Remscheid

komunumo de Nordrejn-Vestfalio en okcidenta Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Remscheid
Remove ads

Remscheid estas eksterdistrikta urbo en la norda parto de la industria Ruhr-regiono. Ĝi situas en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio, kaj apartenas al la distriktaro Duseldorfo. Fine de decembro 2024 la urbo havis 113828 loĝantojn.

Rapidaj faktoj urbego • urba komunumo de Germanio • eksterdistrikta urbo de Nordrejn-Vestfalio, Ĝemelurboj ...

Ĝi situas norde de Kolonjo en la regiono Bergisches Land, origine monteta pejzaĝo plena je densaj arbaroj, kiu nur pro la industriigo de la 19-a jarcento iĝis karakterizita de pluraj grandaj urboj. El la kvar plej grandaj nur Wuppertal kaj Solingen pli grandas ol Remscheid, pli malgrandas Bergisch Gladbach.

Unuafoje la urbo skribe menciiĝis dum la jaro 1217, estis urbofondo de la frankoj kaj dum la postaj jarcentoj apartenis al la graflando respektive poste duklando Berg.

La industriigo de la 19-a jarcento tre grandigis la urbon. Produktiĝis ĉefe maŝinoj kaj laboriloj, kaj tiel baze restas ĝis hodiaŭ. Ekde la jaro 1815 la urbo apartenis al Prusio. La en la mezepoko sendependa kaj ekonomie grava historia urbo Lennep, membro de la hansa ligo kaj ĉefurbo de la loka prusia distrikto, ekde la jaro 1929 estas parto de la urba teritorio kaj ekde tiam estas la dua plej granda urba distrikto.

Thumb
la urbodomo
Thumb
Fervojo
Remove ads

Partneraj urboj

Gefiloj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads