Epigloto-faringalo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

La epigloto-faringalo (aŭ epigloto-faringa konsonanto aŭ pleonasme epigloto-faringala konsonanto) estas nove raportita speco de konsonanto, artikulaciata per la epigloto kontraŭ la dorsa muro de la faringo. Tio kontrastas kun la faringalaj konsonantoj, en kiuj la radiko de la lango kontaktas la dorsan muron de la faringo, kaj la prototipaj epiglotalaj konsonantoj, en kiuj la arjepiglotaj faldoj kontaktas la epigloton.

Remove ads

Transskribado

La Internacia Fonetika Alfabeto ne havas dikritaĵojn por distingigi tiujn sonojn disde la epiglotaloj; la malkovrintoj uzis la adhokajn kaj iom misgvidajn transskribojn [ʕ͡ʡ] kaj [ʜ͡ħ].

Okazado

Epigloto-faringalaj konsonantoj estas raportitaj (kaj videe surbendigitaj) en unu lingvo, la Formosa lingvo Amisa (ami) de Tajvano, kiu havas aspiracian halton kaj, verŝajne, frikativon kiel vortgrup-finajn alofonojn de siaj (arj)epiglotaj konsonantoj.

Laŭdire ili okazas ankaŭ en la ceza lingvo (ddo) de sudokcidenta Dagestano.

Bibliografio

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads