Multlingveco en muziko

Listartikolo en Vikipedio From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Multlingveco en muziko temas pri la uzo de pluraj lingvoj fare de individuaj kantistoj, muzikaj bandoj.

La elekto de lingvo(j) en la muzika industrio havas signifajn implicojn por kaj artistoj kaj spektantaroj. Ĝi povas influi la tutmondan atingon de kanto, la kulturan resonancon kiun ĝi povas havi, kaj eĉ ĝian komercan sukceson. La fenomeno de la tutmondiĝo, intensigita de la nuntempa amaskomunikila teknologio, permesis la disvastiĝon de multaj lingvoj en populara muziko, ebligante ilin atingi spektantarojn preter ilia tradicia parolantaro, ĉar ekde la 2020-aj jaroj, montriĝis signifa ĉeesto aŭ pliiĝo de kantoj en aliaj lingvoj ol la angla, indikante ŝanĝon en aŭskultantpreferoj. Ĉi tiu tendenco ne temas nur pri la uzo de lingvoj pro diverseco, sed estas strategia movo kiu reflektas la ĉiam pli tutmondan naturon de la muzikkonsumo. Ĉi tiu plurlingva aliro redifinas la muzikan industrion, defias la regadon de la angla kaj prezentas pli inkluzivan muzikan pejzaĝon. Tio kondukis al situacio kie la angla, kvankam ankoraŭ la plej favorata lingvo en la muzika industrio, kunekzistas kun la postulo je pli da nacilingvaj kantoj, kreante pli riĉan kaj pli diversan lingvomelodian pejzaĝon. Krome, la integriĝo de artefarita intelekto (AI) en muzikkreado povus ebligi al tradicie subreprezentitaj lingvoj akiri eminentecon, kondukante al eĉ pli lingvovaria muzika oferto. Ĉi tio povus malfermi novajn eblecojn por artistoj eksperimenti kun lingvoj en novigaj manieroj,

Konservi la lingvan diversecon signifas elstarigi la unikecon de kantoteksto, transdonante la poezion de la aŭtoroj kaj defendi la riĉecon de ĉiu lingvo kantante en plej diversaj lingvoj, eĉ en indiĝenaj lingvoj[1]. La atento kaj demando por nacilingvaj kantoj kreskadas, eĉ en Nederlando, lando, en kiu oni favoras la anglan en edukado kaj komerco malavantaĝe de la nederlandaj studoj, kiuj estas minacataj de formorto[2]. Konstateblis en marto de 2019 ke la tri unuaj furorkantoj de la 40 plej ŝatataj kantoj en Nederlando konsistis por la unua fojo en dek kvar jaroj el nederlandlingvaj kantoj[2]. Kantado en sia propra lingvo estas spertata kiel pli persona: la kantistoj povas uzi ĝin por traduki siajn plej profundajn emociojn, kaj la tekstoj estas multe pli bone komprenataj de la spektantaro[2].

En multaj landoj kie muziko oftege rilatas al tradicio kiel ekzemple en Mezoriento homoj ne tiom kutimas aŭskulti eksterlandan muzikon kaj proponi la guston de kantoj en malsamaj lingvoj kaj kun diversaj kulturaj influoj estas iom malfacila sed laŭdinda paŝo por malfermi sian muzikan sintenon.

Remove ads

Kantistoj kiu kantas en plej eble multe da lingvoj

La kantoj kiuj ekzistas en plej eble multe da lingvoj estas Frato Jakobo kaj Paca Nokt', kies originalo estas en la germana, estas tradukita al pli ol 300 lingvoj aŭ lingvovariantoj (dialektoj)[3][4].

Esperanto povas montri alian vojon kiu celas respekti la multlingvecon kaj multkulturecon de la mondo sen favori la nuntempan kulturan superregadon fare de nur kelkaj lingvoj (kaj kulturoj)[5]. La kantisto JoMo estis jam dufoje menciita en la 'Guiness book of records' (Guinness-libro de rekordoj) pro kantado en plej eble multe da lingvoj i.a. en la angla urbo Letchworth li donis sian unuan rekord-rompantan 25-lingvan koncerton[6][7]. Afiŝo rilate al la eŭropa tago de la lingvoj en 2009 (Giornata europea delle lingue) pri koncerto kiun li donis en Italio (Chiavari) mencias 26 lingvojn.

La barata kantistino Alka Yagnik kantas en pli ol 20 lingvoj[8].

Remove ads

Polyglot Gathering en Berlino (2015)

JoMo ankaŭ kantis en trideko da lingvoj dum la berlina plurlingvula kunveno en 2015[9] [10]. Krom kanton en la pikarda (dialekto el Francio) kaj miksitan kanton en ses lingvoj (germane, france, pole, angle, ruse kaj esperante), la poliglota publiko dum la Polyglot Gathering en Berlino (2015) povis elekti inter kantojn en 29 pliaj lingvoj (ne-miksitaj kantoj) en jenaj lingvoj [11]: la franca, hispana, itala, okcitana, portugala, rumana, araba, kataluna, kosa, ĉuvaŝa, germana, angla, eŭska, ĉina, hebrea, haita, lingala, nederlanda, japana, pola, rusa, romaa (romani), ukraina, jida, kroata kaj esperanto, de kiuj 10 lingvoj estis ne hindeŭropaj.

Remove ads

Ekonomie dominantaj lingvoj kaj kvotoj

Post la dua milito en iuj landoj, ekzemple Nederlando, pro la deviga enkonduko de la angla lingvo en la eduksistemo kaj poste sub premo de merkataj cirkonstancoj kondukis al malekvilibro en la uzo de lingvoj en kanzonoj [12].

Se kanto ne estas verkita en vaste uzata lingvo, tiam ĝi estas kutime verkita en iu ajn superrega lingvo en la devenlando de la muzikisto aŭ en alia, vaste agnoskita lingvo kiel la angla, germana, hispana aŭ franca. Estas ekstreme ofta fenomeno en la kampo de muziko ke kanto estas verkita en iu ajn nuntempa lingvafrankao (latine lingua franca). Multaj kantistoj ŝajnas ignori siajn proprajn lingvojn surbaze de ekonomiaj argumentoj[1], ĉar ili opinias ke la ekonomia statuso de lingvo verŝajne estas la plej grava argumento por komerca sukceso en la cirkvito de la pop- kaj rokmuziko[13]. Por doni ne nur financan sed ankaŭ kulturan impulson al la nacia muzikindustrio, kelkaj landoj volis enkonduki kvoton por kantoj en la propra(j) oficiala(j) lingvo(j) de tiuj landoj Por redoni impulson financan kaj kulturan al sia propra distro-industrio iuj landoj kiel Francio (en 1996) leĝigis ke minimume 40% de la kantoj estu en la franca lingvo[12]. Kontraŭuloj de la kvotosistemo argumentas ke 'deviga' invitos al kvereloj pri la interpretado de la minimumo, sed precipe ke kvotoj mense metus kantoj en la propra lingvo en nepopularan kategorio de muziko kiu bezonas registaran protekton por ne forvelki[12].

Iuj kantistoj kiuj ne kantas en hegemonia lingvo kaj tamen deziras koncerti internacie solvas la lingvan demandon pere de 'supratekstigo' t.e. ekrano kiu tekstigas la tradukon de la kantotekstoj supra la scenejo. Aliaj (ekzemple Emmy the Great, Gwenno Saunders kaj Maria Usbeck[1]) kantas nacilingve, angle sed konscie ankaŭ en aliaj lingvoj.

Listo en du kategorioj

a listo estas dividata en du kategorioj:

1. individuaj kantistoj kantantaj plurlingve

2. muzikgrupoj kantantaj plurlingve

Unue estas listigitaj la nomo de la individuaj kantistoj aŭ grupoj, sekvata (inter krampoj) de la lingvoj en kiuj ili kantas.

Listigitaj estas artistoj kiuj en la angla vikipedia versio almenaŭ kantas en du lingvoj*, kvankam tiukaze temas nur pri dulingveco kaj ne pri plurlingveco kaj 'multlingvismo'. Plejmulto de la kantistoj 'papage' kantas en fremdaj lingvoj, kvankam ili ofte sukcesas bone kanti, ekzemple helpe de la Internacia Fonetika Alfabeto.

* (la propra + esperinde en pli ol unu alia lingvo)

NE listigitaj estas

  • Artistoj (ekzemple Adiemus) kiuj kantas ekskluzive en 'fikcia', 'imagita' lingvo (formita de silaboj kaj inventitaj vortoj) el arta vidpunkto (pro la melodio kaj etoso ekzemple), sed ne en alia lingvo kiel ekzemple ilia gepatra lingvo.
  • Artistoj kiuj kantas 'makarone' [14] t.e.kies kantoj havas nur kelkajn vortojn aŭ tekstopartojn (ekzemple refreno) en du aŭ pliaj lingvoj. Bonaj ekzemploj de tiaj kantoj estas ekzemple la kanto Work of Art de Haikaa Yamamoto en pli ol 20 lingvoj, la kanto Atentu de la grupo Kajto, kiu havas po unu tekstolinion en 35 lingvoj, kun komenca kaj fina linio en Esperanto.[15] kaj la kanto 'Eén wereld, één stem" (unu mondo, unu voĉo) de la nederlanda kantisto Rob de Nijs kiu nur parteton kantas en Esperanto.
  • Kantistoj kiuj nur kantas plurlingve en repertuaro de klasika muziko (simple ĉar alikaze necesus mencii ĉiujn operkantistojn ĉar tiel la aliaj kantistoj malfacile troveblus inter ili).
Remove ads

Listo de individuaj kantistoj kantantaj plurlingve

  • Abba (sveda, angla, germana, franca, hispana)
  • Ai (japana, angla)
  • Achinoam NiniNoa (hebrea, angla, hispana)
  • Afro Celt Sound System (irlanda, angla kaj kelkaj afrikaj lingvoj)
  • Ahmad Zahir (daria, paŝtoa, angla)
  • Ajda Pekkan (turka, franca)
  • Aynur Doğan (turka, kurda)
  • Albert Au (ĉina kantona, angla)
  • Alexa Weber Morales (franca, angla, hispana, portugala)
  • Alexander Veljanov (angla, germana, makedona, franca)
  • Alizée (franca, angla)
  • Alka Yagnik (Barato) - en pli ol 20 lingvoj[8]
  • Alla Pugaĉova (rusaanglagermanafrancahebreafinnaukraina)
  • Anjo Amika (esperanto, hungara, latina)
  • Ann Brady (Kanado) - (gaela, franca, angla, mohoka)
  • Anna Abreu (portugala, hispana, angla)
  • Anna Moffo (angla, itala)
  • Anna Netrebko (rusa, itala, franca, germana, angla, ĉeĥa)
  • Andrea Bocelli (itala, hispana, angla, latina, germana)
  • Anggun (indonezia, franca, angla)
  • Ani Lorak (ukraina, rusa, angla)
  • Anita Mui (ĉina kantona, japana, ĉina mandarena, angla)
  • Anne Etchegoyen (Eŭskadio - Hispanio) - eŭska, hispana kaj franca
  • Anta Eņģele (Latvio) - esperanto, latva, hispana, germana, rusa[16]
  • Ariana Delawari (angla, paŝtoa, taĝika)
  • Arielle Dombasle (franca, hispana)
  • Aris San (greka, hebrea, hispana)
  • Arno Hintjens (franca, nederlanda, angla)
  • Asha Bhosle (kantis en pli ol 20 lingvoj, ĉefe lingvoj el Barato: interalie la hinda, urdua, telugua, marata, bengala, guĝarata, panĝaba, tamila, malajala, angla, rusa, ĉeĥa, nepala kaj malaja)
  • Asmara (angla, araba, armena, franca, turka, greka, hispana)
  • Ayumi Hamasaki (japana, angla, ĉina mandarena)
  • Azam Ali (persa, hinda)
  • Baaba Maal (Senegalo) - (fula, angla)
  • Barbra Streisand (angla, franca)
  • Basshunter (angla, sveda)
  • Batir Zakirov (uzbeka, rusa, araba, hinda)
  • Bebel Gilberto (portugala, angla)
  • BeNUTS, kantas en 8 lingvoj: germana, angla, franca, hispana, kroata, rusa, japana, araba [17]
  • Beyoncé (angla, hispana)
  • BoA (korea, japana, angla, ĉina mandarena)
  • Bojana Stamenov (serba, angla, franca, hispana, germana)
  • Caetano Veloso (portugala, angla, hispana)
  • Cameron Cartio (persa, hispana, angla)
  • Carla Bruni (franca, angla)
  • Carlos Santana (hispana, angla)
  • Cat Stevens / Yusuf Islam (angla, greka, araba)
  • Cecile Corbel (franca, itala, bretona, angla, germana, irlanda, turka, ĉina kantona, japana)
  • Cecilia Cheung (ĉina-kantona, ĉina mandarena)
  • Celine Dion (franca, angla, hispana, itala, latina, japana, ĉina mandarena, germana)
  • Charlene Choi (ĉina-kantona, ĉina mandarena)
  • Charles Aznavour (franca, angla, armena, hispana, germana, itala, rusa, portugala kaj kabila)
  • Charlotte Church (angla, kimra, franca, itala, latina, germana)
  • Chava Alberstein (hebrea, jida, angla)
  • Cheb Mami (araba, franca)
  • Cheikl Lô (afrikaj lingvoj)
  • Chibi Ichigo, nederlanda, rusa, angla
  • Christina Aguilera (angla, hispana)
  • Christian Bautista (tagaloga, angla)
  • Cliff Richard (angla, germana, itala, hispana)
  • Coco Lee (ĉina-kantona, ĉina mandarena, angla)
  • Connie Francis (angla, itala, hispana, jida, portugala, franca, japana, hebrea, irlanda, greka)
  • Coeur de Pirate (franca, angla)
  • Cristina Zavalloni (itala, angla, hispana, rusa)
  • Cyrielle Cospar (Martiniko) - (kreola, angla, franca)
  • Dalida (franca, itala, hispana, germana, araba)
  • Daniel Padilla (tagaloga, angla)
  • David Bisbal (hispana, angla)
  • Dayanara Torres (hispana, angla)
  • Demis Roussos (angla, franca, greka, itala, hispana, germana)
  • Dima Bilan (rusa, angla)
  • Dimash Kudaibergen (12 lingvoj: kazaĥa,rusa,angla,ĉina,itala,franca,hispana,germana,serba,turka,ukraina kaj kirgiza)
  • Edison Chen (ĉina-kantona, ĉina mandarena, angla)
  • Elīna Garanča (hispana, itala, angla, germana, franca)
  • Emar (Kando, Usono) - kantas en 8 lingvoj: angla, serba, hinda, cigana, ĉina, persa, araba kaj slavona[18].
  • Enrique Gil (tagaloga, angla)
  • Enrique Iglesias (hispana, angla, itala)
  • Enrico Macias (franca, hebrea, araba, tamaziĥta (berbera), hispana, itala)
  • Ensiferum (angla, finna)
  • Enya - (irlanda, angla, latina, kimra, hispana, franca kaj japana, kaj krome iuj fikciaj lingvoj kiel la kvenja kaj sindara, elfaj lingvoj de J. R. R. Tolkien)
  • Eros Ramazzotti (itala, hispana, angla)
  • Esma Redžepova (romaa, makedonia, serbokroata, turka, hebrea, greka kaj hindia)
  • Farah Siraj (araba, angla, hispana)
  • Farhad Darya (persa, paŝtoa, uzbeka, angla kaj urdua)
  • Faudel (araba, franca)
  • Faye Wong (ĉina-kantona, ĉina mandarena, japana, angla)
  • Freundeskreis (angla, Esperanto, franca, germana)
  • Francis Soghomonian (franca, Esperanto, armena)
  • Gala Dragot (franca, nederlanda, angla, albana)
  • Garou (franca, angla)
  • Gillian Chung (ĉina-kantona, ĉina mandarena)
  • Gloria Estefan (hispana, angla, portugala, franca)
  • Gougoush : kantas en 12 lingvoj kvankam ŝi nur parolas la persanazerananglan kaj iom la armenan.
  • Grégory Charles (franca, angla, hispana)
  • Grey Park (angla, germana, finna)
  • Hadiqa Kiani (urdua, hinda, panĝaba kaj ties siraikia dialekto, sinda, paŝtoa, baluĉa, kaŝmira, persa, franca, angla, ĉina mandarena, malaja, turka kaj araba)
  • Hajtana, pasporte Gaita-Lurdes Essami, ukraine per cirila alfabeto Гайта-Лурдес Ессамі - (ukraina, angla kaj rusa)
  • Harmony Sisers (finna, angla, sveda)
  • Hayley Westenra (angla, maoria, itala, irlandgaela, germana, japana kaj latina)
  • Heintje Simons (nederlanda, germana, angla)
  • Helena Schoeters (araba, franca, hispana)
  • Helm Ghali (araba, angla, franca, paŝtoa)
  • Helmut Lotti (nederlanda, angla, germana, latina, hispana, portugala)
  • Henry Lau (angla, korea, ĉina kantona, ĉina mandarena)
  • Hikaru Utada (japana, angla)
  • Hilde Frateur (Belgio) - (nederlanda, franca, itala, germana, ĉina, angla kaj dialekto de Antverpeno)
  • Impaled Nazarene (angla, finna, germana, latina)
  • Elisapie Isaac (angla, inuita, franca)
  • Isa Kremer (jida, rusa, franca, itala, angla)
  • Ishtar (fikcia artefarita lingvo ekzemple dum la Eŭrovido-Kantokonkurso 2008, araba, hebrea, franca, hispana, angla)
  • Izhar Kohen (fikcia artefarita lingvo dum la Eŭrovido-Kantokonkurso 1978, araba, hebrea, franca, angla)
  • Jacky Chan (ĉina mandarena, japana, angla)
  • Jacques Brel (Belgio) - (franca, malofte la nederlanda)
  • Jacky Cheung (ĉina kantona, ĉina mandarena, angla)
  • Jane Zhang (ĉina kantona, ĉina mandarena, angla, hispana)
  • Jan Peerce (angla, itala, jida, hebrea)
  • Jay Park (angla, korea)
  • Jelena Tomašević (serba, hispana)
  • Jennifer Lopez (hispana, angla)
  • Johnny Hallyday (franca, angla)
  • Joan Baez (angla, hispana, portugala)
  • Joan Manuel Serrat (hispana, kataluna)
  • Joe Dassin (angla, franca, rusa, germana, hispana, itala, greka, )
  • Jolin Tsai (ĉina mandarena, angla)
  • JoMo (Jean-Marc Leclercq) - 30 videoj de kantoj en dekoj da lingvoj dum la Polyglot Gathering en Berlino 2015 : https://www.youtube.com/watch?v=K4wVIdZESmM&list=PL6jCOfzA5WtxzYNz86DFNE-vEoyRCcTj9&index=30
  • Jon Christos (angla, greka, latina, hispana, germana, rusa)
  • Jon Secada, (hispana, angla)
  • José Feliciano (hispana, angla)
  • Joseph Schmidt (germana, itala, angla, franca, hispana, nederlanda, hebrea, aramea)
  • Josh Groban (angla, hispana, itala)
  • Julia Boutros (Libano) - (araba, franca)
  • Julie Slim (angla, araba, armena, franca, greka)
  • Julio Iglesias (hispana, franca, angla, itala)
  • Karen Zoid (afrikansa, angla)
  • K'Maro (araba, franca, angla)
  • Kahimi Karie (カヒミ・カリィ) (japana, franca, angla, itala, hispana)
  • Kari Peitsamo Scooter (finna, angla, sveda)
  • Karl Wolf (araba, angla)
  • Karolina Cicha (ukraina, litova, rusa, romani, belorusa, jida, pola, tatara kaj Esperanto)[19]
  • Katherine Jenkins (kimra, angla, itala, latina, franca)
  • Kelly Chen (ĉina kantona, japana, ĉina mandarena, angla)
  • Kendji Girac (franca, hispana, kataluna, okcitana)
  • Kenny B (sranantongo, angla, aŭkana, nederlanda)
  • Khaled (araba, franca, angla)
  • Krysztof Daletski (germana, angla, latina, Esperanto)
  • Korpiklaani (angla, finna)
  • Kwon BOA (korea, angla, japana)
  • Lada Gorpienko (pola, jida, ukraina, rusa, hebrea)
  • Laila Kinnunen (finna, sveda, angla, rusa, germana, franca, itala, hispana, hungara, afrikansa)
  • Lara Fabian (franca, angla, hispana, itala)
  • Lata Mangeshkar (Barato) - almenaŭ 20 lingvoj (hindii, urdua, marata, asama, bengala, orija, malajalama, telugua, tamila, kanara, gujarata, punjaba, konkana, sanskrito, raĝastana, bhojpura, angla, nepala, ...?)
  • Laura Pausini (itala, angla, hispana, franca, portugala)
  • Lauris Reiniks (latva, litova, estona, rusa, angla, franca, itala, hispana, germana, nederlanda, turka)
  • Leila Forouhar (anglaitalagrekaarabahebreadariaarmenaturka kaj kurda)
  • Lee Soo Young (korea, japana)
  • Lhasa de Sela (angla, hispana, franca)
  • Lidia Isac (rusa, moldova, rumana, angla, franca, itala)
  • Lila Faligas (hispana, angla, miŝteka, zapoteka, majaa, naŭatla, purepeĉa)
  • Linda de Suza (portugala, franca)
  • Linx (franca, araba)
  • Lokua Kanza (svahila, ruanda, portugala, lingala, franca, angla)
  • Louis Neefs (nederlanda, angla, germana, hispana)
  • Luciano Pavarotti (itala, angla, hispana, franca)
  • M. Pokora (franca, angla)
  • Maaya Sakamoto (japana, angla)
  • Mallu Magalhães (portugala, angla)
  • Mandoza (afrikansa, angla, zulua kaj kosa)
  • Manu Chao (hispana, franca, angla)
  • Marc Anthony (hispana, angla)
  • Maria Krupoves (jida, belorusa, tatara, rusa, romaa, hebrea)
  • Marija Šerifović (serba, rusa, angla)
  • Marisa Monte (portugala, angla)
  • Masha Itkina (jida, hebrea)
  • Massari (araba, angla)
  • Maurice Chevalier (angla, franca)
  • Méav Ní Mhaolchatha (angla, gaela, franca, latina, itala kaj germana)
  • Melody Gardot (angla, franca)
  • Mennel Ibtissem (fangla, araba, franca)
  • Michel Teló (portugala, angla)
  • Mika (angla, franca)
  • Mike Brant (franca, germana, hebrea, hispana)
  • Mina (itala, angla, hispana, portugala, germana)
  • Mireille Mathieu (franca, angla, germana, hispana, rusa)
  • Moishe Oysher (jida, hebrea, angla)
  • Mônica da Silva (angla, portugala, hispana, itala kaj franca)
  • Morten Harket (norvega, angla)
  • Murat Nasyrov (rusa, ujgura)
  • Mustafa Rimenŝuo (turka, angla)
  • Nana Mouskouri (greka, franca, angla, germana, itala, hispana, latina, portugala)
  • Nargis Mondjazib (persa, uzbeka, rusa, taĝika kaj Esperanto)
  • Natacha Atlas (araba, angla, franca)
  • Natasha St-Pier (franca, angla, ĉina kantona)
  • Nena (germana, angla)
  • Nino Makharadze (Kartvelio) - (kartvela, angla, rusa)
  • Nuuk Posse (dana, gronlanda, angla)
  • Olcay Bayir[20] (popolkantoj en 5 lingvoj: kurda, turka, hispana, itala, angla)
  • Ofra Haza (hebrea, araba, angla)
  • Oleksandr Ponomarjov (ukraina, angla)
  • Páll Óskar Hjálmtýsson (angla, islanda, esperanto)
  • P.B. Screenivas (kannada kaj preskaŭ ĉiuj ĉefaj lingvoj de Barato)
  • Petula Clark (angla, franca, itala)
  • Phyllis Chapell (14 lingvoj: angla, hispana, portugala, franca, itala, rusa, hebrea, jida, ladino, araba, turka, armena, urdua kaj persa ) Unu sia kanto ('Water'/Akvo) ŝi kantas en 39 lingvoj.
  • Pilita Corrales (tagaloga, angla, cebua, hispana)
  • Priscilla Chan (ĉina-kantona, ĉina mandarena, japana, angla)
  • Psoj Korolenko (rusa, jida, franca, angla)
  • Rachid Taha (araba, franca)
  • Rahul Nambiar (Barato) - (tamila, telugua, malajala , hinda)
  • Rana Mansour (Irano-Usono) - 10 lingvoj ((angla, araba, armena, franca, hebrea, hispana, itala, persa, turka kaj signolingvo)
  • Rashid Behbudov (azerbajĝana, rusa, persa, turka, armena, hinda, urdua kaj bengala)
  • Ritchie Valens (hispana, angla)
  • Ricky Martin (hispana, angla)
  • Rika Zaraï (franca, hebrea)
  • Rita Yahan-Farouz (hebrea, angla, persa)
  • Robbie Williams (angla, franca, hispana)
  • Rocco Granata (itala, nederlanda, germana kaj en kalabria dialekto de la itala)
  • Roch Voisine (franca, angla)
  • Rubén Blades (hispana, angla)
  • Ruslana (ukraina, angla)
  • Salvatore Adamo (franca, itala, nederlanda, angla, portugala, turka, hispana, japana kaj germana)
  • Sami Yusuf (araba, la azerbajĝana, la persa, la turka kaj en urduo)
  • Sammi Cheng (ĉina-kantona, ĉina mandarena, japana, angla)
  • Sarah Brightman (angla, hispana, franca, latina, germana, itala, rusa, hinda, ĉina mandarena, japana kaj okcitana)
  • Sarah Geronimo (filipina, angla, japana)
  • Sarbel (greka, angla, araba)
  • Sarit Hadad (hebrea, araba, angla, turka, franca, bulgara kaj greka.)
  • Savina Yannatou (greka, ladina)
  • Selena (hispana, angla)
  • Seu Jorge (portugala, angla)
  • Shakira (hispana, angla, portugala, araba, franca, germana)[21]
  • Shalmali Kholgade (Barato) - marata, telugua, tamila kaj bengala
  • Shiina Ringo (japana, angla, franca, germana, portugala)
  • Shila Amzah (Malajzio) - angla, ĉina, malaja lingvoj
  • Shlomo Artzi (Israelo) - (hebrea, angla)
  • Sissel Kyrkjebø (norvega, angla, sveda, dana, latina, itala)
  • Siti Nurhaliza (malaja, angla, ĉina mandarena, japana)
  • Slobo Horo (turka, albana, serba, (balkana) cigana)
  • Sława Przybylska (pola, jida)
  • Sofi Marinova (romaa, bulgara, rusa)
  • Sofia Portanet (germana, hispana, franca, angla)
  • Sofia Reyes (Meksiko) - angla, hispana, itala
  • Sofia Rotaru (rumana (moldova), ukraina, rusa, germana, pola, bulgara, angla)
  • Sogdiana Fedorinskaja (uzbeka, rusa, ukraina, franca, angla, ĉeĉena)
  • Sonali Patel (Barato) - (angla, ĉina)
  • Sophie Tucker (jida, angla)
  • Soraya Arnelas (hispana, angla)
  • Souad Massi (alĝeria araba, franca)
  • Stephanie (japana, angla)
  • Sunidhi Chauhan (Barato) - telugua, tamila, kanara, urdua, punjaba, marata, bengala kaj orija
  • Susan Aglukark (inuite ᓲᓴᓐ ᐊᒡᓘᒃᑲᖅ)
  • Sylvie Vartan (franca, angla, itala, bulgara)
  • Takeshi Kaneshiro (ĉina-kantona, ĉina-mandarena, japana, angla)
  • Takana Zion (angla, franca kaj en la lingvoj susua, fulana kaj malinka).
  • Tarkan (turka, angla)
  • t.A.t.u (Rusio) - (rusa, angla)
  • Thalía (hispana, angla, tagaloga)
  • Trybe (ŝonga, ŝona, sota, kosa (isixhosa), zulua)
  • Umberto Tozzi (itala, angla, franca, hispana)
  • Urban Trad (fikcia artefarita lingvo ekzemple dum la Eŭrovido-Kantokonkurso 2003, nederlanda, angla, galega)
  • Ute Lemper (germana, franca, angla)
  • Vanessa Paradis (franca, angla)
  • Violetta Villas (angla, franca, germana, itala, latina, napola, pola, hispana, rusa)
  • Will Tura (15 kantoj en la lingvoj de la Eŭropo de la kulturoj 2002, je mendo de la flandra registaro : angla, ĉeĥa, dana, eŭska, franca, germana, greka, hispana, hungara, irlandgaela, itala, katalana, nederlanda, portugala, sveda)
  • Wyclef Jean (kreola, angla)
  • Xuxa (portugala, hispana, angla)
  • Yesuda (sanskrita, latina, angla, araba, hinda, tamila, telugua, malajala + 4 sudbarataj lingvoj)
  • YOHIO (angla, japana, sveda)
  • Youssou N'Dour (volofa, franca, angla)
  • Zohar Argov (hebrea, araba)
  • Zucchero (itala, angla)
  • Zuzana Navarová (ĉeĥa, slovaka, hispana, romaa, jida, rusa, keĉua)
Remove ads

Listo de muzikgrupoj kantantaj plurlingve

−> Unue estas listigitaj la nomo de la grupo, sekvata de la lingvo(j) en kiuj ili kantas (inter krampoj)

  • 2NE1 (sudkorea grupo: korea, angla, japana)
  • ABBA (sveda, angla, germana, itala, hispana, franca)
  • Alabina (araba, hebrea, hispana, franca)
  • Apulanta (finna, angla)
  • Arcade Fire (plejparte angla, franca)
  • Banghra (hispana, angla)
  • Big Time Rush (angla, hispana)
  • BaSix (dana, angla)
  • The Barry Sisters (jida, angla, hebrea, hispana)
  • The Beatles (angla, franca, germana)
  • Blonde Redhead (angla, franca, itala)
  • Breed 77 (angla, hispana)
  • Buranovskije Babuŝki (rusa, udmurta, angla)
  • Celtic Women (angla, irlandgaela, latina, itala kaj germana)
  • Clannad (Irlando) - (irlanda, angla, algonkena, ĉeroka)
  • Clouseau (nederlanda, angla)
  • Coldrain (angla, japana)
  • Cronometrobudú (hispana, esperanto, japana)
  • Culcha Candela (germana, angla, hispana)
  • Die Toten Hosen (germana, angla)
  • Daniel Kahn & The Painted Bird (angla, jida)
  • Dimmu Borgir (norvega, angla)
  • Radiodervish (araba, angla, franca, itala, hispana)
  • Duran Duran (angla, hispana, franca, portugala)
  • Eiffel 65 (angla, itala)
  • Einstürzende Neubauten (germana, angla)
  • El Chombo (hispana, angla)
  • Esperanto (belgia grupo de 1973-1975: angla, franca, hispana)
  • Fabrika (rusa, angla, franca, itala, kabarda)
  • Girls' Generation (korea, angla, japana)
  • Goldfinger (angla, germana)
  • Gregorian (angla, germana, franca, latina)
  • Grimskunk (franca, angla)
  • Il Divo (angla, itala, hispana, franca, latina)
  • Il Volo (itala, angla, hispana)
  • Irie Révoltés (germana, franca)
  • Impaled Nazarene (angla, finna)
  • Kajto (Esperanto, nederlanda, frisa, angla)
  • Kalamashaka (angla, svahila)
  • KMFDM (angla, germana, rusa, hispana, ĉeĥa kaj esperanto)
  • Light in Babylon (hebrea, turka, persa)
  • Marga Muzika (litova, slava, balkana)
  • Massilia Sound System (franca, okcitana)
  • Mediæval Bæbes (angla, latina, mezepoka angla, franca, itala, rusa, sveda, 'cadeneta', skota, germana, manksa, hispana, kimra, bavara, provencala, irlanda gaela, kornvala)
  • Milk & Honey (araba, angla, franca)
  • Minimum Serious (franca, angla)
  • No Mercy (hispana, angla)
  • Nový Svět (hispana, itala, angla, franca, germana)
  • One Ok Rock (japana, angla)
  • Os Mutantes (portugala, angla)
  • Os Paralamas do Sucesso (portugala, hispana)
  • Premiata Forneria Marconi (itala, angla)
  • Puffy AmiYumi (japana, angla)
  • Rize (japana, angla)
  • Rammstein (germana, angla, franca, latina, rusa, hispana)
  • Réverie (itala, angla, friula, esperanto)
  • Roxette (sveda, angla, hispana)
  • Sa Dingding (Mongolio, Ĉinio) - tibeta, ĉina, sanskrito, lagu (mortinta mongola lingvodialekdo) kaj mem inventita artlingvo por esprimi emociojn[22].
  • Santana Carlos (hispana, angla)
  • Souad Massi (Alĝerio) - araba, berbera, franca, angla
  • Scorpions (germana, angla)
  • Seeed (germana, angla)
  • Sepa kaj Asorti (litova, angla, rusa, esperanto)
  • S.E.S (korea, japana)
  • Shonen Knife (japana, angla)
  • Skootteri (finna, angla, sveda)
  • Slobo Horo (turka, albana, serba, balkanaj lingvoj)
  • Smokey Mountain (tagaloga, angla, japana)
  • Soap&Skin (germana, franca, angla)
  • Sugar (korea, japana)
  • Super Junior (korea, ĉina mandarena, japana)
  • Super Junior-M (korea, ĉina mandarena)
  • Susheela Raman (Britio-Barato) angla, sanskrito, tamila, hinda, luo, telugua, franca[23]
  • TEAM (slovaka, esperanto, angla)[24]
  • The Mars Volta (angla, hispana)
  • The Temptations (angla, tagaloga)
  • Tokio Hotel (germana, angla)
  • Trybe (conga, sota, kosa, zulua)
  • Zeraphine (germana, angla)
Remove ads

Bibliografio

Marielle Rispail - Louis-Jean Calvet, Quand les chansons disent les mouvements du monde, 2021 parte rete, L'Harmattan, 289 paĝoj, ISBN 978-2-343-24100-5

Laëtitia Giorgis, «Marielle Rispail (dir.), Quand les chansons disent les mouvements du monde», Lidil rete, 66 | 2022, DOI: https://doi.org/10.4000/lidil.10879

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Buitenlanders zingen Nederlands (Listo de eksterlandaj kantistoj kantantaj en la nederlanda).

Garbhan MacAoidh, Ĉu lingvo influas la melodion de kantoj? Arkivigite je 2020-04-25 per la retarkivo Wayback Machine, Monato, p. 16, 41-a jarkolekto, majo 2020

Interkulture - multlingveco en muziko, YouTube

Noto kaj referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads