Maria Tereza de Aŭstrio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Maria Tereza de Aŭstrio ankaŭ nomata Maria Teresia (germane: Maria Theresia Walburga Amalia Christina, 1717 – 1780) estis la ununura regantino de la Habsburga dinastio kaj la lasta reganto de la Domo de Habsburgo (postaj regantoj estis konataj kiel Habsburgo-Loreno). Ŝi regis super la tiamaj teritorioj de Aŭstrio, Hungario, Kroatio, Bohemio, Mantuo, Milano, Lodomerio kaj Galicio, la Aŭstria Nederlando kaj Parmo. Pro sia edziĝo kun Francisko la 1-a Stefano, ŝi estis laŭnome Granda Dukino de Toskanio, Dukino de Loreno, Reĝino de Germanio kaj Imperiestrino de la Sankta Romia Imperio.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Maria Tereza de Habsburgo. |
Maria Tereza de Aŭstrio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝino de Bohemio kaj Hungario, Imperiestredzino | |||||
Maria Teresia, bildo de Martin van Meytens, 1770 | |||||
Persona informo | |||||
Maria Theresia | |||||
Naskiĝo | 13-an de majo 1717 (1717-05-13) en Hofburg | ||||
Morto | 29-an de novembro 1780 (1780-11-29) (63-jaraĝa) en Vieno | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | apopleksio vd | ||||
Tombo | Imperia kripto, Vieno vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | germana • latina • franca vd | ||||
Ŝtataneco | Habsburga monarkio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Habsburgoj vd | ||||
Patro | Karolo la 6-a vd | ||||
Patrino | Elizabet Kristina de Brunsvigo-Wolfenbüttel vd | ||||
Gefratoj | Maria Anno de Aŭstrio, Arkidukino de Aŭstrio • Archduchess Maria Amalia of Austria vd | ||||
Edz(in)o | Francisko la 1-a Stefano | ||||
Infanoj | Archduchess Maria Elisabeth of Austria • Archduchess Maria Anna of Austria • Maria Carolina Ernestina Antonia Johanna Josefa • Jozefo la 2-a • Maria Christina, Duchess of Teschen • Archduchess Maria Elisabeth of Austria • Archduke Charles Joseph of Austria • Archduchess Maria Amalia of Austria • Leopoldo la 2-a • Archduchess Maria Johanna Gabriela of Austria • Archduchess Maria Josepha of Austria • Maria Carolina of Austria • Ferdinand of Austria-Este • Marie-Antoinette • Archduchess Maria Carolina of Austria • Maksimiliano Francisko de Aŭstrio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aristokrato • monarko • politikisto vd | ||||
Laborkampo | state administration • politiko vd | ||||
Aktiva en | Vieno vd | ||||
| |||||
Reĝino de Bohemio | |||||
Dum | 1743-1780 | ||||
Antaŭulo | Karolo Albreĥto | ||||
Sekvanto | Jozefo la 2-a | ||||
Reĝino de Hungario | |||||
Dum | 1740-1780 | ||||
Antaŭulo | Karolo la 3-a | ||||
Sekvanto | Jozefo la 2-a | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ŝiaj gepatroj estis Karolo la 6-a de Habsburgo, imperiestro de la Sankta Romia Imperio, kaj Elizabeto Kristina (filino de duko de Brunsvigo-Wolfenbüttel). Ŝi estis baptita kiel: Maria Theresia Walburga Amalia Christina.