Postalveolaro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Postalveolaroj (aŭ postdentokarnaj aŭ postalveolaj konsonantoj aŭ pleonasme postalveolaraj konsonantoj) estas konsonantoj artikulaciataj per la lango proksime al aŭ tuŝanta la "dorson" de la alveola kresto, kio metas ilin iomete pli malantaŭe en la buŝo ol la alveolaraj konsonantoj, kiuj fariĝas ĉe la kresto mem, sed ne tiel malantaŭe kiel la dura palato (la loko de artikulacio por palatalaj konsonantoj).
Inter la frikativoj kaj afrikatoj, subtipo nomata palato-alveolaraj konsonantoj (vidu sube) estas montrataj kun ekzemploj en la tabelo. La alveolo-palatalaj kaj la retrofleksaj konsonantoj ankaŭ estas postalveolaj en sia punkto de artikulacio, sed ili ricevas apartajn kolumnojn en tabelo de la IFA, kaj estas ilustrataj ĉi tie per ekzemploj en siaj propraj artikoloj.
La palato-alveolaraj siblantoj kaj postalveolaraj klaketoj identigitaj de la Internacia Fonetika Alfabeto estas:
Rimarku: En la tradicio de la IFA, la afrikatoj skribeblas ankaŭ per la simboloj por palatalaj plozivoj, <c, ɟ>.
Remove ads
Specoj de postalveolaraj frikativoj kaj afrikatoj
La diferenco inter palato-alveolara, alveolo-palatala, retrofleksa, kaj kelkaj aliaj artikulacioj estas en la formo de la lango anstataŭ en la loko de kontakto kun la plafono de la buŝo. Tiasence ili ĉiuj estas postalveolaraj.
- Iu variablo en langa formo estas ĉu la kontakto faratas per la tuja pinto de la lango ("apikala" artikulacio [ʃ̺]); per la surfaco tuj supre de la pinto, nomata la "klingo", de la lango ("laminala" artikulacio [ʃ̻]); aŭ per la subaĵo de la pinto ("sub-apikala" artikulacio). Laminalaj artikulacioj ofte estas palatalaj, sed povas havi postalveolarajn alofonojn.


- Dua variablo estas la kvanto da levado de la lango malantaŭ tiu punkto de kontakto, kio signifas gradon da palataligo. De malplej ĝis plej palataligita, la atestitaj eblaĵoj estas plata [s̠],, bula aŭ kupola palato-alveolara [ʃ], kaj alveolo-palatala [ɕ]. Kompreneble, ĉi tiuj eblaĵoj ĉiuj povas aldone esti voĉaj: [z̠, ʒ, ʑ].
- Ekzistas aldona postalveolara artikulaciaĵo trovata en cirkasaj lingvoj kiaj la ubiĥa: la pinto de la lango ripozas kontraŭ la malsupraj dentoj tiel, ke ne estas sublanga kavaĵo. Ladefoged nomis tion "fermita laminala postalveolara" artikulacio; Catford priskribas la frikativojn kiel ŝuŝajn (en:"hissing-hushing") sonojn, kaj transskribas ilin kiel [ŝ, ẑ] (rimarku: tio ne estas notacio de la IFA). Supozeble tiu "fermita" artikulacio kombineblas kun la aliaj du kiel tria variablo, sed tio ne estas atestita.
La atestitaj eblaĵoj, kun ekzemplaj lingvoj, estas la jenaj. Notu ke la diakritaĵo de la IFA estas simpligitaj ĉi tie; iuj artikulacioj bezonus du diakritojn por plena specifigo, sed nur unu estas uzata, ke la rezultoj restu legeblaj sen bezono de OpenType-formata tiparo de la IFA. Aldone, Ladefoged revivigis arĥaikan simbolon de la IFA, la suba punkto, por indiki apikala postalveolara (normale inkludita en la kategorio de retrofleksaj konsonantoj), kaj tiu notacio estas uzata ĉi tie. (Notu, ke la notacio s̠, ṣ estas fojfoje renversita; iu ajn povas troviĝi nomite 'retrofleksa' kaj skribite ʂ.)
Remove ads
Aliaj postalveolaroj
Iuj lingvoj kiuj distingas inter dentaloj kaj alveolaroj havas ion pli proksiman al prealveolaraj kaj postalveolaraj. Tia estas la kazo por parolantoj de la malajalama, kiuj trilas ambaŭ el la ro-ecoj de tiu lingvo: [r̟] kontraŭ [r̠]. Ĉar ili estas triloj kaj por tio apikalaj, la lastaj kutime nomiĝas retrofleksaj.
Tamen, en iuj ne-normaj formoj de la malajalama, estas laminala postalveolara nazalo kiu kontrastas kun apikala alveolara, palatala, kaj subapikala retrofleksa nazaloj: m n̟ n͇ n̠ ɳ ɲ ŋ.
Remove ads
Vidu ankaŭ
Bibliografio
- Peter Ladefoged and Ian Maddieson, The Sounds of the World's Languages. Blackwell Publishers, 1996. ISBN 0-631-19815-6
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads