto kaj politika teoriisto. Laŭ historio de filozofio li apartenas al Frankfurta skolo de kritika teorio kaj estas proklamita "Patro de novmaldekstrismo"[1]. Liaj plej konataj verkoj estas Eroso kaj Civilizacio, Unudimensia Homo kaj Estetika Dimensio.
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Fermi