Senorelaj strigoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Senorelaj strigoj aŭ ordinaraj strigoj (Strix) estas genro de strigoformaj birdoj el la familio Strigedoj, kiu enhavas proksime 133 diversajn speciojn de strigoj. Ankaŭ estas konataj kelkaj formortintaj strigospecioj. Laŭ grandeco ili povas varii inter pasero (14 cm) kaj aglo (75 cm). Ili estas rabobirdoj kun tre mola lanuga plumaro, kiu ebligas sensonan flugadon, havas grandan rondan kapon kun antaŭendirektitaj okuloj kiel primatoj, do ankaŭ kiel homoj. Perfekte ekipitaj ili estas por ĉasado per kurba beko kaj akraj ungegoj, kiuj estas meteblaj du kontraŭ du.

Fakte la vorto "strigo" povas esti uzata laŭ diversaj signifoj. El la plej ampleksa kiel sinonimo de Strigoformaj birdoj, ĉar ankaŭ la alia familio de tiuj birdoj, nome Titonedoj aŭ Turstrigoj, ricevas tiun saman nomon strigo, kvankam kun aldono de radiko tur-. Duarange la specioj de la genroj de la familio Strigedoj, kie situas la genro Strix. Kaj triarange la specioj de tiu laste menciita genro Strix, kie oni distingas ĉirkaŭ 22 speciojn.
Tiuj estas mezgrandaj ĝis grandaj, fortike konstruitaj, potencaj strigoj. Ili ne havas oreltufojn kaj plej multaj estas tre noktulaj arbaraj birdoj. Plej multaj predas malgrandajn mamulojn, birdoj kaj reptiliojn. La plej multaj strigoj en la genro Strix povas esti distingitaj de aliaj genroj de strigoj per sia huadanta voĉo kaj manko de videblaj oreloj.
Remove ads
Taksonomio
La genron Strix enkondukis la sveda natursciencisto Carl Linnaeus en 1758 en la 10a eldono de sia verko Systema Naturae.[1] La tipa specio estas la Arbarstrigo.[2] La genronomo estas Latina vorto kun la signifo "strigo".[3]
Kelkaj Neotropisaj specioj estis iam klasitaj en aparta genro, Ciccaba, kiu finfine estis enmetita ĉi tien surbaze de la enmeto de ĝia tipa specio, Nigrabenda strigo, Strix huhula.[4]
Remove ads
Specioj
La konataj specioj de la genro Strix estas jenaj:
- Makula arbarstrigo, Strix seloputo
- Okulmakula arbarstrigo, Strix ocellata
- Bruna arbarstrigo, Strix leptogrammica
- Arbarstrigo, Strix aluco
- Magreba strigo, Strix mauritanica
- Himalaja strigo, Strix nivicolum
- Dezerta strigo, Strix hadorami
- Omana strigo, Strix butleri
- Okcidenta strigo, Strix occidentalis
- Varia strigo, Strix varia
- Cindra strigo, Strix sartorii
- Flaveca strigo, Strix fulvescens
- Rustostria strigo, Strix hylophila
- Ĉakoa strigo, Strix chacoensis
- Rufpieda strigo, Strix rufipes
- Urala strigo, Strix uralensis
- Lapona strigo, Strix nebulosa
- Afrika arbarstrigo, Strix woodfordii
- Makula strigo, Strix virgata
- Nigrablanka strigo, Strix nigrolineata
- Nigrabenda strigo, Strix huhula
- Rufbenda strigo, Strix albitarsis
Remove ads
Bildaro
- Uralstrigo
- Ido de Uralstrigo
- Makula arbarstrigo (Strix seloputo)
- S. l. ochrogenis ĉe Welimada, Srilanko
Notoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads



