Lango-labialo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Lango-labialoj aŭ apiko-labialoj (aŭ langolipaj konsonantoj, aŭ pleonasme lango-labialaj konsonantoj) estas konsonantoj artikulaciataj per metado de la langa pinto aŭ langa klingo kontraŭ la supra lipo, kiu siavice tiriĝas suben renkonte al la lango. Ili prezentas ekstremon de koronala artikulacia kontinuo, kiu etendiĝas de la langolabiala ĝis la sub-apika palatala loko de artikulacio. Inter la lingvoj, langolabialaj konsonantoj tre maloftas, kvankam ili ne prezentas aparte ekzotikan kombinaĵon de artikulaciaj konfiguroj, malkiel klaketaj konsonantoj aŭ ejektivaj konsonantoj. Ili troviĝas en grupo da lingvoj en Vanuatu, aldone al en la Umotína (umo), antaŭnelonge mortiĝinta Bororoa lingvo de Brazilo, aldone al ekstrafonotaktikaj sonoj en Coatlán-Loxicha Zapotec (zps).

La langolabialaj konsonantoj transskribiĝas en la Internacia Fonetika Alfabeto per aldono de la diakrito "meva" al la respektiva alveolara konsonanto. Ili fojfoje trobeblas anstataŭe kun la simbolo por bilabiala konsonanto, sed tian uzaĵon ne agnoskas la Internacia Fonetika Asocio, kaj implicus ke ambaŭ lipoj uzatas.
Remove ads
Vidu ankaŭ
Piednotoj
Bibliografio
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads