Labial-velaro

speco de konsonanto From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Labial-velaroj (aŭ lipo-velaj konsonantoj aŭ pleonisme Labial-velaraj konsonantoj) estas konsonantoj duoble artikulaciataj ĉe la velo kaj la lipoj. La termino "labialvelara konsonanto", nomas ankaŭ la labialigitaj velaroj, kiaj la (anglalingva) alproksimanto [w].

Remove ads
Remove ads

Transskribado kaj prononco

Por transskribi tiujn sonojn, oni fojfoje uzas ligaturojn anstataŭ digrafojn kun ligstango:

Notu ke kvankam tiaj simboloj facile kompreneblas, ilin ne sankciis la IFA, kaj por ili mankas kodaĵoj en Unikodo. Ili tamen tiel specifigeblas kiel tiparo de OpenType montras digrafojn gb kaj kp.


Pliaj informoj IFA, Priskribo ...

Por ilin prononci, provu diri [k, g, ŋ], sed fermu la lipojn kvazaŭ por [p, b, m]. Tiam ellasu ĝuste kiel por tiuj sonoj. Notu ke dum po 90% de la okludado (aerfluŝtopado) samtempas, la komenciĝo de la velaro okazas iomete antaŭ tiu de la labialo, kaj la ellaso de la labialo okazas iomete post tiu de la velaro, tiel ke la antaŭe veninta vokalo sonas kvazaŭ ĝin sekvas velaro, dum ke la poste venonta vokalo sonas kvazaŭ ĝi sekvas labialon. Do la ordon de la simboloj en k͡p kaj g͡b motivas la fonetikaj detaloj de tiuj sonoj.

Remove ads

Pravigo

Tiuj sonoj klare estas apartaj ununuraj konsonantoj prefere al konsonantaj aglomeroj. La Eggon-a lingvo (ego), ekzemple, kontrastigas tiujn eblaĵojn, kun /bg/ kaj /gb/, ambaŭ el kiuj estas distingaj de /g͡b/. Ignorante tonon, ni havas:


Pliaj informoj Sola konsonanto, Du-konsonanta sekvenco ...
Remove ads

Okazado

Vere duoble artikulaciataj labial-velaroj troviĝas kiel plozivoj kaj nazaloj en la plejmulto de la lingvoj de okcidenta kaj centra Afriko, kaj estas relative komunaj en la orienta finaĵo de Nov-Gvineo. Ili inkluzivas la sonojn [k͡p, g͡b, ŋ͡m]. La jelaa ("Yélî Dnye") de la insulo Jelao ("Rossel Island"), Papuo-Nov-Gvineo, havas kaj labial-velarajn kaj labial-alveolarajn konsonantojn. Labial-velaraj senvoĉaj plozivoj kaj nazaloj troviĝas ankaŭ en la vjetnama, kvankam nur vortfine.

Labial-velaraj plozivoj troviĝas ankaŭ kiel ejektiva [k͡p’] kaj imploda [ɠɓ] (la ligstango estas forigita ĉi tie por legebleco). Eble estas labial-velaraj alproksimantoj en lingvoj kia la japana; vidu la artikolon labiovelara konsonanto.

La solaj aliaj labial-velaraj konsonantoj estas la velaraj bilabialaj klaketoj.

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads