IJK 1950
6-a Internacia Junular-Kunveno (IJK) de TEJO / From Wikipedia, the free encyclopedia
La 6-a Internacia Junulara Kongreso (IJK), tiam ankoraŭ nomata Internacia Junular-Kunveno, de Tutmonda Junular-Organizo okazis de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 1950 en la urbo Konstanco de Germanio, borde de la trilanda Bodenlago. La kongreson ĉeforganizis Michel Schmidt. Partoprenis 420 junaj esperantistoj – grandparte studentoj, lernejanoj kaj junaj laboristoj sub 30 jaroj – el 17 landoj.[1] Kiel en aliaj junularaj Esperanto-kongresoj, okazis variaj prelegoj kaj diskutrondoj pri la kongresa temo, kulturaj eventoj kaj organizaj kunvenoj de TEJO.
Rapidaj faktoj
Fermi