Ĥio (litero)

litero de la greka alfabeto From Wikipedia, the free encyclopedia

Ĥio (litero)
Remove ads

ĤioĤi[1] (majuskle Χ, minuskle χ; greke Χι [xiː] aŭ [çiː]) estas la 22-a litero de la greka alfabeto. Ĝia elparolo en la antikva greka lingvo tre eble estis aspiraca senvoĉa velara plozivo /kʰ/ (en la okcidenta greka alfabeto: /ks/).

En la kojnea greka lingvo kaj pli malfruaj dialektoj ĝi fariĝis frikativo kiel ankaŭ fariĝis teto (Θ) kaj fio (Φ). En la moderna greka, ĥio havas du distingendajn prononcojn: antaŭ malvastaj aŭ antaŭaj vokaloj (e, i, oj, aj, y) ĝin oni prononcas kiel sevoĉan palatalan frikativon [ç], Antaŭ vastaj aŭ malantaŭaj vokaloj (a, o, oŭ) kaj konsonantoj, ĥio estas senvoĉa uvula frikativo [χ]. Iom simila situacio ekzistas en Esperanto: komparu la plej oftaj prononcoj de litero ĥ en "ĥimero" kaj "ĥaoso".

En la greka numeralsistemo ĥio havas la valoron 600.

En la antikva tempo, iuj dialektoj grekaj uzis ĥion anstataŭ ksion (Ξ) por la sono /ks/. Tion pruntis la frua latina lingvo, kaj sekve litero X uziĝis en la latina kaj en la modernaj lingvoj, kiuj uzas la latinan alfabeton.

Ĥio ankaŭ estis inkluzivita en la cirilan alfabeton kiel litero ĥa (Х) kun la fonetika valoro /h/.

Ĥi estas la bazo por la nomo de Kiasmo aŭ Ĥiasmo.


Remove ads

Vidu ankaŭ

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads