Solingen

komunumo de Nordrejn-Vestfalio en okcidenta Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Solingen
Remove ads

Solingen estas eksterdistrikta urbo en la norda parto de la industria Ruhr-regiono. Ĝi situas en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio, kaj apartenas al la distriktaro Duseldorfo. Fine de decembro 2024 la urbo havis 168581 loĝantojn. La urbo estas membro de eŭropa ligo de mezgrandaj urboj, nomata Eurotowns.

Thumb
Rapidaj faktoj urbego • Hansa urbo • urba komunumo de Germanio • eksterdistrikta urbo de Nordrejn-Vestfalio • "opcia komunumo" pri iuj sociaj servoj, Ĝemelurboj ...

Ĝi situas norde de Kolonjo en la regiono Bergisches Land, origine monteta pejzaĝo plena je densaj arbaroj, kiu nur pro la industriigo de la 19-a jarcento iĝis karakterizita de pluraj grandaj urboj. El la kvar plej grandaj nur Wuppertal pli grandas ol Solingen, sekvas Remscheid kaj Bergisch Gladbach.

Unuafoje la urbo skribe menciiĝis dum la jaro 1067. Dum la mezepoko Solingen estas la centro pro produktado de metalaj iloj, kaj tiel restis. Tranĉiloj ĉiam estis multe produktataj, dum la mezepoko kompreneble fariĝis pli da glavoj, aliflanke dum la pasintaj jarcentoj aldoniĝis multaj tondiloj. La klingoj de tiuj metalaj iloj el Solingen estas renomaj pro sia akreco, dum la 11-a jarcento samkiel nun. Dum la mezepokaj jarcentoj, la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso, kaj estis inter ties plej sudaj urboj.

Thumb
la eksa ĉefstacidomo de la urbo nun estas instituto kun la nomo "forumo produkta dezajno"
Thumb
technical college repoussé
Remove ads

Famuloj

Partneraj urboj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads