Longflugila cirkuo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La longflugila cirkuo[1] aŭ Bufona cirkuo[mankas fonto] (latine Circus buffoni) estas neotropisa rabobirdo el la subfamilio de cirkuoj kaj la familio de akcipitredoj.
Remove ads
Taksonomio
Laŭ AviList[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:
- Accipitriformes - akcipitroformaj
- Accipitridae - akcipitredoj
- Circus de Lacépède, BGE, 1799 - cirkuo
- Circus buffoni (Gmelin, JF, 1788) - longflugila cirkuo
- Circus de Lacépède, BGE, 1799 - cirkuo
- Accipitridae - akcipitredoj
Disvastiĝo kaj vivejo
Ĝi troviĝas kiel indiĝena specio en Sudameriko, nome en Argentino, Bolivio, Brazilo, Ĉilio, Kolombio, Falklandoj aŭ Malvinoj, Gujanoj, Paragvajo, Trinidado kaj Tobago, Urugvajo, kaj Venezuelo.
Ties natura vivejo estas seka savano, subtropikaj aŭ tropikaj laŭsezone humidaj aŭ inunditaj herbejoj de malaltaj teroj, marĉoj, kaj tre degraditaj iamaj arbaroj.
Aspekto
Temas pri cirkuo tre malhelbruna kun rimarkinda kapobildo konsista je malhelbrunaj krono kaj elokula strio kontraste kun helbruna aŭ sablokolora vizaĝo. La beko estas tre hokoforma, helgriza baze kaj malhelgriza pinte. La kruroj estas flavaj kaj pendas dumfluge, kiam subaj partoj videblas klare kontraste kun malhelbrunaj suba korpo, vostobazo kaj akzelaj kontraŭ blanka resto kun markoj nome nigreca malantaŭa bordo de flugiloj, pintoj de flugilplumoj kaj fina vostozono krom aliaj du pli mallarĝaj vostostrioj; krome estas tre fajnaj kaj mallarĝaj strioj en blanka areo de flugilplumoj.
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads




