Nicolau Dols Salas
From Wikipedia, the free encyclopedia
Nicolau DOLS SALAS (naskiĝis la 6-an de decembro 1967 en Majorkurbo) estas esperantisto kaj lingvisto el Balearoj[1]. De decembro 2021 li prezidas la Akademion de la Kataluna Lingvo[2].
Nicolau Dols Salas | |
---|---|
Nicolau Dols Salas en la prezentado de Poesia completa, de Blai Bonet | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de decembro 1967 (1967-12-06) (56-jaraĝa) en Palma de Majorko |
Lingvoj | Esperanto • angla • hispana • kataluna |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • esperantologo • tradukisto • universitata instruisto • instruisto de la kataluna lingvo |
Nicolau Dols licenciiĝis pri Filozofio kaj Beletro (Kataluna Filologio) ĉe la Universitato de la Balearaj Insuloj, magistriĝis pri Filozofio ĉe la Universitato de Sheffield, kaj pri Orient-aziaj Studoj ĉe la Malferma Universitato de Katalunio (UOC), kaj doktoriĝis pri Kataluna Filologio ĉe la Universitato de la Balearaj Insuloj, kun mencio pri eŭropa doktoriĝo. De 1990 ĝis 1992 li instruis la katalunan kiel lektoro en la Universitato de Sheffield, kvankam li jam apartenis al la instruantaro de UIB.
Li direktis esplorprojektojn pri infana fonologio, historio de lingvistiko, kaj analizo de tradukado. Liaj esplor-interesoj estas fonologia teorio, kataluna fonologio, infana fonologio, artefaritaj lingvoj, historio de lingvistiko kaj literatura tradukado.
Li profesoras ĉe la Universitato de la Balearaj Insuloj (UIB) ekde 1990. De 2014 li estas plenrajta membro de la Instituto pri Katalunaj Studoj (Institut d'Estudis Catalans, la oficiala akademio pri la kataluna), kadre de ĝia Filologia Fako - fakon, kiun li ekprezidis en decembro 2021.
Nicolau Dols instruis kadre de IKU-AIS dum la 94a UK en Bjalistoko (2009). En la studjaro 2014-2015 li anstataŭis John Wells kiel profesoro pri fonetiko (esperanta kaj ĝenerala) en la postgradaj Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz de Poznano, Pollando. En la Belartaj Konkursoj de 2017 li gajnis la unuan premion en poezio pri lia poemo Pasio. Poemo en ses stacioj.
La 17-an de decembro 2021 li estis elektita prezidanto de la akademio de la kataluna lingvo. Nicolau Dols estis elektita prezidanto por kvarjara mandatperiodo, kun la eblo kandidati por pliaj kvar jaroj. Li estas jam la dua esperantisto en tiu posteno. La alia esperantisto kiu prezidis filologian sekcion de la akademio estis Carles Riba, famega kataluna poeto kiu gajnis premion en Esperantaj Floraj Ludoj de Barcelono en 1909, kiam li aĝis nur 15 aŭ 16.