Internacia Organizaĵo de la Franclingvio

From Wikipedia, the free encyclopedia

Internacia Organizaĵo de la Franclingvio
Remove ads

La Internacia Organizaĵo de la Franclingvio (france Organisation Internationale de la Francophonie) estas institucio kies membroj (ŝtatoj aŭ registaroj) havas inter si la francan lingvon kaj iujn valorojn (kiaj, inter aliaj, kulturan diversecon, pacon, demokratian regadon, plifirmigo de la jurŝtato, naturprotektadon). Laŭ ĝia retejo, en marto 2014, ĝi arigis 77 landojn aŭ registarojn (57 plenrajtaj membroj[1] kaj 20 observantojn), tio estas pli ol 890 milionoj da loĝantoj disaj sur la kvin kontinentoj.

Rapidaj faktoj interregistara organizaĵo, Komenco ...

La 20-an de marto, ĉiujare estas festata en la mondo la internacia tago de la franclingvio.

Ĝi apogas sin sur kvar rektaj organizaĵoj (la Universitata Organizaĵo de la Franclingvio, TV5, la Universitato Senghor en Aleksandrio, la Internacia Asocio de la Franclingvaj Urbestroj) kaj la konsultiĝa Asembleo. Ĝi kunlaboras kun multaj asocioj kiaj la Franclingva Asocio pri Amikeco kaj Ligado (AFAL), la Internacia Federacio de la Profesoroj de la Franca Lingvo (FIPF), la Internacia Unuiĝo de la Franclingva Gazetaro (UPF), Asocio por la franclingva internacia dissendo de libroj, verkoj kaj revuoj (ADIFLOR), ktp.

IOF volas kontribui al la antaŭgardo de konfliktoj ene de la franclingviaj landoj, helpi al la plifirmigo de la jurŝtato kaj demokratio, kaj agi por la promocio kaj efektiveco de la homaj rajtoj en la franclingviaj landoj. Ĝi volas promocii kulturan diversecon. Ĝi servas al edukado kaj intervenas je ĉiuj ŝtupoj de la klerigo. Ĝi ankaŭ pretas servi al ekonomio kaj evoluigo.

Remove ads

Historio

Thumb
Nacioj reprezentitaj en la konferenco de Niamey en 1970.

La Parlamenta Asembleo de la Franclingvio, kreita en 1967, rekomendis la kreon de franclingva interregistara institucio, kio estis farita okaze de la konferenco de Niamey en 1970, kun la kreo de la Organizaĵo por Kultura kaj Teknika Kunlaborado (ACCT), fariĝinta nun Internacia Organizaĵo de la Franclingvio[2].

Funkciado

Thumb
Strukturo de la franclingvio post la CMF 2005 en Antananarivo. IOF fariĝis la ĉefa institucio de la franclingvio, anstataŭante la AUF.

La Internacia Organizaĵo de la Franclingvio enhavas 56 membrojn (ŝtatoj kaj registaroj) kaj 19 observantojn.

La pintkonferenco de la franclingvio estas la plej supera instanco de IOF, ĝi okazas ĉiun duan jaron. (Vagaduguo, Burkino en 2004, Bukareŝto, Rumanio en 2006 kaj Kebeko, Kanado en 2008). Tiu de 2010 okazis en Montreux, en Svislando (anstataŭante Madagaskaron kun interrompita membreco pro puĉo).

Pintkonferencoj de la estroj de ŝtatoj kaj registaroj

Thumb
Flagoj de la membroj de la franclingvio

La pintkonferenco de la franclingvio, supera instanco de la multflanka franclingvio, la Konferenco de la estroj de ŝtatoj kaj registaroj de la landoj, kiuj havas inter si la francan lingvon, kunvenas laŭregule ĉiun duan jaron por decidi pri la ĉefaj politikaj direktoj de la franclingvio.

Pliaj informoj Pintkonferenco, Loko ...

Ĝenerala sekretario

La posteno de ĝenerala sekretario estis kreita en 1997 en la 7-a pintkonferenco de la franclingvio en Hanojo.

Boutros Boutros-Ghali,  Egiptio
ĝenerala sekretario de la 16-a de novembro 1997 ĝis la 31-a de decembro 2002.
Abdou Diouf, Senegalo
Michaëlle Jean,  Kanado
Louise Mushikiwabo, Ruando ekde la unua de januaro 2019.

Konstanta Konsilio de la Franclingvio

Aldone al la konferenco de la ministroj komisiitaj pri franclingvio, ekzistas Konferenco de la Franclingvaj Ministroj pri edukado de la landoj kun komuna franca lingvo (CONFEMEN) kaj la Konferenco de la Franclingvaj Ministroj pri junularo kaj sportoj de la franclingvaj landoj (CONFEJES). La Konstanta Konsilio arigas eminentajn personojn el diversaj fakoj.

Parlamenta Asembleo de la Franclingvio (APF)

Tiu asembleo arigas reprezentantojn de la naciaj parlamentoj.

Remove ads

Membroj

La Internacia Organizaĵo de la Franclingvio havis, en 2013, 57 membrojn (ŝtatoj kaj registaroj)[4] (el kiuj 4 asociitaj membroj) kaj 20 observantojn, disaj en la 7 regionoj de la mondo. Parolata de 220 milionoj da vere francparolantaj personoj en la mondo (taksado de la Internacia Organizaĵo de la Franclingvio en 2007)[5], la franca lingvo havas oficialan statuton, sola aŭ kun aliaj lingvoj, en 32 ŝtatoj aŭ registaroj membroj de IOF.

Eŭropo

Thumb
IOF en Eŭropo en 2012.
 

Ameriko kaj Karibio

Thumb
IOF en Ameriko en 2012.
Thumb
IOF en Norda Afriko kaj en Mezoriento en 2012.
Thumb
IOF en Azio kaj en Pacifiko en 2012.
 

Norda Afriko kaj Mezoriento

 

Azio kaj Pacifiko

Afriko (ekster Nordafriko)

Thumb
IOF en Afriko en 2012.

Okcidenta Afriko

 

Centra Afriko

 

Orientafriko kaj Hindia Oceano

Notoj :

  • La klasado laŭ regionoj estas tiuj oficiale uzataj de la Internacia Organizaĵo de la Franclingvio.
  • (a) : asociita membro.
  • (o) : observa membro.
  • (s) : interrompita membro.
Remove ads

Apartaj kazoj en la ŝtatoj membroj

Francparolantaroj en nemembraj landoj

Bibliografio

  • Georg Glasze, « The Discursive Constitution of a World-spanning Region and the Role of Empty Signifiers: the Case of Francophonia », Geopolitics, vol. 4, paĝoj 656-679, 2007 ( Arkivigite je 2013-05-16 per la retarkivo Wayback Machine).
  • Olivier Milhaud, Post-Francophonie ?, interretejo "EspacesTemps.net", 2006 ().

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads