Mondurbo
urbo kiu havas gravan rolon en tutmonda ekonomio kaj socio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Mondurboj estas urboj kiuj havas internacian influon en la kampoj ekonomika, kultura kaj politika. Ne ekzistas koncerna kaj unusola difino de mondurbo, tamen oni distingas jenajn kondiĉojn por pritrakti iun urbon kiel mondurbo:
- vaste konata nomo kaj tuj ligata kun koncerna urbo (ekz., sufiĉas diri Londono kaj oni ne devas precizigi, ke temas pri Britio);
- internaciaj influoj kaj partopreno en eventoj je tutmonda signifo (ekz., en Novjorko troviĝas la ĉefa sidejo de Unuiĝintaj Nacioj);
- granda nombro de loĝantoj;
- granda, internacia flughaveno, kiu estas bezejo kaj ŝanĝpunkto por minimume kelkaj internaciaj flugkompanioj (ekz., Amsterdam-Schiphol);
- plivastigita transporta infrastrukturo, ampleksanta vojajn kunligojn (i.a. aŭtoŝoseojn), fervojan reton kaj evoluigitan urban amasan transporton;
- en okcidenta civilizo - ĉeesto de multaj kulturoj kaj enmigrantaj societoj, en aliaj mondpartoj - grandnombra ĉeesto de eksterlandaj entreprenoj;
- ĉeesto de internaciaj financaj institucioj, juraj firmaoj, sidejoj de grandaj kompanioj kaj borso kiu influas tutmondan ekonomikon;
- plivastigita telekomunika infrastrukturo;
- mondfamaj kulturaj kaj sciencaj institucioj (ekz., Rijksmuseum aŭ Universitato de Kembriĝo);
- filmaj kaj teatraj festivaloj kaj premieroj, orkestroj, ĥoroj kaj galerioj;
- influantaj amaskomunikiloj je tutmonda vasteco (ekz., BBC aŭ Time Warner);
- altkvalitaj sportejoj, ligaj sportaj kluboj kaj preteco organizi eventojn je tutmonda signifo (ekz., Olimpikojn).