Homa spirado

La kvanto de aero, kiun oni ensuĉas aŭ elblovas dum spirado / From Wikipedia, the free encyclopedia

Spirado ĉe homoj estas procezo, kiu movas aeron en la pulmojn kaj reen el ili por difuzigi oksigenon en la sangon kaj karbonan dioksidon el la sango en la eksteran medion. La eniga fazo de la ciklo nomiĝas enspiro kaj la eliga estas elspiro. Ĝi similas al la spirado de aliaj tetrapodoj. Malpli parencaj bestoj havas alispecajn spirajn organojn, kiel brankojn ĉe fiŝoj kaj spiraklojn ĉe multaj artropodoj.

Disambig.svg Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Spiro (apartigilo)
Respiratory_system_complete_no_labels.svg
Pulmoj kaj cetero de spirsistemo.

La gasa interŝanĝo okazigata per spirado ebligas ĉelan spiradon, esencan metabolan procezon. Homoj, kiel ĉiuj aerobiaj organismoj, postulas oksigenon ĉe la ĉela nivelo por liberigi energion kaj perlabori energi-riĉajn molekulojn kiel glukozon.

Spirado grave rolas en la homeostazon, tiel ke ĝia ofteco kaj profundo varias por stabiligi la biokemian staton de la korpo. La medicina termino por normala malstreĉiga spirado estas eŭpneo.

Fine de ĉiu elspir-ciklo la plenkreskaj homaj pulmoj ankoraŭ enhavas 2.5 – 3.0 litrojn da aero, kiu nomiĝas Resta Funkcia Kapacito (angle FRC, Functional Residual Capacity). Dum ĉiu spirad-cicklo nur ĉirkaŭ 15% el ĉi tiu volumeno anstataŭiĝas per ekstera aero.