Palma kakatuo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Palma kakatuo
Remove ads

La Palmokakatuo aŭ laŭ latina scienca nomo Nigrega proboscigeroPlejnigra kakatuo, (Probosciger aterrimus), estas granda malhelgriza al nigra psitako de la familio de kakatuoj. Ĝi estas la ununura membro de la subfamilio de Mikroglosenoj kaj la ununura membro de la monotipa genro, Probosciger. Ties unika pozicio ene de la kakatua familio estas konfirmata de la molekulaj studoj.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...

Ĝi estas indiĝena de Nov-Gvineo, la insuloj Aru de Indonezio kaj la Kabjorka Duoninsulo en Kvinslando, Aŭstralio.[1][2] Ĝi havas kreston de longaj plumoj sur sia kapo, kun tre granda kaj forta, akre hokita nigra beko (per kiu ĝi povas facile malfermi nuksojn kaj semojn), kaj elstarajn helruĝajn vangomakulojn.[3]

Remove ads

Taksonomio

La palma kakatuo estis formale priskribita en 1788 fare de la natursciencisto Johann Friedrich Gmelin en sia reviziita kaj etendita eldono de la verko de Carl Linnaeus nome Systema Naturae, en kiu li klasigis la birdon kun aliaj papagoj en la genron Psittacus kaj stampis la duvortan nomon Psittacus aterrimus.[4] Gmelin bazis sian priskribon en la "black cockatoo" (nigra kakatuo) kiun priskribis kaj ilustritaj en 1764 la angla natursciencisto George Edwards.[5] Joan Gideon Loten havigis al Edwards la desegnon de birdo fare de la srilanka artisto Pieter Cornelis de Bevere;[6] la originala desegno farita de Bere estas en la kolekto de la Muzeo pri Natura Historio de Londono.[7]

La palma kakatuo estas, nun, la nura specio ene de la genron Probosciger kiun enkondukis Heinrich Kuhl en 1820.[8][1] La genronomo kombinas la Latinajn radikojn proboscis ("muzelo") kaj -ger ("portanto"); la specia epiteto aterrimus estas modernlatina, ("tre nigra").[9] La akceptita tipa loko estas la insuloj Aru,[10][11] anstataŭ "norda Aŭstralio".[12]

La palma kakatuo estas membro de la blankkakatua subfamilio Cacatuinae.[13] Pli frue, limigitaj genetikaj studoj trovis, ke ĝi estas la plej frua branĉo de prapatroj de tio, kio fariĝis la kakatua familio.[14]

"Palma kakatuo" estis deklarita kiel la oficiala ordinara nomo por la specio fare de la Internacia Ornitologia Komitato (IOC).[1] La birdo estis referencita ankaŭ kiel "Goliath aratoo" en Wood's Natural History (1862). Ĝi estis foje misuzita laŭ la nomo black macaw ("nigra gvakamajo") en birdobredado, spite la fakton ke la gvakamajoj estas novmondaj papagoj kaj ne estas rilataj al la palma kakatuo (nur ke ambaŭ birdoj apartenas al la ordo Psitakoformaj). Konfuze, tiun nomon uzis ankaŭ fruaj natursciencistoj same kiel Brazilaj triboj por referenci la malhelbluan Hiacintan papagon (Anodorhynchus hyacinthinus).

Oni agnoskis kvar subspeciojn.[1]

Genetika studo de 2007 trovis malmultan subtenon por la supra divido en subspecioj.[15]

Remove ads

Aspekto

Thumb
Ĉe Birdoparko Jurong, Singapuro

La palma kakatuo longas 55 ĝis 60 cm kaj pezas 910–1 200 g.[16] Ĝi eble estas la plej granda kakatuospecio kaj plej granda papago en Aŭstralio, kvankam grandaj rasoj de flavvostaj nigraj kakatuoj kaj de sulfurkrestaj kakatuoj ĝenerale koincidas laŭ grandeco. Ĝi estas distinga birdo kun granda kresto kaj havas unu el la plej grandaj bekoj el ĉiuj papagoj (nur la hiacinta makao estas pli granda). Ĉi tiu potenca beko ebligas al palmaj kakatuoj ne nur manĝi tre malmolajn nuksojn kaj semojn, sed ankaŭ ebligas al maskloj derompi dikajn (ĉirkaŭ 2,5 cm) bastonetojn de vivaj arboj por uzi ilin por memmontra tamburado.[17] La masklo havas pli grandan bekon ol la ino.[16] La beko estas nekutima, ĉar la malsupra kaj supra mandibloj ne renkontiĝas dum granda parto de ĝia longo, permesante al la lango teni nukson kontraŭ la supra mandiblo dum la malsupra mandiblo laboras por malfermi ĝin. La palma kakatuo ankaŭ havas karakterizan ruĝan vangomakulon kiu ŝanĝas koloron kiam la birdo estas alarmita aŭ ekscitita.

La rasoj P. a. goliath kaj P. a. stenolophus estas pli grandaj ol la nomiga subspecio. La raso stenolophus ankaŭ havas pli mallarĝajn krestplumojn.[11]

Remove ads

Bildaro

Referencoj

Bibliografio

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads