From Wikipedia, the free encyclopedia
Retpoŝto, retletero, retmesaĝo aŭ e-poŝto (mallongigo de elektronika poŝto, el angla e-mail[1][2]) estas servo en komputilaj retoj, kiu ebligas sendi kaj ricevi leterojn (mesaĝojn).
Nuntempe la plejparton de la retpoŝtaĵoj oni sendas trans la Interreto per protokoloj de la tipoj SMTP, POP3 kaj IMAP. Ĉar Esperanto uzas ĉapelitajn literojn kaj multa retpoŝta programaro traktis tekston nur en formato ASCII aŭ ISO-8859-1 (Latin-1), surogata skribosistemo ankoraŭ iam necesas por skribi Esperantan tekston retpoŝte. En Esperanto, oni povas uzi la formojn de adjektivo ("reta") aŭ adverbo ("rete") mallongigante la vorton "(per/de) retpoŝto".
Kelkaj fruaj retpoŝtaj sistemoj postulis, ke kaj la sendanto kaj la ricevonto estu ene de interreto samtempe, same kiel por Tujmesaĝilo. Nuntempaj retpoŝtaj sistemoj estas bazitaj sur modelo de stokado kaj sendado. Tiele serviloj ricevas, akceptas, resendas, liveras, kaj stokadas mesaĝojn. Nek la uzantoj nek ties komputiloj estas postulitaj esti en reto samtempe; ili bezonas esti konektitaj nur dum mallonge, tipe por eniri en la servilo, nur tiom longe kiom necesas por sendi aŭ ricevi mesaĝojn. Historie, la termino elektronika poŝto estis uzata ĝenerale por ajn elektronika dokumento transmitita. Por ekzemplo, kelkaj verkistoj en la komenco de la 1970-aj jaroj uzis tiun terminon por aludi al transmitado de dokumentoj pere de faksiloj.[3][4] Kiel rezulto, malfacilas trovi la unuan citaĵon por la uzado de tiu termino kun la pli specifa signifo kiun ĝi havas nuntempe.
Ĉar oni ricevas retpoŝton en alia (virtuala) skatoleto ol la dissenditaĵoj, jam ne eblas uzi sendistinge la terminojn leterkesto, poŝtkesto aŭ poŝtujo por tio.
Proponoj (angle: inbox kaj outbox):
Elektronika letero portas adreso(j)n, al kiuj ĝi estas sendata. Ĉar komputilo povas facile kopii informon, la letero povas havi multajn ricevontajn adresojn. Ĉi tiuj adresoj estas:
Por sendi leterojn al multaj adresoj oni uzas ankaŭ dissendolistojn.
Retletero portas ankaŭ la adreson de la sendinto. Krome ĝi povas havi resendoadreson, se oni deziras, ke oni respondu ne al la sendinto sed al alia adreso. Al tiu resendo-adreso la letero povas reveni en okazo de malsukceso de sendado.
Ĉiuj tiuj diversaj adresoj troviĝas en la ĉapo de la retletero. La ĉefa parto de la retletero en kiu troviĝas la komuniko, estas nomata la korpo de la letero. Ĝi povas havi ankaŭ alkroĉitajn dosierojn, per kiuj oni povas transdoni ankaŭ netekstan informon, nome ĉiajn tipojn de dosieroj, kiel bildon, sondosieron, programon, ktp.[5] Tamen tre ofte estas limigoj al troa grando de ligitaj dosieroj.[6][7]
La signo @ estas simbola mallongigo aŭ ligaturo por la latina vorto ad (ĉe), historie ofte uzata en anglalingvaj landoj por la samsignifa angla vorto at, kiu donis ankaŭ la anglan nomon de la simbolo. Ĝia formala angla nomo commercial at ("komerca ĉe") devenas el komerca uzo en anglalingvaj fakturoj kun la signifo "po", ekz. "7 widgets @ £2 ea. = £14" ("7 umoj po 2 pundoj egalas 14 pundojn").
Ĝia Esperanta nomo "heliko" devenas de la simileco kun konkohava heliko. La alternativa nomo ĉe estas rekta traduko el la angla/latina, kaj de tempo al tempo uzatas kun la signifo "ĉe" en poŝtelefona lingvo, sloganoj k.s., ekzemple E@I.
Ĝia nuntempa plej ofta uzo estas en ret-poŝto, elektronika adreso, kiel ekz. en sinjoroxy@mondo.net.[8] Legu: sinjoro xy ĉe mondo punkto net. Uzadon de tiu ĉi simbolo en elektronika poŝto enkondukis Ray Tomlinson en la jaro 1972.[9] Fakte la unua retadreso de la historio tiel kiel oni konas ilin nuntempe estis jena: tomlinson@bbn-tenexa.
Por multaj homoj la karaktro @ iĝis simbolo por la tuta Interreto, dum fakte ĝi havas aliajn uzojn en interretaj kaj elektronikaj medioj, krom apartaj utilecoj ekstre la komputila agadosfero.
Letero diferencas de paketoj de protokoloj IP, TCP kaj aliaj, kvankam ankaŭ paketoj portas informon de unu uzanto de la reto al la aliaj. Sed la paketoj estas de pli malalta nivelo, homoj ne sendas ilin senpere.
Se la uzanto deziras, ĝi povas stoki la senditajn mesaĝojn kiujn ĝi estis sendinta, jen aŭtomate jen nur ĉe la celitaj mesaĝoj. Tiuj mesaĝoj restos stokitaj en aparta dosierujo ene de la komputilo de la uzanto aŭ ene de la uzantokonto en la poŝtoservilo.
Kiam uzanto ricevas mesaĝon de retpoŝto videblas en la enirejo resumon de tiu jene:
La ricevitaj mesaĝoj ne ankoraŭ legitaj kutime montras nigrigitan resumon. Legitaj, ili aperas laŭ normala tiparo. Foje se oni elektas tiujn mesaĝojn nemalfermante ilin, oni povas observi antaŭvidon de la enhavo.
Se la ricevanto deziras legi la mesaĝon, tiu devas malfermi ĝin (normale klikante (duoble) sur la enhavo de ĝia afero kun la indikilo de la muso). Tiam la ricevanto povas vidi supre la kapon sekvitan de la korpo de la mesaĝo. En la kapo de la mesaĝo aperas variaj aŭ ĉiuj faketoj supre menciitoj (escepte la unuaj vortoj de la korpo de la mesaĝo, ĉar la tuta jam aperas malsupre). La ligitaj dosieroj, se ili ekzistas, povas aperi en la kapo aŭ sube de la korpo de la mesaĝo.
Kiam la ricevanto ricevis (kaj, normale, ankaŭ legis) la mesaĝon, tiu povas fari diversajn aferojn el ĝi. Normale la sistemoj de retpoŝto (kaj programoj kaj retkesto) proponas diversajn eblojn kiel jenaj:
La reto AUTODIN, unuafoje funkcianta en 1962, havigis mesaĝservon inter 1 350 terminaloj, funkciigante 30 milionojn da mesaĝoj por monato, kun averaĝa mesaĝlongo de proksimume 3 000 karaktroj. Autodin estis funkciigita de 18 grandaj komputiligitaj aparataroj, kaj estis konektita al la Progresa Registrosistemo de la Usona Ĝenerala Servadministracio, kiu havigis similajn servojn al ĉirkaŭ 2 500 terminaloj.[10]
Per la enkonduko de la Compatible Time-Sharing System (CTSS) de la MIT en 1961[11] multaj uzantoj kapablis gastigi en centra sistemo[12] el malproksimaj terminaloj, kaj stokigi kaj kunhavi arkivojn en la centra disko.[13] Oni disvolvigis kaj etendis neformalajn metodojn uzi tion por pasi mesaĝojn:
Disvolvigantoj de aliaj komencaj sistemoj disvolvigitaj per similaj retpoŝtaj aplikaĵoj estas jenaj:
Tiuj originaj mesaĝsistemoj havis amplekse diferencajn trajtojn kaj funkciis ĉe sistemoj kiuj estis enkongrueblaj unu kun alia. Plej el ili permesis nur komunikadon inter uzantoj gastigintoj en la sama gastigejo aŭ "mainframe" (ĉefa kadro), kvankam povus esti ankaŭ centoj da miloj da uzantoj ene de unu organizo.
Kvankam multaj lingvoj prunte uzas la anglan vorton e-mail, en franclingva Kebekio, parolante pri retletero, oni uzas la vorton courriel, kiu estas miksaĵo inter courrier (letero, leteristo) kaj electronique (elektronika). La kebeki-devena vorto courriel jam transpasis la atlantikan oceanon al Francio, kie oni pli kaj pli uzas ĝin (vidu ankaŭ spamo).
En Germanio kelkaj lingvopurigantoj uzas "E-Post" aŭ "Netzpost", kvankam "Post" ankaŭ estas fremda vorto en la germana (la klarigo por tio estas, ke la plej multaj nuntempaj lingvopuristoj de la germana lingvo emas eviti ĉefe la grandan kvanton de novaj anglaj fremdvortoj, kaj "Post" ne estas inter ili). Anstataŭ elektronika leterkesto (angle: mailbox) oni moke uzas Mehlbox (skatolo por faruno) kun simila prononco.
La ĉefa nuntempa problemo de la retpoŝto estas la nedezirita poŝto, kiu referencas la ricevon de nepetitaj mesaĝoj, normale de fraŭda reklamado, kaj en grandaj kvantoj, promocie de la pornografio kaj aliaj produktoj kaj servoj de dubinda kvalito.[32]
Kutime la mesaĝoj indikas kiel sendinto de la mesaĝo falsan adreson, foje eĉ ŝtelprenita el la listo de kontaktoj de la propra ricevanto mem. Tial, estas tre malfacila lokigi la verajn sendintojn, kaj tute ne utilas respondi la mesaĝojn de nedezirita mesaĝo: la eventualaj respondoj estus ricevitaj de uzantoj kiuj tute ne rilataj al tiaj mesaĝoj, aŭ neniu ricevus ilin en la kazo de falsaj adresoj atentitaj de neniu. Ĝis nun, la serviloj de elektronika posto ne povas identigi la mesaĝojn tiel ke eblos diskriminacii la veran adreson de la elektronika poŝto de la sendinto, disde falsa retadreso. Tamen foje oni povas klopodi por intermeti diversajn ilojn eviti tiun entrudigon.
Tiu situacio, kiu povas rezulti neakceptebla dekomence, estas simila por ekzemplo al tio kio okazas en la ordinara nomita "papera" poŝto: nenio malhelpas indiki en letero aŭ poŝtkarto hazardan aŭ falsan adreson de sendinto: la poŝtaĵo alvenos al la celo en ajna okazo. Tamen, estas disvolviĝintaj teknologioj kiuj antaŭeniras por eviti tiajn ĝenojn: por ekzemplo la sendinto povas subskribi siajn sendaĵojn pere de kriptografio de publika ŝlosilo por eviti, ke la ricevanto ricevu ties mesaĝon el la dosierujo de nedezirata poŝto, tio estas aparta fako kien multaj serviloj stokas la mesaĝojn de nekonataj sendintoj.
Krom la nedezirata poŝto, ekzistas aliaj problemoj kiuj damaĝas la sekurecon kaj verecon de tiu komunikrimedo, nome ekzemple la jenaj:
Ekde 2014, la ĉefaj serviloj por reta poŝto kiel Google kaj Yahoo postulas kiel kondiĉo havigi personajn datumojn kiel ekzemple deviga telefonnumero aŭ deviga alternativa retadreso por tiel malhelpi la aliĝojn ĉu anonimajn ĉu de personoj kiuj ne povas havi aliron al la akiro de poŝtelefono.[33][34]
Esploristoj profundiĝis en la afero de la privateco de la dungitoj pro iliaj elektronikaj poŝtoj en la laborloko. Multaj dungantoj konsideras, ke la kontroloj de la elektronikaj poŝtoj estas rajto, krom neceso, ĉar la dungitoj uzas entreprenajn resursojn. La aljustigoj kiujn la entreprenistoj uzas por pravigi sian spionadon ŝajnas esti laŭleĝaj, same kiel ili ŝajnas malhelpi la malbonan uzadon de la korporaciaj rimedoj; tamen la privateco de la dungitoj iĝas klare atakita.[35]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.