Kvizo

konkurso pri scioj From Wikipedia, the free encyclopedia

Kvizo
Remove ads

Kvizo estas intelekta ludo, en kiu oni starigas demandojn al partoprenantoj kaj por ĉiu ĝusta respondo oni ricevas poentojn. Tiu, kiu ricevis plej multe da poentoj, gajnas la ĉefan premion. En kelkaj ludoj oni proponas kelkajn variantojn de respondoj, el kiuj nur unu estas ĝusta (ekzemple Kiu volas esti milionulo?), en aliaj oni devas simple respondi (ekzemple Kio? Kie? Kiam?). En kelkaj ludoj (ekz. Jeopardy!Propra Ludo, la rusa varianto) oni aŭdas respondon kaj devas starigi korektan demandon al ĝi.

Thumb
Kvizospektaklo je la nederlanda televido (Ambaŭflanke la kandidatoj, kvizestro en la mezo)

Tiuj intelektaj ludoj fariĝis tre popularaj en televido, kelkaj moderatoroj, kiuj gvidas tiujn elsendojn, fariĝis tre popularaj en siaj landoj.

Remove ads

Kvizoj kaj prilingvaj ludoj

Esperanto-parolantoj emas kelkfoje organizi lingvajn kvizojn kiel ekzemple dum Eŭropa Junulara Evento en Strasburgo[1] [2] aŭ dum Arkones[3] kaj LingvaFest'[4]. Vidu ankaŭ Interkulturaj ludoj kaj kvizoj.

Kvizoj rilate al Esperanto

  1. Esperanto-kvizo celas per ludo de demandoj kaj respondoj amuzi kaj samtempe kleigi homojn pri Esperanto, ĉefe pri ĝiaj kulturo kaj historio, aldone proponante kulturajn premiojn[5].
  2. LinguaPolis Esperanto: Per vizito al "Esperantopolo" vizitantoj ekrilatas al parolantoj de aliaj lingvoj, ekkonas diversajn kulturojn kaj tradiciojn, tiel fariĝantaj sennacianoj, kosmopolitoj. La elprintebla ludo en PDF-formato, la cifereca versio ludebla en Google Jamboard, la sonregistraĵoj en Esperanto, disponeblos en la retejo de LinguaPolis Esperanto[6][7].  
  1. La Portalo Bona Volo faris kvizon (demandaron) pri la historio de Esperanto.
  2. Kvizo (en la angla) pri Esperanto sur la retejo de la eldonejo Berlitz.

Kvizo rilate al Vikipedio

  1. Dum la 62a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo en la jaro 2014 okazis lingva kvizo en rilato al lingvoj en Vikipedio [8].

Kvizo rilate al lingvoj kaj lingvistiko

  1. La nederlanda firmao Taalstudio (lingvostudio) diskonigis inter 2007-2015 kvizon en rilato al lingvoj kaj lingvistiko.[9]
  2. Dum la oficiala lanĉo de la projekto 'Stemmen van Afrika' (voĉoj de Afriko) dum la nederlanda lingvofestivalo Drongo en 2013, la vizitantoj povis fari kvizon pri afrikaj lingvoj.[10]
  3. Similan kvizon pri eŭropaj lingvoj ofertas la Eŭropa Komisiono en 38 lingvoj[11]
  4. Dum la Polyglot Conference 2018 poliglotoj ludis jenajn lingvoludojn[12]: Famililinguo (12 Eŭropaj lingvoj + Esperanto) Latinolinguo (19 latinidaj lingvoj, inkluzive de la itala, rumana, portugala, franca, hispana, itala, siciliana, korsika, kataluna). Délirolinguo (12 lingvoj inkluzive de la hinda, araba, japana, mandarena, rusa kaj turka).

Helpiloj por mem krei kvizon

  1. Sporcle estas populara retejo por ludi kaj mem fari kaj proponi diversajn kvizojn. Ekzistas tie ankaŭ kvizo rilate al lingvoj.
  2. «QuizUp» estas poŝtelefona kaj reteja kviza ludo en 6 lingvoj, kaj ankaŭ socia retejo. Eblas mem krei kvizojn en ĝia retejo.[13]

Kvizoj por diveni alfabetojn aŭ lingvojn en kantoj

  1. Language Squad, la plej granda ludo por identigi kaj diveni alfabeton aŭ parolatan lingvon.
  2. Eblas kvizi nuntempe pere de komputilaj ludoj kaj pere de apoj por saĝtelefonoj.
  3. Lingva kvizo LanguageGuesser [14][15][16] estas ludo (ludebla en la angla, germana aŭ la franca) por testi viajn sciojn pri lingvoj en muzikfilmetoj. Inter la 50 elekteblaj lingvoj estas la albana, araba, armena, azera, bengala, bosna, bulgara, kataluna, ĉina, kroata, ĉeĥa, dana, nederlanda, angla, estona, filipina, finna, franca, germana, greka, hebrea, hungara, islanda, indonezia, Itala, japana, kazaĥa, korea, latva, litova, malaja, norvega, persa, pola, portugala, panĝaba, rumana, rusa, serba, slovaka, slovena, hispana, sveda, taja, turka, ukraina, vjetnama kaj zulua, sed ankaŭ en urduo kaj afrikanso (ĝis nun ankoraŭ ne en esperanto).
  4. Kvizo pri lingvoj kun tekstoj kaj kantoj, ludebla en la angla, la franca kaj Esperanto.
  5. «The great language game» (la lingvoludego) estas alia reteja kvizo pri multaj lingvoj de la mondo kaj provi rekoni ilin aŭskultante ilian sonon.[17]. Tiu kvizo tamen ne plu ekzistas, sed LingYourLanguage[rompita ligilo] faras la samon[18].
Remove ads

Eksteraj ligiloj

Remove ads

Vidu ankaŭ

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads