Junio de 2011

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Jen listo de okazaĵoj en junio 2011.

junio
lu ma me ĵa ve sa di
1
2 3 4 5 6 7 8
9 10 11 12 13 14 15
16 17 18 19 20 21 22
23 24 25 26 27 28 29
30
aranĝo de 2025
tagoj


2-a de junio

4-a de junio

  • Li Na iĝas la unua ĉina kaj azia tenisistino kiu venkas la porvirinan French Open.

5-a de junio

12-a de junio

16-a de junio

  • En Ĉeĥio okazas striko de publika transporto.

20-a de junio

  • Je 23-45 la aviadilo Tu-134 urĝe alteriĝis apud Petrozavodsko (Rusio), je ĉirkaŭ 700 m for de avia dromo. Post alteriĝo ĝia korpuso rompiĝis kaj ekbrulis. Pereis 44 el 55 homoj sur ties ferdeko.[2]
  • Nekonatoj atakis policanojn gardantajn konstruadon de la stacidomo Stutgarto-21 (Stutgarto, Germanio). 8 policanoj estis vunditaj sekve de eksplodoj de petardoj, 1 kruele batita.[3]
  • En Germanio post 18 jaroj de malliberigo estis liberigita Birgit Hogefeld, lasta kondamnita partoprenantino de la Frakcio de Ruĝa Armeo.[4]
  • En Bagdado (Irako) apud la ambasadorejo de Francio okazis eksplodo, sekve de kio estis vunditaj 7 irakanoj (4 gardistoj kaj 3 preterirantoj).[5]
  • La eks-prezidanto de Tunizio Zin Al-Abidin Ben Ali kaj lia edzino Lejla Trabelsi estis kondamnitaj de tunizia tribunalo al 35 jaroj de malliberigo kaj monpunoj: Ben Ali — je 50 milionoj da tuniziaj dinaroj, Trabelsi — je 41 milionoj. La procezo daŭris unu tagon, kulpigitoj malĉeestis.[6]
Remove ads

21-a de junio

  • La agentejo Eurostat publikigis rezultojn de esploro pri vivnivelo en diversaj landoj de Eŭropa Unio. Laŭ ĝi plej bonfarta estas Luksemburgio (283 poentojn de la averaĝa), plej malriĉa — Bulgario (43 poentoj).[7]
  • Studentoj de la Teknologia universitato de la urbo Huancavelica (Peruo) ekbruligis oficejon de la regiona administracio post kiam oni eksciis pri ties intenco establi novan Universidad Autonoma de Tayacaja surbaze de loka sekcio de Universidad Nacional de Huancavelica.[8]
  • La prezidanto de Sirio Baŝar al-Asad deklaris tutnacian amnestion.[9]
  • La Senato de Usono unuanime aprobis Leon Panetta nova ministro pri defendo.[10]
  • Apud la urbo Aguascalientes (Meksiko) estis kaptita José de Jesús Méndez Vargas, estro de la narkokartelo La Familia Michoacana.[11]
  • La Registaro de Portugalio ricevis en la parlamento konfiddecidon. 155 deputitoj subtenis ĝin, 143 voĉdonis kontraŭ, 2 detenis sin.[12]
  • La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj aprobis Ban Ki-moon kiel la Ĝenerala Sekretario por duan fojon. Aliaj kandidatoj mankis.[13]
  • En la urbo Divanija (Irako) antaŭ la rezidejo de guberniestro de la provinco Kadisija estis eksplodigitaj du aŭtoj, farĉitaj per eksplodaĵoj. Pereis 25 (laŭ aliaj fontoj — 20-21) homoj, pli ol 30 estis vunditaj.[14]
Remove ads

22-a de junio

  • Miloj da homoj partoprenis en Belorusio la opozician akcion "Revolucio per sociaj retoj", fajfante kaj aplaŭdante al reganta reĝimo. Ĉirkaŭ 400 estis detenitaj.[15]
  • La Reĝa monfarejo de Nederlando produktis unuajn en la mondo interagajn monerojn — arĝentajn je 5 eŭroj kaj orajn je 10 eŭroj. Sur unu flanko troviĝas la bildo de la reganta reĝino Beatrikso, sur la dua — QR-kodo. Se skani ĝin per poŝtelefono kun speciala ilo, do eblas viziti retpaĝon, dediĉitan al la 100-jara jubileo de la monfarejo.[16]
  • En Barejno 8 opoziciuloj estis kondamnitaj al ĝismorta puno pro akuzoj je preparado de ŝtatrenverso. 13 pliaj estis kondamnitaj al 2 ĝis 15 jaroj de malliberigo.[17]
  • La parlento de Finnlando aprobis novan ĉefministron de la lando — Jyrki Katainen.[18]
  • Ĉirkaŭ 40 islamistoj-prizonuloj fuĝis el speciala prizono en la urbo Al-Mukala (Jemeno) post kim iliaj samagantoj atakis la prizonon, murdinte 1 kaj vundinte 2 gardistojn.[19]
  • Je la nokto al la 22-an de junio en suda parto de Pacifiko estis dronigita la eŭropa ŝarĝa kosmoŝipo Johannes Kepler ATV.[20]
  • En Belfasto (Nord-Irlando, Britio) daŭras interpuŝiĝoj de protestantoj kaj katolikoj, ekflamiĝintaj antaŭtage en katolika enklavo. Partoprenas ilin inter 500 kaj 700 homoj. Aŭtoritatoj konsideras iniciatintoj protestantan organizaĵon Ulster Volunteer Force.[21]
  • Daŭras studentaj tumultoj en la urbo Huancavelica (Peruo). Oni sciigas pri 2 ĝis 3 pereintoj kaj 32 vunditoj.[8]
  • Pro ebla inundo de la rivero Souris estis parte evakuita la urbo Minot (Norda Dakoto, Usono). Siajn domojn forlasis 12 mil homoj.[22]
Remove ads

23-a de junio

  • Tertremo forta je 7,4 gradoj laŭ la skalo de Richter okazis apud la Aleutaj insuloj (Usono) je 16:09 (loka horo). Ĝia epicentro troviĝis je 64 km sud-okcidente de la insulo Amuĥta.[23]
  • Kvar teroraj agoj okazis en ŝijaismaj distriktoj de sud-okcidenta parto de Bagdado (Irako). Tri bomboj eksplodis ĉirkaŭ 19:00 (loka horo) apud moskeo, enirejo de bazaro kaj inter vendovicoj. Kvara bombo eksplodis post unu horo antaŭ polica aŭto. Entute pereis almenaŭ 40 kaj estis vunditaj pli ol 80 homoj. Iom pli frue estis murdita 1 kaj vunditaj 3 homoj en aŭta eskorto en orienta parto de la urbo.[24]
  • Grekio sendis al Eŭropa Unio kaj Internacia Monunua Fonduso peton pri aldona financa helpo.
  • Oni sciigas, ke en Irano estis arestita la vic-ministro pri eksteraj aferoj Mohammad Ŝarif Malekzadeh, konsiderata proksimulo de la prezidanto de la lando.[25]
  • En Afganio estis publikigita raporto de la komisiono pri enketado de leĝrompoj de la parlamenta balotado 2010. Laŭ ĝi kontraŭleĝe estis elektitaj 65 ĝis 70 deputitoj (el 249).[26]
  • Matene trupoj de la siria armeo aliris limon ĉe Turkio kaj komencis sturmi la vilaĝon Hirbet al-Ĝoz.[27]
  • La prezidanto de Francio Nicolas Sarkozy deklaris ke baldaŭ komenciĝos elirigo de francaj trupoj el Afganio.[28]
  • La prezidanto de Rusio Dmitrij Medvedev komisiis al la ministerio pri transporto esplori eblecon rezigni pri ekspluatado de la aviadiloj Tu-134 ekde 2012.[29]
  • Matene en nord-orienta parto de Japanio je 06:50 (loka horo) okazis du tertremoj fortaj je 6,7 gradoj laŭ la skalo de Richter. Ilia epicentro troviĝis en Pacifiko, je 50 km for de la urbo Mijako (gubernio Iŭate).[30]
  • Forpasis la usona aktoro Peter Falk, plej famiĝinta pro sia rolo en la serialo Columbo. Li havis 83 jarojn kaj mortis pro Alzheimer-malsano.[31]

24-a de junio

  • 3 homoj estis pafmurditaj de polico en la urbo Juliaca (Peruo) post kiam ĉirkaŭ mil homoj provis sturmi la flughavenon de la urbo. Tio okazis je la dua tago de striko, okazigita de farmistoj kaj sindikatoj protestantaj kontraŭ projekto pri elminigado de arĝento en montaroj kiel eble danĝera por ekologio.[32]
  • La Senato de la ŝtato Nov-Jorkio (Usono) aprobis leĝon permesantan samseksan edzecon.[33]
  • Dum dispelado de manifestacioj en Damasko kaj aliaj urboj de Sirio pereis almenaŭ 9 homoj.[34]
  • Ŝtatgvidantoj de la landoj de Eŭropa Unio aprobis dum okazinta en Bruselo (Belgio) pintokunveno deklaracion, laŭ kiu Kroatio aliĝos al EU ĝis la 1-a de julio 2013.[35]
  • La prezidanto de Francio Nicolas Sarkozy sciigis, ke ĝis la fino de 2011 Afganion forlasos kelkcent francaj soldatoj.[36]
  • La parlamento de Britio aprobis leĝon malpermesantan bredadon de dresitaj bestoj en cirkoj de la lando.[37]
Remove ads

26-a de junio

  • En Germanio komenciĝis la turniro pri la Virina Futbala Mondpokalo 2011
  • En 22 el 43 urboj de la ŝtato Tamaulipas (Meksiko) ĉe la limo de Teksaso (Usono) polico estis anstataŭigita de armeaj trupoj. Entute urbojn eniris ĉirkaŭ 2800 soldatoj.[38]
  • Dum geedziĝa festo en Vladikavkazo (Rusio) eksplodis gasujo, sekve de kio estis vunditaj 55 homoj, el ili 20 tre grave.[39]
  • Oni sciigas, ke la eksa ministro pri komerco de Egiptio Raŝid Mohamed Raŝid estis kondamnita al 5 jaroj de malliberigo kaj monpuno je 9,385 milionoj da egiptaj pundoj pro ŝtelado de ŝtatamono. Kondamnito malĉeestis, ĉar antaulonge fuĝis el la lando.[40]
  • Vespere apud Turino (Italio) manifestaciantoj provas malhelpi konstruadon de tunelo tra la ebenaĵo Susa. Ĝi estas destinita por la rapidtrajna fervojo, kiu malpliigos veturadtempon inter Parizo kaj Milano de 7 al 4 horoj. Lokuloj opinias, ke la fervojo kaŭzos damaĝon de naturmedio.[41]
Remove ads

27-a de junio

28-a de junio

29-a de junio

  • La parlamento de Grekio aprobis kontraŭkrizan planon de la registaro (155 deputitoj voĉdonis por ĝi, 138 kontraŭ). Laŭ ĝi dum sekvaj kvin jaroj impostoj pliiĝu je 14,09 miliardoj da eŭroj, ŝtataj elspezoj malpliiĝu je 14,32 miliardoj.[66] Antaŭ tio polico dispelis manifestaciantojn antaŭ la parlamentejo, uzante larmogason.[67]
  • Britio giris 100 milionojn da usonaj dolaroj al speciala fonduso de la libia Nacia Transira Konsilio.[68]
  • En Kairo (Egiptio) daŭras tumultoj, dum kiuj estis vunditaj almenaŭ 590 homoj. Ili ekflamis antaŭvespere, kiam aro da homoj, deklarintaj sin parencoj de viktimoj de faligita reĝimo, estis rifuzitaj ĉeesti funebran ceremonion.[69]
  • La eks-administranto de la Centra Banko de Afganio Abdul Kadir Fitrat, fuĝinta en Usonon, estis ekserĉata de afganaj aŭtoritatoj pro akuzo pri ŝtelado en Kabul Bank.[70]

30-a de junio

  • La sauda princo Turki al-Fejsal, parolante en Britio antaŭ NATO-estraro, diris: "Ni ne koncedos situacion, kiam Irano havos bombon, sed ni — ne. Plej simple ne povas esti".[71]
  • La parlamento de Germanio aprobis la leĝon, laŭ kiu la lando rezignos je uzado de atoma energio ĝis 2020. 513 deputitoj subtenis ĝin, 79 voĉdonis kontraŭ, 8 detenis sin.[72]
  • Oni sciigas, ke la siriaj urboj Hamao kaj Dejr-ez-Zor plene transiris sub kontrolon de opozicio.[73]
  • Inter 80 kaj 400 mil homoj manifestaciis en Santiago (Ĉilio), postulante reformi edukadon. Antaŭ prezidenta palaco okazis interpuŝiĝo kontraŭ polico. 38 homoj estis detenitaj, 10 policanoj vunditaj.[74]
  • Kroatio oficiale finis intertraktadon pri aliĝo al Eŭropa Unio. Tio okazos la 1-an de julio 2013.[75]
  • La prezidanto de Venezuelo Hugo Chávez agnoskis en televidparolo, ke en junio li spertis en Kubo du operaciojn pri kancero.[76]
  • En 08:16 (loka horo) en la gubernio Nagano (Japanio) okazis tertremo forta je 5,4 gradoj laŭ la skalo de Richter. La epicentro troviĝis je 170 km de Tokio, je 4 km sub tero. Vundiĝis almenaŭ 7 homoj.[77]
  • La vic-prezidanto de Jemeno Abdrabuh Mansur Hadi diris, ke la registaro perdis kontrolon super 5 el 20 provincoj de la lando.[78]

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads