La tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj , estas tersupraĵa biomo .
Rapidaj faktoj Biomoj, Tersupraĵaj biomoj ...
Fermi
Tropika humida arbaro de Gujano .
Amazona pluvarbaro.
Situo de la tropikaj humidaj foliarbaroj.
Tropikaj kaj subtropikaj humidaj arbaroj laŭ la vivozon -klasifika modelo de Leslie Holdridge.
Aliaj tropikaj kaj subtropikaj arbaraj regionoj, kun pli malalta precipitaĵo , gastigas la tropikajn kaj subtropikajn sekajn foliarbarojn kaj la tropikajn kaj subtropikajn koniferarbarojn . Ankaŭ ekzistas mezvarmaj pluvarbaroj , en certaj humidaj mezvarmaj marbordaj regionoj.
La biomo inkluzivas plurajn tipojn de arbaroj :
Malaltaĵaraj ekvatoraj ĉiamverdaj pluvarbaroj , komunlingve konataj kiel tropikaj pluvarbaroj , estas arbaroj kiuj ricevas altan precipitaĵon ( pli ol 2000 mm, aŭ 80 coloj, jare) dum la tuta jaro. Tiuj arbaroj troviĝas en zono ĉirkaŭ la ekvatoro , kun la plej grandaj areoj en Amazonio de Sudameriko , la konga baseno de Centra Afriko , en Indonezio , kaj en Novgvineo .
Humidaj deciduaj kaj kvazauĉiamverdaj sezonaj arbaroj , ricevas altan tutjaran precipitaĵon kun varma somera humida sezono kaj pli malvarma vintra seka sezono. Iuj arboj en tiuj arbaroj faligas iujn aŭ ĉiujn de siaj folioj dum la vintra seka sezono. Tiuj arbaroj troviĝas en partoj de Sudameriko , en Centrameriko kaj ĉirkaŭ Karibujo , en marborda Okcidentafriko , partoj de Hindujo , kaj tra multe da Hindoĉinujo .
Montaraj pluvarbaroj , iuj de ili estas konataj kiel nubarbaroj , kreskas en montaraj areoj kun malvarmeta klimato.
Inunditaj arbaroj , inkluzive dolĉakvaj marĉarbaroj kaj torfejaj marĉarbaroj.
Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj estas komunaj en pluraj tersupraĵaj ekozonoj , inkluzive de partoj de la afrotropiso (Ekvatora Afriko), orientaliso (partoj de Hindujo kaj Sudorienta Azio ), la neotropiso (norda Sudameriko kaj Centrameriko ), aŭstralazia ekozono (orienta Indonezio , Novgvineo, norda kaj orienta Aŭstralio ), kaj la pacifika ekozono (la tropikaj insuloj de la Pacifiko ). Ĉirkaŭ duono de la tropikaj pluvarbaroj de la mondo troviĝas en la sudamerikaj landoj Brazilo kaj Peruo . Pluvarbaroj nun kovras malpli ol 6% de la monda tersupraĵa areo. Sciencistoj taksas ke pli ol duono de la specioj de plantoj kaj bestoj vivas en tropikaj pluvarbaroj.
Pliaj informoj Afrotropisaj ...
Afrotropisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
AT0101 Albert-riftaj montarbaroj Burundo , Demokratia Respubliko Kongo , Tanzanio , Ruando , Ugando
AT0102 Atlantik-marbordaj ekvatoraj arbaroj Angolo , Ekvatora Gvineo , Gabono , Kameruno , Respubliko Kongo , Demokratia Respubliko Kongo
AT0103 Kamerunaj montarbaroj Kameruno , Niĝerio
AT0104 Centra-kongaj malaltaĵaj arbaroj Demokratia Respubliko Kongo
AT0105 Komoraj arbaroj Komoroj
AT0106 Kros-niĝeraj transiraj arbaroj Niĝerio
AT0107 Marbordaj arbaroj de Kros-Sanago-Bioko Ekvatora Gvineo , Kameruno , Niĝerio
AT0108 Orientafrikaj montarbaroj Kenjo , Sud-Sudano , Tanzanio , Ugando
AT0110 Orient-kongaj marĉarbaroj Demokratia Respubliko Kongo
AT0111 Orient-gvineaj arbaroj Benino , Ebura Bordo , Ganao , Togolando
AT0113 Granit-sejŝelaj tropikaj humidaj arbaroj Sejŝeloj
AT0114 Gvineaj montarbaroj Ebura Bordo , Gvineo , Liberio , Sieraleono
AT0115 Knajsnaj-amatolaj montarbaroj Sud-Afriko
AT0116 Kvazulanda-Kablanda arbara mozaiko Sud-Afriko
AT0117 Madagaskaraj malaltaĵaj arbaroj Madagaskaro
AT0118 Madagaskaraj subhumidaj arbaroj Madagaskaro
AT0120 Maskarenaj arbaroj Francio , Maŭricio
AT0121 Monto-kamerunaj kaj biokaj montarbaroj Ekvatora Gvineo , Kameruno
AT0124 Nordorient-kongaj malaltaĵaj arbaroj Centr-Afrika Respubliko , Demokratia Respubliko Kongo
AT0125 Norda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko Kenjo , Somalio , Tanzanio
AT0126 Nordokcident-kongaj malaltaĵaj arbaroj Centr-Afrika Respubliko , Gabono , Kameruno , Respubliko Kongo
AT0128 Suda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko Malavio , Mozambiko , Tanzanio , Zimbabvo
AT0129 Okcident-kongaj marĉarbaroj Respubliko Kongo , Demokratia Respubliko Kongo
AT0130 Okcident-gvineaj malaltaĵaj arbaroj Ebura Bordo , Liberio , Gvineo , Sieraleono
Fermi
Pliaj informoj Aŭstralaziaj ...
Fermi
Pliaj informoj Neotropisaj ...
Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
NT0101 Araŭkariaj humidaj arbaroj Argentino , Brazilo
NT0102 Atlantik-marbordaj restingaoj Brazilo
NT0103 Bahiaj marbordaj arbaroj Brazilo
NT0105 Boliviaj jungaoj Bolivio , Peruo
NT0106 Kaating-enklavaj humidaj arbaroj Brazilo
NT0116 Kokos-insulaj humidaj arbaroj Kostariko
NT0117 Mar-andaj montarbaroj Venezuelo
NT0120 Kubaj humidaj arbaroj Kubo
NT0121 Montarbaroj de orienta Reĝa Kordilero Ekvadoro , Kolombio , Peruo
NT0131 Jamajkaj humidaj arbaroj Jamajko
NT0142 Napaj humidaj arbaroj Ekvadoro , Kolombio , Peruo
NT0144 Nordorient-brazilaj restingaoj Brazilo
NT0148 Centlaj marĉarbaroj Meksiko
NT0150 Paranaj-paraibaaj landinternaj arbaroj Argentino , Brazilo , Paragvajo
NT0151 Pernambukaj marbordaj arbaroj Brazilo
NT0152 Pernambukaj landinternaj arbaroj Brazilo
NT0153 Peruaj jungaoj Peruo
NT0154 Petenaj-verakrucaj humidaj arbaroj Gvatemalo , Meksiko
NT0160 Marbordaj arbaroj de Serra do Mar Brazilo
NT0162 Ĉiapas-patrinmontaraj humidaj arbaroj Gvatemalo , Meksiko , Salvadoro
NT0164 Sud-floridaj rokejoj Usono
NT0165 Sud-andaj jungaoj Argentino , Bolivio
NT0166 Humidaj arbaroj de sudokcidenta Amazonio Brazilo , Bolivio , Peruo
NT0167 Talamankaj montarbaroj Kostariko , Panamo
NT0176 Verakrucaj humidaj arbaroj Meksiko
Fermi
Pliaj informoj Orientalisaj ...
Orientalisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
IM0101 Andamaj pluvarbaroj Barato
IM0102 Borneaj malaltaĵaj pluvarbaroj Indonezio , Malajzio
IM0103 Borneaj montaraj pluvarbaroj Brunejo , Indonezio , Malajzio
IM0104 Borneaj torfeaj marĉarbaroj Indonezio
IM0105 Kvazaŭĉiamverdaj arbaroj de la bramaputra valo Barato
IM0106 Kardamom-Montaraj pluvarbaroj Kamboĝo , Tajlando , Vjetnamio
IM0111 Barataj orient-altaĵaj humidaj deciduaj arbaroj Barato
IM0115 Himalajaj subtropikaj foliarbaroj Barato , Butano , Nepalo
IM0118 Jiangnanaj subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj Ĉinio
IM0120 Malsupra-gango-ebenaĵaj humidaj deciduaj arbaroj Bangladeŝo , Barato
IM0122 Luzonaj montaraj pluvarbaroj Filipinoj
IM0123 Luzonaj pluvarbaroj Filipinoj
IM0124 Malabar-marbordaj humidaj arbaroj Barato
IM0126 Meghalajaj subtropikaj arbaroj Barato
IM0127 Mentaŭajaj pluvarbaroj Indonezio
IM0128 Mindanaaj montaraj pluvarbaroj Filipinoj
IM0130 Mindoraj pluvarbaroj Filipinoj
IM0131 Mizoramaj, manipuraj kaj kaĉinaj pluvarbaroj Barato , Bangladeŝo , Birmo
IM0134 Nordokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj Barato
IM0137 Nord-hindoĉinaj subtropikaj arbaroj Ĉinio , Laoso , Birmo , Tajlando , Vjetnamio
IM0142 Orisaj kvazaŭĉiamverdaj arbaroj Barato
IM0143 Palavanaj pluvarbaroj Filipinoj
IM0144 Duoninsul-malajziaj montaraj pluvarbaroj Malajzio , Tajlando
IM0145 Duoninsul-malajziaj turfejaj marĉarbaroj Malajzio , Tajlando
IM0146 Duoninsul-malajziaj pluvarbaroj Malajzio , Tajlando
IM0147 Ruĝ-riveraj dolĉakvaj marĉarbaroj Vjetnamio
IM0150 Sudokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj Barato
IM0151 Sudokcident-ghataj montaraj pluvarbaroj Barato
IM0154 Srilankaj malaltaĵaraj pluvarbaroj Srilanko
IM0155 Srilankaj montaraj pluvarbaroj Srilanko
IM0157 Sumatraj dolĉakvaj marĉarbaroj Indonezio
IM0158 Sumatraj malaltaĵaj pluvarbaroj Indonezio
IM0159 Sumatraj montaraj pluvarbaroj Indonezio
IM0160 Sumatraj torfejaj marĉarbaroj Indonezio
IM0161 Arbaroj de Sunda Lando sur Kerangas Indonezio
IM0163 Tenaserimaj-sudtajlandaj kvazaŭĉiamverdaj pluvarbaroj Birmo , Malajzio , Tajlando
IM0172 Subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj de Tajvano Tajvano
Fermi
Pliaj informoj Palearktisaj ...
Fermi