Dissurĵeto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Matematika funkcio nomiĝas dissurĵeto, se ĝi estas kaj disĵeto, kaj surĵeto.
Ĉie difinita dissurĵeto (priskribebla ankaŭ kiel ĉie difinita reciproke unuvalora rilato) nomiĝas bijekcio aŭ inversigebla funkcio. La karakterizon inversigebla pravigas tio, ke la inverso de ĉie difinita dissurĵeta funkcio (konsiderata kiel duvalenta rilato) estas duvalenta funkcia rilato (kiu mem estas ĉie difinita dissurĵeta funkcio).

Remove ads
Formala difino
Oni povas difini dissurĵetan funkcion kaj bijekcion ankaŭ rekte, sen mencii la nociojn disĵeto kaj surĵeto:
- Estu funkcio ("ĵeto") de al , t.e. .
- estas dissurĵeto, se por ĉiu el ekzistas unu kaj nur unu tia el , ke .
- estas bijekcio aŭ inversigebla funkcio, se por ĉiu el ekzistas unu kaj nur unu el tia, ke , kaj por ĉiu el ekzistas tia el , ke .
Remove ads
Atentigo pri termino-uzado
Ĉar ne ĉiuj funkcioj (eĉ en la plej kutimaj kaj ofte renkonteblaj klasoj de funkcioj, kiel racionalaj funkcioj) estas ĉie difinitaj, estas grave konscii pri la diferenco inter funkcioj dissurĵetaj kaj bijekciaj. Ĉiu bijekcio estas dissurĵeta, sed ne ĉiu dissurĵeta funkcio estas bijekcia/inversigebla.
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads