Pernambukaj marbordaj arbaroj

From Wikipedia, the free encyclopedia

Pernambukaj marbordaj arbaroj
Remove ads

La pernambukaj marbordaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la orient-sudamerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj. Ĝi estas parto de la Atlantikaj arbaroj, tiuj ĉi estantaj samtempe biodiverseco-riĉaĵejo de Naturprotekto Internacie kaj tutmondaj 200-regiono.

Rapidaj faktoj ekoregiono, ekoregiono, ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] ...
Remove ads

Priskribo

Thumb
Marborda arbaro en Camaragibe.

La pernambukaj marbordaj arbaroj situas en la nordoriento de Brazilo kaj kovras zonon, kiu larĝas 80 kilometrojn, en la subŝtatoj de Pernambuko kaj Alagoaso. Ili okupas areon de 17 600 kvadrataj kilometroj. En Pernambuko la Goiana-Rivero konstituas la nordan limon de la arbaroj, kaj tiuj ĉi en Alagoaso etendiĝas ĝis la Mundaú-Rivero. La ekoregiono troviĝas je altitudoj inter marnivelo ĝis 600-800 metroj sur la lofa flanko de la deklivoj de la Borborema-Altebenaĵo. Oriente ĝi estas limigita de la Atlantika Oceano, la atlantikaj marbordaj restingaoj kaj la mangrovoj de Rio Piranhas. Oriente, la arbaroj transiras al la pli sekaj pernambukaj landinternaj arbaroj kaj Kaatingo.

La ekoregiono havas tropikan klimaton kun jara precipitaĵo kiu varias inter 1 750 kaj 2 000 mm. Okazas periodo de sekeco ekde oktobro ĝis januaro.

Remove ads

Flaŭro

La superreganta vegetaĵara tipo estas la ĉiamverda atlantika humida arbaro.

Faŭno

Thumb
Atlantlantik-arbara vegetaĵaro en Pernambuko, tipa por partoj de la pernambukaj marbordaj arbaroj.

La ekoregiono estas endemibirda areo kiu gastigas 13 endanĝerigatajn speciojn de birdoj. Ĝi ankaŭ gastigas la lastajn populaciojn de la Alouatta belzebul (primatoj) en la atlantikaj arbaroj.

Konservado kaj minacoj

Nur 4% de la origina arbaro estas sendifekta.

Vidu ankaŭ


Remove ads

Bibliografio

  • portugale Andrade-Lima, D.A. 1957 : Estudos fitogeográficos de Pernambuco. Boletim do Instituto de Pesquisas Agronômicas de Pernambuco, 2:1-44.
  • portugale Coimbra-Filho, A.F., and CÂMARA, I.G. 1996 : Os limites originais do Bioma Mata Atlântica na região Nordeste do Brasil. FBCN, Rio de Janeiro.
  • portugale Lima, A.R., and Capobianco, J.P.R. (Org.). 1997 : Mata Atlântica: avanços legais e institucionais para sua conservação. Documentos do ISA, no. 4.
Remove ads

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads