Glotalo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La glotaj konsonantoj, aŭ ĵargone glotaloj, aŭ pleonasme glotalaj konsonantoj estas konsonantoj artikulaciataj per la gloto.
Multaj fonetikistoj konsideras ilin, aŭ almenaŭ la tiel-nomatajn frikativojn, kiel transirajn statojn de la gloto sen ia loko de artikulacio kian havas aliaj konsonantoj; fakte, iuj entute ne konsideras ilin kiel konsonantojn. Tamen, almenaŭ la glota plozivo kondutas kiel tipa konsonanto en lingvoj kia Tsou ("Tsou" en Tajvano).
Glotaj konsonantoj en la Internacia Fonetika Alfabeto:
La "frikativoj" ne estas veraj frikativoj. Temas pri tradicia uzo de la vorto. Ili anstataŭe prezentas transirajn statojn de la gloto (fonado) sen specifa loko de artikulacio. [h] estas sevoĉa transiro; [ɦ] estas spirvoĉa transiro, kaj povus transskribiĝi kiel [h̤].
La glota plozivo troviĝas en multaj lingvoj. Ofte ĉiujn vokalajn komenciĝojn antaŭas glota plozivo; ekzemple, en la germana. En la havaja la glotan plozivon signas unuopa malferma citilo <‘>. Iuj alfabetoj uzas diakritajn signojn por la glota plozivo, kia la hamzo <ء> en la Araba alfabeto; en multaj lingvoj de Mezameriko, la Latina litero <h> estas uzata por la glota plozivo.
Pro tio ke la gloto laŭnecese estas fermita por la glota plozivo, ĝi ne povas esti voĉa.
Remove ads
Piednotoj
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads