tutmonda epidemio From Wikipedia, the free encyclopedia
Pandemio (de la greka πανδημία = tut-popola) estas plur-regiona aŭ eĉ tutmonda disvastiĝo de iu infekta malsano, kiu suferigas la homajn populaciojn. Kontraste al epidemio, ĝi ne estas limigita al iu preciza regiono, sed al multaj kontinentoj aŭ eĉ tutmonde. Disvastigita endemia malsano kiu estas stabila laŭ terminoj de kiom multaj personoj malsaniĝas pro tiu ne estas pandemia.
Pandemioj praktike eblas nur pro la modernaj ebloj de rapida interkontinenta vojaĝado. Antaŭ la grandskala aviadila vojaĝado la informo pri epidemioj kutime estis pli rapida ol ties ekster-regioniĝo, kaj je bezono eblis bari epidemiojn per kvaranteno.
Krome, gripaj pandemioj ĝenerale ekskludas kazoj de sezona gripo. Tra la historio estis nombraj pandemioj, kiaj de variolo kaj de tuberkulozo. Pli ĵusaj pandemioj estas la pandemio de HIV-Aidoso same kiel la gripaj pandemioj de 1918 kaj de 2009 de H1N1. La Nigra morto estis amasmortiga pandemio, kiu mortigis ĉirkaŭ 75 milionojn da personoj. La plej malfrua pandemio estas la Kronvirusa malsano de 2019.
Pandemio estas epidemio okazanta sur skalo kiu transiras internacie landlimojn, kutime influante grandan nombron da homoj.[1]
La Monda Organizaĵo pri Sano (MOS, aŭ WHO en angla) havas ses-fazan klasifikon kiu priskribas la proceson preter kiu nova gripa viruso moviĝas de la unuaj malmultaj infektoj en homoj al pandemio. Tio komenciĝas per la viruso plejparte infektante bestojn, kun kelkaj kazoj kie bestoj infektas homojn, poste moviĝas tra la areoj kie la viruso komencas disvastigi rekte inter homoj, kaj finiĝas kun pandemio kies infektoj de la nova viruso disvastiĝas tutmonde kaj ĝi estos ekster kontrolo ĝis ĝi finiĝas.[2]
Malsano aŭ sankondiĉo ne estas pandemio nur ĉar mortigas multajn homojn; ĝi devas esti ĝeneraligita kaj ĝi ankaŭ devas esti infekta. Ekzemple, kancero kaŭzas multajn mortojn, sed ne estas konsiderita pandemio ĉar la malsano ne estas infekta aŭ kontaĝa.
En virtuala gazetara aŭdienco en majo 2009 pri la gripa pandemio, d-ro. Keiji Fukuda, helpa ĝenerala direktoro ad interim por sansekureco kaj vivmedio ĉe MOS (WHO) diris "facila maniero pripensi pandemion ... devas diri: pandemio estas tutmonda ekapero. Tiam vi eble demandos al vi: "Kio estas tutmonda ekapero"? Tutmonda ekapero signifas ke oni vidas kaj la disvastiĝon de la agento ... kaj poste oni vidas malsanajn aktivecojn aldone al la disvastiĝo de la viruso."[3]
En planado por ebla gripa pandemio, la MOS (WHO) publikigis dokumenton pri pandemia preteckonsilado en 1999, reviziita en 2005 kaj en februaro 2009, kun difinaj fazoj kaj konvenaj agoj por ĉiu fazo en asistanta memoraĵo titolita WHO pandemic phase descriptions and main actions by phase. La revizio de 2009 inkluzivas difinojn de pandemio kaj la fazojn kondukantaj al ĝia deklaro estis finpretigita en februaro 2009. La pandemia viruso H1N1 de 2009, estis nek ĉe la horizonto en tiu tempo nek menciita en la dokumento.[4][5] Ĉiuj versioj de tiu dokumento rilatas al gripo. La fazoj estas difinitaj per la disvastiĝo de la malsano; severeco kaj morteco ne estas menciitaj en la nuna MOS (WHO)-difino, kvankam tiuj faktoroj antaŭe estis inkluditaj.[6]
La sanigaj sukcesoj de la kelkaj pasintaj jardekoj estas rimarkindaj. Antaŭe, Aidoso signifis relative rapidan suferoplenan morton, sed dank al moderna medicino kaj novaj kuraciloj la infektitoj vivas dum jardekoj. Oni parolas pri la baldaŭa finigo de malario, malsano kiu mortigas duonmilionon da homoj ĉiujare, plejparte infanoj. Vakcino kontraŭ la Ebola malsano kaj du novaj kuraciloj por flegi la infektitojn, montris sian efikecon en la Demokratia Respubliko Kongo. Antaŭe, Ebola estis mortiganta ĝis 90% de siaj viktimoj, nuntempe la ciferoj de la statistiko inversiĝis.
Tamen en septembro 2019 la anaro de la Tutmonda Gvatkomitato pri Prepareco (angle Global Preparedness Monitoring Board) transdonis al la ŝtatestroj ĉe la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj raporton, en kiu la fakuloj avertis, ke la mondo estas danĝere nepreparita por la sekva pandemio, kiu povus mortigi ĝis 80 milionojn da homoj kaj okazigi grandegajn ekonomiajn perdojn.
John Vidal, ĵurnalisto, verkisto kaj iama eldonisto pri mediprotektado de The Guardian, disvolvigas la tezon, ke nuntempaj pandemioj pli kaj pli rilatas al perdo de biodiverseco kaj partikulare pro senarbarigo kaj intensiva brutobredado, kiuj unuflanke perdigas speciojn kiuj povus bremsi la disvastigon de virusaj zoonozoj kaj aliflanke alproksimigas homojn al naskoloko de la malsanoj, kiuj saltas el unu specio al alia kaj finfine al la homo.[7]
HIV originiĝis en Afriko, kaj atingis Usonon tra Haitio inter 1966 kaj 1972.[8] Aidoso estas nuntempe pandemio, kun infektindicoj same altaj kiel 25% en suda Afriko kaj orienta Afriko. En 2006 la HIV-indico inter gravedaj virinoj en Sud-Afriko estis 29.1%.[9] Efika saneduko pri pli sekuraj seksaj praktikoj kaj pri antaŭzorga trejnado ĉe sanginfekto de ĵusnakitoj helpis bridi infektindicojn en pluraj afrikaj landoj kiuj sponsoris naciajn edukprogramojn. Infektindicoj altiĝas denove en Azio kaj en Ameriko. Aidosa mortonombro en Afriko povas atingi 90-100 milionojn ĉirkaŭ 2025.[10]
La COVID-19(aŭ 武汉肺炎 pneŭmonito de Vuhano aŭ 中国病毒 Viruso de Ĉinio), estas infekta malsano, ke ĉar SARS-CoV-2 [11]. La unua Paciento estas 70-jaro ĉirkaŭ, probable infektita la 1-an de decembro 2019.[12] En 30-a de sama monato, doktoro Li Wenliang kaj lia sep kolegoj sendis mesaĝon pri KOVIM-19 sur ĉina socia reto, sed loka politikisto deklaris ke la mesaĝo estas malvero.[13] La 7-an de februaro 2020, li mortis en Vuhano de komplikaĵoj kaŭzitaj de KOVIM-19.
Simptomoj de COVID-19 inkludas febro, tuso, laceco, anosmio. Serioza malsano povas kaŭzi morton. Sed la tuta proporcio de morto povas esti inter 0.1%~20%, kaj estas malsama inter landoj.[14]
La origino de viruso havas multe da teoriojn,[15] inkluzive de infektis el vespertoj kaj manisuloj al homo aŭ eskapo de agento el laboratorio. Sed la ĉinia aŭtoritato ne nur rifuzis la esploron por origino de viruso, sed rifuzis kunhavigis datumojn.[16]
Tra la historio okazis kelkaj signifaj pandemioj, kiuj estis registritaj en la socioj kiuj estis infektitaj. Tiuj ĝenerale estis zoonozoj kiuj okazis kun malsovaĝigo de bestoj, kiel ekzemple gripo kaj tuberkulozo. Okazis kelkaj precipe signifaj epidemioj kiuj meritas mencion super la "nura" detruo de urboj:
Renkontoj inter eŭropaj esploristoj kaj loĝantaroj en la resto de la mondo ofte lanĉis lokajn epidemiojn de speciala severeco. Malsano mortigis parton de la indiĝena loĝantaro de la Kanariaj insuloj en la 16-a jarcento (Guanĉoj). Duono de la indiĝena loĝantaro de la insulo Hispaniolo en 1518 estis mortigita per variolo. Variolo ankaŭ elrabis Meksikon en la 1520-aj jaroj, mortigante 150 000 en Tenoĉtitlano sole, inkluzive de la imperiestro, kaj Peruon en la 1530-aj jaroj, helpante la eŭropajn konkerintojn.[34] Morbilo mortbatis pli ol du milionojn da meksikaj indiĝenoj en la 17-a jarcento. En 1618-1619, variolo forviŝis 90% de la indianoj de la Golfo de Masaĉuseco.[35] Dum la 1770-aj jaroj, variolo mortigis almenaŭ 30% de la indianoj de la Pacifika nordokcidento.[36] Variol-epidemioj en 1780-1782 kaj 1837-1838 alportis ruiniĝon kaj drastan senpopoliĝon inter la Preriindianoj.[37] Kelkaj kredas ke la morto de ĝis 95% de la indiana indiĝena loĝantaro de la Nova Mondo estis kaŭzita de malnovmondaj malsanoj kiel ekzemple variolo, morbilo, kaj gripo.[38] Dum jarcentoj, eŭropanoj evoluigis altajn gradojn da imuneco al tiuj malsanoj, dum la indiĝenaj popoloj ne havis tian imunecon.[39]
Variolo ruinigis la denaskan loĝantaron de Aŭstralio, mortigante proksimume 50% de aborigenoj en la fruaj jaroj de la brita koloniigo.[40] Ĝi ankaŭ mortigis multajn Nov-Zelandajn maoriojn.[41] Tiom malfrue kiel ĉe 1848-49, nekredeble 40 000 el 150 000 havajanoj estas taksitaj kiel mortintaj pro morbilo, kokluŝo kaj gripo. Enkondukitaj malsanoj, precipe variolo, preskaŭ formortigis la denaskan loĝantaron de Paskinsulo.[42] En 1875, morbilo mortbatis pli ol 40 000 fiĝianojn, ĉirkaŭ unu trionon de la populacio.[43] La malsano onigis la loĝantaron de Andamananoj.[44] La loĝantaro de Ajnuoj malpliiĝis draste en la 19-a jarcento, kongrue en granda parto al infektaj malsanoj alportitaj de japana setlanta enmigrado en Hokajdon.[45]
Esploristoj konkludis ke sifiliso estis portita de la Nova Mondo al Eŭropo post la vojaĝoj de Kristoforo Kolumbo. La trovoj indikis ke eŭropanoj povus esti portintaj la nevenerajn tropikajn bakteriojn hejmen, kie la organismoj eble mutaciis en pli mortigan formon en la malsamaj kondiĉoj de Eŭropo.[46] La malsano estis pli ofte mortiga ol ĝi hodiaŭ estas. Sifiliso estis grava murdinto en Eŭropo dum la Renesanco.[47] Inter 1602 kaj 1796, la Nederlanda Orienthinda Kompanio sendis preskaŭ milionon da eŭropanoj por labori en Azio. Finfine, nur malpli ol unu triono faris sian vojon reen al Eŭropo. La plimulto mortis pro malsanoj.[48] Malsano mortigis pli britajn soldatojn en Hindio ol militado.[49]
Tiom frue kiom jam en 1803, la hispana krono organizis mision (nome la Ekspedicio Balmis) por transporti la variolvakcinon al la hispanaj kolonioj, kaj establi tumorajn vakcinado-programojn tie.[50] Ĉirkaŭ 1832, la federacia registaro de Usono establis variolvakcinadan programon por indianoj.[51] Ekde la komenco de la 20-a jarcento kaj pluen, la elimino aŭ kontrolo de malsano en tropikaj landoj iĝis mova forto por ĉiuj koloniaj potencoj.[52] La dormmalsana epidemio en Afriko estis haltigita per moviĝemaj teamoj sisteme ekzamenante milionojn da homoj ĉe risko.[53] En la 20-a jarcento, la mondo vidis la plej grandan pliiĝon en sia loĝantaro en homa historio pro malpliiĝo de la mortoprocentaĵo en multaj landoj pro medicinaj progresoj.[54] La monda loĝantaro kreskis de 1.6 miliardoj en 1900 ĝis laŭtakse 7 miliardoj hodiaŭ.[55]
Ĥolero estas malsano infekta de la intestoj kaŭzita de la bakterio Vibrio cholerae. Ĉi tiu bakterio estas normale enstomakigita per infektita trinkakvo aŭ per manĝado de nesufiĉe kuiritaj moluskoj. Simptomoj povas gami el neniu, al mildaj, kaj al akraj,[56] kaj inkluzivas likvidan diareon, kiu daŭras kelkajn tagojn,[57] abdomenajn kaj muskolajn kramfojn,[57] naŭzon, vomadon, malekvilibron ĉe elektrolitoj kaj senakviĝadon.[57] Tio povas rezulti en kaviĝintaj okuloj, malvarma haŭto, malpliiganta haŭtelasteco, kaj faltiĝigo de manoj kaj piedoj.[58] La dehidratiĝo povas rezulti en la fakton ke la haŭto iĝas blueca.[59] Simptomojn ekaperas du horoj ĝis kvin tagoj post ekspono.[56] Sen kuracado, morto ofte okazos pro senakvigado de la malsanulo.
De kiam ĝi iĝis ĝeneraligita en la 19-a jarcento, ĥolero mortigis dekojn de milionoj da homoj.[60]
Gripo (influenco) estas epidemia infekta kaj kontaĝa malsano, kaŭzata de ultraviruso. Ĝi ofte asociiĝas kun diversaj mikroboj kaj kaŭzas febron, kataron, tuson, doloron de kapo kaj muskoloj. Komplikaĵoj estas en spirorganoj, en digesta, aŭ la nerva sistemo. En popola parolo oni nomas ofte la malvarmumon kun mildaj simptomoj gripo. Gripo (influenco) estas de ĉiu konata malsano, kiun oni kutime ne traktas kiel tre danĝera. Pli atentas pri la gripo kuracistoj, bone konantaj ĝiajn danĝerajn komplikiĝojn kiel ekzemple pneŭmonio kaj encefalito, precipe ĉe infanoj, maljunuloj kaj malsanuloj kun kronikaj malsanoj. Plej forte timas gripon virusologoj kaj epidemiologoj, ĉar ili tre bone scias, ke la gripviruso povas kaŭzi vastegajn epidemiojn, kiuj povas endanĝerigi la tutan homaron.
Aliaj famuloj ŝajne mortis pro ĥolero kiel:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.