From Wikipedia, the free encyclopedia
Johan Hjalmar Teodor JULIN (pseŭdonimo Jln), 1880–1977, estis sveda notario, poŝtoficisto, socialdemokrata parlamentano, instruisto en poŝtlernejo, redaktanto de faka gazetoj kaj esperantisto.
Teodor Julin | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de oktobro 1880 en Säter |
Morto | 18-an de majo 1977 (96-jaraĝa) en Hägerstens församling |
Ŝtataneco | Svedio |
Okupo | |
Okupo | politikisto poŝtmajstro |
Julin longe laboris kiel ĉefa poŝtoficisto kaj kiel ’poŝtmastro’ de 1935. Li iĝis notario en la sveda ĉefpoŝtgvidaro, Generalpoststyrelsen, en 1920, kaj estis parlamentano en la unua ĉambro de la nacia parlamento, Sveriges riksdag, por la sveda socialdemokratia partio 1920–1930. Li unue representis la rondo de Gävleborgs län, poste la rondo de Stockholms län kaj Uppsala län.
Li estis esperantisto de la 1920-aj jaroj, kiam li partoprenis la kurson de Andreo Cseh por parlamentanoj en Stokholmo. Li iĝis vicprezidanto de Esperantoklubo de Stokholmo[noto 1] kaj ĉefdelegito de ILEPTO, Internacia Ligo de la Esperantista Poŝt- kaj Telegraf-Oficistaro. Julin ankaŭ estis prezidanto de la trivira komitato por organizi la UK 1934 en Stokholmo. La aliaj komitantanoj estis instruisto Ernfrid Malmgren (pli malfrue prezidanto de UEA) kaj inĝeniero Hjalmar Lindstedt (ĉe Ericsson).[1] Julin krome aranĝis esperantajn kursojn kaj similajn aferojn.
Julin estis redaktoro de la poŝtfaka gazeto Svenskt postarkiv[2] 1913–1917, instruisto en la lernejo de la sveda poŝtorganizo, funkciulo je la 8-a monda poŝt-kongreso en Stokholmo,[3] kaj redaktoro de la kongres-gazeto Bulletin Quotidien en 1924. Plue li estis redaktoro de Svenska trafiktidningen – ”La sveda trafikgazeto” – 1937–1952.[4]
La gepatroj de Teodor Julin estis la farmaciisto Carl Hjalmar Julin kaj Anna Julin (naskiĝita Jern). Li estis edzigita unue en 1908 kun Elna Lindeberg (1882–1924), due en 1926 kun la poŝtoficisto kaj esperantisto Eva Röhlander (1882–1952), ekde 1938 redaktisto de La Espero.[5] Li havis la infanojn Thea Elisabet (n. 1904) kaj Anna Lisa (n. 1909).[4] Li naskiĝis la 31-a de oktobro 1880 en Säter, Dalekarlio kaj mortis 18-an de majo 1977 en Hägersten, Stokholmo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.