Labial-alveolaro

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Labial-alveolaro (aŭ lipo-gingiva konsonanto, aŭ pleonasme labial-alveolara konsonanto) estas konsonanto artikulaciata per du samtempaj lokoj de artikulacio: Ĉe la lipoj ('labialo'; ia p, b,m sono), kaj ĉe la gingivo ('alveolaro'; ia t, d,n sono).

La jalaa ("Yélî Dnye") de la insulo Jalao ("Rossel Island"), Papuo-Nov-Gvineo, ŝajnas esti unika en tio havi distingajn labial-alveolaran kaj labial-postalveolaran lokojn de artikulacio, kiel ilustrataj sube. La alveolaroj estas antaŭigitaj, kaj la postalveolaroj estas nur iomete retroigitaj, do eble preferindas ne konsideri la lastajn retrofleksaj.


Pliaj informoj Plozivoj kaj nazaloj en Yelî Dnye, Bilabialo ...
Pliaj informoj Plozivoj kaj nazaloj en Yelî Dnye, Plozivo ...


En kelkaj Afrikaj lingvoj, kia la dagbani-a kaj la nzema, labial-alveolaroj estas alofonoj de labial-velaroj. Io simila troviĝas je la labialigitaj alveolaraj plozivoj en kelkaj nordokcidentaj kaj nordorientaj kaŭkazaj lingvoj kiaj la abĥaza kaj la laka. Kvankam la duobla artikulacio eble pli komunas, oni ĝenerale konsideras ilin esence labialigitaj alveolaroj, ĉar la labiala kontakto malfortas, kaj plie la kontakto estas inter la enaj surfacoj de la lipoj, kiuj estas protruditaj tiel kiel por [w]. Tio sufiĉe malsamas de la normala kontakto por [p] en tiuj lingvoj. La labiala kontakto realigeblas ankaŭ kiel trilo. Komparu la sekvajn minimalajn arojn en la ubiĥa:


danundʷa ~ d͡ba ~ d͡ʙatruilobase
tagravedatʷa ~ t͡pa ~ t͡ʙaĉerizopateksi
t’əbati?, virŝafo?tʷ’ə ~ t͡p’ə ~ t͡ʙ’əelporti


Krom la klaketoj, preskaŭ ĉiuj aliaj duoble artikulaciataj konsonantoj en la mondo estas labial-velaroj. La labial-alveolaroj raportitaj de iuj ĉadaj lingvoj montriĝis ĉe esploro esti sekvencoj /tp/ kaj /db/, ne unusolaj konsonantoj.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads