Paserkulo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Paserkulo aŭ Savanna pasero (Passerculus sandwichensis) estas specio de birdo de la familio de Emberizedoj. Ĝi estas nune monotipa en la genro Passerculus, tio estas ununura akceptata specio. Ĵusa komparo per DNA indikas, ke la Ipsŭiĉa pasero, iam kutime konsiderata vera specio (kiel Passerculus princeps), estas tre bone markata subspecio de la Savanna pasero, dum la sudokcidenta subspecio estu agnoskata kiel distinga specio nome Larĝabeka pasero (Passerculus rostratus).[1]
Ĝi ricevis la alternativan nomon laŭ Savannah (Georgio) kie oni kolektis la unuan specimenon de tiu birdo.
Remove ads
Distribuado
Tiu paserina birdo reproduktiĝas en Alasko, Kanado, norda, centra kaj pacifika marbordo de Usono, Meksiko kaj Gvatemalo. La pacifikaj kaj meksikaj reproduktuloj estas loĝantaj birdoj, sed aliaj populacioj estas migrantaj, kaj vintrumas el suda Usono tra Centrameriko kaj Karibio al norda Sudameriko. Ĝi estas tre rara vaganto en okcidentan Eŭropon.[2]
Aspekto

Tiu specio havas tipe paserecan malhelbrunan striecan dorson, kaj blankecajn subajn partojn kun bruna aŭ nigreca brusto kaj flanka strieco. Ĝi havas blankecan kronon kaj superokulajn striojn, foje kun iome da flava (plej ofte ĉe la beko). La vangoj estas brunaj kaj la gorĝo blanka. La flugilplumoj estas nigrecbrunaj kun helbrunaj aŭ blankecaj bordoj. La okuloj estas malhelaj. La piedoj kaj kruroj estas kornokoloraj, same kiel la suba parto de la beko, dum la supra parto estas malhelgriza.[2]
La Paserkulo estas tre varia specio, kun nombraj subspecioj, kelkaj el kiuj estis foje disigataj kiel separataj specioj. La diferencaj formoj varias ĉefe pro la malhelo de la plumaro. La variado ĝenerale sekvas la tendencon kutime menciatan kiel Regulo de Gloger, kun la alaskaj kaj internaj rasoj pli helaj, dum la sudokcidentaj marbordaj formoj estas pli malhelaj. Estas kelkaj esceptoj tamen, plej rimarkinde en la populacioj de kelkaj insuloj kiuj supozebkle estus pli forte influataj de la efiko de fondintoj. La ĝenerala modelo de variado havas tre klaran dividon, sudokcidente el kio la birdoj iĝas ege pli malhelaj; tio kongruas bone kun la limo inter P. sandwichensis kaj P. (s.) rostratus.[3]
La propraj Paserkulo (vidu apartaĵon sube) estas tre similaj kaj migrantaj birdoj ne povas kutime esti rilata al reprodukta populacio kun certeco. La loĝantaj aŭ parte migrantaj subspecioj estas facile distingeblaj laŭ grando, kaj ĉefe inter grupoj, laŭ koloro.[2]
Remove ads
Kutimaro
Tiuj birdoj manĝas surgrunde aŭ en malaltaj arbustoj; ĉefe vintre ili troviĝas ankaŭ en malaltaj paŝtitaj herbejoj. Ili ĉefe manĝas semojn, sed ili manĝas ankaŭ insektojn en la reprodukta sezono. Ili troviĝas tipe en paroj aŭ familigrupoj en la reprodukta sezono, kaj ariĝas por la vintra migrado. La flugalvoko estas fajna siip.[2] Sensu lato, la Savannah Sparrow estas konsiderata minacata specio fare de la IUCN.[4] La kanto estas miksaĵo de ĉirpado kaj trilado.
Sistematiko

Oni agnoskas kutime 17 subspeciojn (inklude la Larĝbekan paseron), kvankam multaj estis priskribitaj nur el vintraj birdoj kaj multa variado ŝajnas klinaj. Krome kvar pliaj subspecioj ne estas ĝenerale akceptataj plu. La subspecioj estas kutime dividataj en kelkaj grupoj:
Propraj Paserkuloj


Ĉiuj estas migrantaj; la vintraj teritorioj koincidas amplekse.
- P. s. labradorius, reproduktiĝas en Novlando, Labradoro, kaj norda Kebekio
- P. s. oblitus, reproduktiĝas en norda Ontario kaj Manitobo
- P. s. savanna (Orienta paserkulo), reproduktiĝas en nordorienta Usono kaj apuda Kanado (inkludas P. s. mediogriseus)
- P. s. sandwichensis (Aleuta paserkulo), reproduktiĝas en la Aleuta Insularo kaj okcidenta Alasko
- P. s. anthinus, reproduktiĝas en la resto de Alasko, suden kaj orienten al centra Brita Kolumbio kaj norde de la Grandaj Ebenaĵoj al Manitobo
- P. s. brooksi (Nana paserkulo), reproduktiĝas en plej suda Brita Kolumbio al plej norda Kalifornio
- P. s. alaudinus, reproduktiĝas en marborda norda kaj centra Kalifornio
- P. s. nevadensis, reproduktiĝas en la nordo de la Grandaj Ebenaĵoj kaj la Granda Baseno
- P. s. brunnescens, reproduktiĝas el centra Meksikio suden al Gvatemalo (inkludas P. s. rufofuscus)
P. s. wetmorei estas dubinda subspecio kiu povus reproduktiĝi en la montoj de Gvatemalo. Ĝi estas konata nur el 5 specimenoj, kolektita el la 11–17 de junio, 1897, en Huehuetenango.
Ipsŭiĉa paserkulo
Iome da postreprodukta disigo. Iam konsiderata distinga specio.[1]
- P. s. princeps, reproduktiĝas preskaŭ nur en Insulo Sable
- La Ipsŭiĉa paserkulo estas iome pli granda kaj pala en koloro ol aliaj orientaj paserkuloj. La brustostrioj estas pli mallarĝaj kaj helbrunaj. Kelkaj birdoj vintrumas en la insulo; aliaj migras suden laŭlonge de la atlantika marbordo, kutime elirante pli malfrue kaj revenante pli frue ol la kontinentaj birdoj. Kelkaj birdoj interreproduktiĝas kun P. s. savanna en Nov-Skotio. Tiuj birdoj ofte faras tri ovodemetadojn jare. Tiu birdo estis unuafoje observata vintre en la dunoj ĉe la urbo de Ipswich (Masaĉusetco).
Larĝabekaj paserkuloj
La propraj Larĝabekaj paserkuloj estas 2 malhelaj, grandaj kaj fortabekaj subspecioj:
- Passerculus rostratus/sandwichensis rostratus, kiu reproduktiĝas ĉe la golfa marbordo de nordorienta Baja California kaj nordokcidenta Sonora (iome da postreprodukta disigo).
- P. r./s. atratus, loĝantaj ĉe marbordo de centra Sonora al centra Sinaloa (loĝantaj birdoj)

La Beldinga paserkulo estas subspecio de tutjare loĝantaj birdoj de salmarĉoj de la pacifika marbordo de Kalifornio. Ili estas malhelaj, ruĝecaj kaj havas longajn sed ne tre fortikajn bekojn.
- P. r./s. beldingi, loĝantaj birdoj en la pacifika marbordo el Golfeto Morro, Kalifornio, al El Rosario, Baja California (inklude P. r./s. bryanti)
- P. r./s. anulus, loĝantaj birdoj ĉe Golfeto Sebastián Vizcaíno, Baja California
- P. r./s. guttatus, loĝantaj birdoj ĉe Laguno San Ignacio
- P. r./s. magdalenae, loĝantaj birdoj ĉe Golfeto Magdalena
La Sanbenita Paserkulo estas subspecio de loĝantaj birdoj en Insuloj San Benito ĉe Baja California; perdita birdo estis observata en Insulo Cedros la 21a de aprilo, 1906.[5]
- P. r./s. sanctorum
- Tiu estas grandakorpa kaj grandabeka subspecio, simila al rostratus. Ili uzas diferencajn habitatojn kaj ties reprodukta sezono ŝajne ne koincidas[6] kun tiu de la Beldinga paserkulo. Tamen, ties bekogrando okazas pro konverĝa evoluo kaj ties habitatelekto simple pro manko de alternativo en ties sterila hejminsulo; ĉiukaze ŝajnas tre ĵusa posteulo de la grupo de la Beldinga paserkulo. Ĝi ŝajnas tiom distinga evolue el tiuj kion la Ipsŭiĉa paserkulo el la grupo de la propraj Savanaj paserkuloj, nur ŝajne estis pli da genofluo aŭ pli granda populacio en la kazo de tiu lasta.[1]
Remove ads
Notoj
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Plia legado
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads