Komoroj

lando, konsistanta el insuloj en Hinda Oceano From Wikipedia, the free encyclopedia

Komoroj
Remove ads

La Komoroj (arabe جزر القمر, formale la Unio de la Komoroj, komora nomo : Udzima wa Komori, france Union des Comores, arabe الاتحاد القمري) estas landinsulo en la Hinda Oceano oriente de Afriko, nordokcidente de Madagaskaro (Malagasio). Aliaj landoj proksimaj al la Komoroj estas Tanzanio en la nordokcidento kaj Sejŝeloj en la nordoriento. La ĉefurbo estas Moronio en Granda Komoro.

Thumb
Rapidaj faktoj Bazaj informoj, Politiko ...

La nomo devenas de la araba جزر القمر (Djazair al Kamar) kiu signifas "Luno-Insulo". La Komoroj estas de vulkana origino. La valuto estas la komora franko (FC), kurzo: 1 eŭro egalis al ĉirkaŭ 500 FC (komenco de 2020).

Remove ads

Geografio

Thumb
Map de la Komoroj

La komora insularo konsistas el kvar insuloj (plus iuj aliaj tre malgrandaj insuloj):

Urboj

La plej grandaj urboj laŭ nombro de loĝantoj estas:

  • Moronio (75.000, censo de 2017)
  • Mutsamudu (23.594, censo de 2021)
  • Fomboni (17.000, censo de 2017)
  • Domoni (14.509, censo de 2021)
  • Mirontsi (12.000, censo de 2017)
Remove ads

Historio

La historio de la lando estis markita de pluraj puĉoj kaj secesiaj klopodoj ekde la sendependeco de Francio en 1975. De 1975 ĝis 2008 estis entute 20 diversaj armitaj puĉoj kaj secesiaj klopodoj en Komoroj[1].

Administra strukturo

La Komoroj formas federacian respublikon kun tri subŝtatoj: la aŭtonomiaj insuloj (fr: île autonome); administre dividita en guberniojn. La plej malalta regnivelo estas la komunumo (fr: commune).

Loĝantaro

La loĝantaro konsistas por 97% el komorianoj kaj por 1,5% el makuanoj (Makua). La CIA World Factbook taksis, ke 60% de la loĝantaro vivis sub la sojlo de malriĉeco (en 2002)[2].

Lingvoj

Vidu Listo de lingvoj en Komoroj por la ĉefa artikolo pri ĉi tiu temo.

La lando havas tri oficialajn lingvojn: la komoran, la araban kaj la francan.

Sep malsamaj vivantaj lingvoj estas parolataj en Komoroj; kvar el ili estas variantoj de komoriaj kaj niĝerkongaj lingvoj tre similaj al la svahila. La nombro de parolantoj de (norma) araba estas sufiĉe malfacile difinebla, sed ĝi ne superas la nombron de parolantoj de Ndzwani Comorian, kiu estas la ĉefa lingvo de la lando kun 260.000 parolantoj. La franca havas nur 1700 denaskajn parolantojn sed estas la lingvo de la administracioj.

Esperanto

Komora Esperanto-Asocio estas landa asocio.

Religio

Islamo (sunaismo) estas la ŝtata religio de Komoroj. Ĉirkaŭ 98% de la loĝantaro aliĝas al ĉi tiu religio, la aliaj 2% apartenas al ŝijaismo kaj kristanismo.

Remove ads

Naturmedio

La faŭno kaj flaŭro de la Komoroj rilatas al tiuj de Madagaskaro, sed pro ties relativa izoleco ili posedas iujn specifajn karakterizaĵojn. Krome estas ankoraŭ kelkaj specioj, kiuj fariĝis maloftaj aŭ tre maloftaj, kiel la dugongo. Sekve, la lokaj aŭtoritatoj klopodis krei protektitajn areojn: la Parc marin de Saziley estis kreita en 1991, dum la parc marin de Mohéli estis kreita en 1999 kunlabore kun vilaĝaj asocioj.

Biogeografie la insuloj situas en la afrotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF) kaj konstituas unu solan ekoregionon, nomatan la "komoraj arbaroj".

La Komora olivkolombo (Columba pollenii) estas birdospecio de la familio de Kolombedoj, Columbidae, kiu estas loĝanta en Komoroj kaj Majoto. Ĝi estas jam rara pro habitatoperdo.

Remove ads

Enlanda politiko

Okazas malofte ke ĵurnalistoj estas arestitaj, sed temoj kiaj korupto kaj kritiko de la armeo estas malpermesataj[3].

Ekstera politiko

La Komoroj apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

Komoroj estas membro de la Afrika Unio, la Frankofonio, la Organizaĵo de Islama Kunlaboro, la Ligo de Arabaj Ŝtatoj kaj la Komunumo de la Sahelo-Saharaj Ŝtatoj (CEN-SAD).

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads