Szarvas
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Szarvas ([sarvaŝ], slovake Sarvaš) estas urbo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Békés, en Distrikto Szarvas, kies centro ĝi estas. La loknomo signifas: cervo (vidu la blazonon!).

Remove ads
Geografio
Szarvas situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Körös, laŭ ĉefvojo Békéscsaba-Kecskemét, laŭ fervojo Mezőtúr-Orosháza. Mezőtúr 20, Orosháza 40, Békéscsaba 48, Kecskemét 74, Szeged 87, Budapeŝto 154 km.
Historio
Pli frue avaroj loĝis tie. La loko estis grava trapasejo de Körös, Anonymus (hungara kronikisto) mencias ĝin. La turkoj konstruis fuorteton, kiu kune kun la komunumo dum la reokupiĝo en 1686 detruiĝis. En 1722 la komunumo refondiĝis, poste iĝis kampurbo ĝis 1872. Klasika luterana preĝejo konstruiĝis en 1788, la pli nova en 1897. La katolika preĝejo pretiĝis en 1812, hotelo Árpád en 1896. La komunumo urbiĝis en 1966.
Remove ads
Vidindaĵoj
Apud la riverbordo troviĝas unu el la plej gravaj hungaraj arboretoj, ene estas kastelo de Bolza. Proksime estas ventomuelejo, kiu estis onidire geografia centro de Hungara reĝlando. La menciindaĵoj apartenas al Nacia parko Körös-Mures. Aparte menciindaj estas klasikisma kastelo de Mitrovszky (mitrovski) kaj gastejo de Bárány, en kiu nun estas kuracejo. Sakralaj vidindaĵoj estas:

- Preĝejo de Sankta Klara (Szarvas)
- Luterana malnova preĝejo (Szarvas)
- Luterana nova preĝejo (Szarvas)
- Kalvinana preĝejo (Szarvas).

Famuloj
- en Szarvas naskiĝis kaj mortis: Béla Molnár (ornitologo)
- en Szarvas naskiĝis:
- advokato Ferenc Tessedik
- aktoroj Gabriella Hámori kaj József Kétszery
- apotekisto Béla Réthy
- ĉefepiskopo László Dankó
- László Kékesi (grafikisto)
- historiisto Géza Ballagi
- Mihály Székely (inĝeniero)
- Lajos Hanzó (inĝeniero)
- instruistoj Gyula Benka kaj Ernő Levius
- jezuito László Menyhárt
- kajakisto Dóra Bodonyi
- komponisto Kálmán Chován
- kuracisto Pál Réthy
- lingvisto János Melich
- Gábor Kemény (pedagogo)
- pianisto Árpád Szendy
- politikistoj Endre Bajcsy-Zsilinszky kaj Dániel Boczkó
- skulptisto Ferenc Lebó
- urologo Jonathán Pál Haberern
- en Szarvas mortis:
Remove ads
Famaj nomportantoj
- József Szarvas, aktoro
- Soma Szarvasi, aktoro
Ĝemelurboj
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads

