Blanka kakatuo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Blanka kakatuo (laŭ la latina scienca nomo Cacatua alba) estas mezgranda kakatuo kun blanka plumaro kaj nigra beko, endemia de tropikaj pluvarbaroj en insuloj de Indonezio. Se surprizita, ĝi etendas grandan kaj rimarkindan kapo-kreston, kiu havas duonrondan formon (similan al ombrelo). La flugiloj kaj vosto havas palflavan aŭ citronan koloron kiu estas montrita ankaŭ kiam ili flugas. Ĝi estas simila al aliaj specioj de blankaj kakatuoj kiel la Sulfura kakatuo, Flavkresta kakatuo, kaj la Moluka kakatuo, ĉiuj el kiuj havas flavajn, oranĝajn aŭ rozkolorajn krestoplumojn anstataŭ blankajn.
Remove ads
Taksonomio
La blanka kakatuo estis po la unua fojo priskribita en 1776 fare de la germana zoologo Philipp Ludwig Statius Müller. La specinomo alba estas la ina formo de la Latina adjekto albus por "blanka". Ĝi estas en la subgenro Cacatua ene de la genro Cacatua. La esprimo "blanka kakatuo" estis aplikita ankaŭ kiel grupotermino por membroj de la subgenro Cacatua, dum la genro Cacatua utilas por pli grandaj grupoj kiuj inkludas ankaŭ aliajn kakatuojn kiel la Kakatuo de Leadbeater kaj la Rozbrusta kakatuo.
Remove ads
Aspekto
La blanka kakatuo estas ĉirkaŭ 46 cm longa, kaj pezas ĉirkaŭ 400 g por malgrandaj inoj kaj ĝis 800 g por grandaj maskloj. La maskla blanka kakatuo kutime havas pli larĝan kapon kaj pli grandan bekon ol la ino. Ili havas brunajn aŭ nigrajn okulojn kaj malhelgrizan bekon. Kiam maturaj, kelkaj inaj blankaj kakatuoj povas havi ruĝecajn/brunajn irisojn, dum la irisoj de la plenkreska masklo estas malhelbrunaj aŭ nigraj.
La plumoj de la blanka kakatuo estas plejparte blankaj. Tamen, kaj supraj kaj malsupraj surfacoj de la interna duono de la malantaŭa rando de la grandaj flugilplumoj estas flavaj. La flava koloro sur la malsupra flanko de la flugiloj estas plej rimarkinda ĉar la flava parto de la supra surfaco de la plumo estas kovrita de la blanko de la plumo tuj meza (pli proksime al la korpo) kaj supre. Simile, areoj de pli grandaj vostoplumoj, kiuj estas kovritaj de aliaj vostoplumoj - kaj la plej internaj kovritaj areoj de la pli grandaj krestoplumoj - estas flavaj. Mallongaj blankaj plumoj kreskas de kaj proksime kovras la suprajn krurojn. La plumoj de ĉi tiu specio kaj aliaj kreas pulvoron similan al talko, kiu facile transvenas al vestaĵoj.
Komune kun aliaj kakatuoj kaj papagoj, ankaŭ la blanka kakatuo havas zigodaktilajn piedojn kun du fingroj antaŭen kaj du malantaŭen, kiuj ebligas al ĝi kapti objektojn per unu piedo starante sur la alia, por manĝado kaj manipulado.
La maksimuma vivodaŭro de la blanka kakatuo estas malbone dokumentita. Kelkaj bestoĝardenoj raportas, ke ili vivas 40-60 jarojn en kaptiteco. Anekdotaj raportoj sugestas, ke ĝi povas vivi pli longe. La vivodaŭro en naturo estas nekonata, sed oni kredas, ke ĝi estas eĉ dek jarojn malpli.
Remove ads
Distribuado kaj habitato
Cacatua alba estas endemio de malaltaj tropikaj pluvarbaroj en la insuloj de Molukoj nome Halmahera, Bacan, Ternate, Tidore, Kasiruta kaj Mandioli (en la insularo de Bakanoj) en Nordaj Molukoj, Indonezio. Oni supozas, ke vidaĵoj el Obi kaj Bisa (Obi-insuloj) estas de enmetitaj individuoj, ĉar lokaj enkondukitaj populacioj reproduktiĝas en Tajvano. Ĝi troviĝas en primaraj, dehakitaj kaj sekundaraj arbaroj sub 900m. Ĝi ankaŭ troviĝas en mangrovoj kaj plantejoj inkluzive de kokospalmaj kaj agrikulturaj teroj. Ĝi restas surloke orta: en 1991–1992, la populacio estis taksita je 42 545 – 183 129 birdoj (Lambert 1993), kvankam tio eble estas subtakso, ĉar ĝi estis plejparte bazita sur esploroj el Bakanoj kaj ne el Halmahera, kie la specio eble estis pli ofta.
Lastatempaj observaĵoj indikas, ke rapidaj malkreskoj daŭras, kaj oni antaŭvidas, ke ili pliiĝos en la estonteco (Vetter 2009). CITES-datumoj montras signifajn kvotojn pro la komerco de kaĝbirdoj dum la komenco de la 1990-aj jaroj. Ĉiujaraj kalkuloj malpliiĝis kaj fakte kaj kiel proporcio de la restanta populacio en la lastaj jaroj, sed kontraŭleĝa komerco daŭras kaj verŝajne estis subtaksita (S. Metz in litt. 2013).
Kutimaro
Reproduktado
Kiel ĉe ĉiuj kakatuoj, la blanka kakatuo nestas en kavaĵoj de grandaj arboj. Ĝiaj ovoj estas blankaj kaj kutime estas du en ĉiu ovodemetado. Dum la kovado - ĉirkaŭ 28 tagoj - kaj la ino kaj la masklo kovas la ovojn. La pli granda ido fariĝas domina super la pli malgranda ido kaj prenas pli da manĝaĵo. La idoj forlasas la neston ĉirkaŭ 84 tagojn post eloviĝo[1] kaj sendependiĝas post 15-18 semajnoj.
Junuloj atingas seksan maturecon post 3-4 jaroj. Kiel parto de la memmontra pariĝa konduto, la masklo krispigas siajn plumojn, disigas siajn vostoplumojn, etendas siajn flugilojn, kaj starigas sian kreston. Li poste saltas ĉirkaŭe. Komence, la ino ignoras aŭ evitas lin, sed - kondiĉe ke li ricevas ŝian aprobon - poste permesas al li alproksimiĝi al ŝi. Se liaj klopodoj sukcesas kaj li estas akceptita, oni vidos la paron beligantan sin reciproke kaj gratante unu la alian ĉirkaŭ la vosto. Ĉi tiuj agoj servas por fortigi ilian parligon. Poste, la masklo surgrimpas la inon kaj plenumas la faktan agon de pariĝado per kunigo de la kloakoj. Por ligitaj paroj, ĉi tiu pariĝa rito estas multe pli mallonga kaj la ino eĉ povas alproksimiĝi al la masklo. Post kiam ili estas pretaj por nestado, reproduktaj paroj disiĝas de siaj grupoj kaj serĉas taŭgan nestkavaĵon (kutime en arboj).
Manĝado
En naturo, blankaj kakatuoj manĝas berojn, semojn, nuksojn, fruktojn kaj radikojn. Dum nestado, ili inkluzivas insektojn kaj insektajn larvojn. En sia natura vivejo, tiuj kakatuoj tipe manĝas diversajn semojn, nuksojn kaj fruktojn, kiel ekzemple papajon, durion, langsaton kaj rambutanon. Ĉar ili manĝas ankaŭ maizon kreskantan en kampoj, ili kaŭzas konsiderindan damaĝon kaj tial estas konsiderataj plagoj fare de farmistoj. (BirdLife International, 2001) Ili ankaŭ manĝas grandajn insektojn, kiel ekzemple grilojn (ordo Ortopteroj) kaj malgrandajn lacertojn kiel ekzemple skinkojn. Kaptitaj birdoj kutime ricevas papagomiksaĵon enhavantan diversajn semojn, nuksojn kaj sekigitajn fruktojn kaj legomojn. Krome, ili bezonas ricevi multajn freŝajn legomojn, fruktojn kaj branĉojn (kun folioj) por maĉado kaj amuziĝo.
Remove ads
Bildaro
- Kun etendigita kresto, montrante la duoncirklan formon de la krestoplumoj.
- Kun la kresto maletendigita.
- Bredataj idoj.
- Blanka kakatuo kun minora plukproblemo.
- Cacatua alba - ĵusnaskito -ĵuseloviĝinta kaj eĉ neseka ankoraŭ.
- Cacatua alba - 3-semajnulo - malfermanta okulojn. Ĝi havas ankoraŭ ovodenton. Plena stomako post mannutrado.
- Cacatua alba - 6-semajnulo - Pintoplumoj disvolviĝas. Ovodento malaperas.
- Ovo de Cacatua alba - MHNT
Remove ads
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads



