Johano de Luksemburgo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Johano de Luksemburgo
Remove ads

Johano de Luksemburgo, ankaŭ nomata Johano la Blindulo (naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1296; mortis la 26-an de aŭgusto 1346) estis grafo de Luksemburgo, kiu en 1310 en Speyer edziĝis al Elizabeto de Bohemio, heredantino de la bohemia trono, kaj sekvajare fariĝis reĝo de Bohemio.

Thumb
Busto de Johano en la Katedralo de sankta Vito, Prago
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...

Liaj gepatroj estis imperiestro Henriko la 7-a kaj Margareta de Brabanto. Lia filo Venceslao fariĝis imperiestro sub la nomo Karolo la 4-a.

Johano de Luksemburgo estis fama en la tuta Eŭropo kiel kavaliro kun nekredebla kuraĝo. Kiam li devis militi, li ĉiam atakis kiel la unua eĉ kontraŭ granda superforto kaj per tiu surprizo venki. En 1340 li blindiĝis, sed eĉ kiel blindulo li kapablis elpeli agresinton kontraŭ Bohemio. En 1346 li partoprenis - kiel blindulo - en Batalo de Crécy kontraŭ angloj kaj tie estis mortigita.

Dum sia vivo li akiris ankaŭ aliajn titoloj: Ĝenerala Vikario de Sankta Roma Imperio, reĝo de Pollando, margrafo de Moravio, duko de Silezio k.s.

Lian literaturan portreton oni trovas en la romano de Lion Feuchtwanger pri Margareta de Tirolo.

Thumb
La lando de Johano de Luksemburgo (Luksemburgo, Ĉeĥio, Norda Italio, Silezio kaj Mazovio)
Remove ads

Skiza kronologio

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads