Ripuara dialektaro
From Wikipedia, the free encyclopedia
La ripuara dialektaro estas grupo de dialektoj de la germana lingvo kaj samkiel la norma germana lingvo apartenas al la okcidentĝermana lingvaro.
Rapidaj faktoj dialekto • lingvo • moderna lingvo, mezfranka dialektaro ...
Ripuara dialektaro | |
mapo kie la ripuara (blue) vaste parolatas (verde: apenaŭ loĝata arbaro) | |
dialekto • lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
mezfranka dialektaro | |
Parolata en | Germanio (Nordrejn-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato) Belgio ( Nederlando) |
Parolantoj | 250 000 |
Skribo | latina |
Lingvistika klasifiko | |
hindeŭropa lingvaro
| |
Reguligita de | |
Lingva statuso | 2 vundebla |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | - |
SIL | - |
Glottolog | ripu1236 |
Angla nomo | Ripuarian |
Franca nomo | francique ripuaire |
Fermi
Ĝi parolatas en okcidenta Germanio kaj en la germanlingva parto de Belgio, pli konkrete en sudokcidenta Nordrejn-Vestfalio (interalie en la urboj Kolonjo kaj Bonno), krome ĉe la nordokcidenta rando de Rejnlando-Palatinato, en la norda duono de orienta Belgio, kaj en la plej suda parteto de Nederlando (ĉirkaŭ la urbo Mastriĥto, kie ankaŭ parolatas la limburga).