Ŝahnameo
persa epopeo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝahnameo (perse شاهنامه, laŭvorte Ŝahletero aŭ Ŝahlibro aŭ Libro de Ŝahoj) estas la plej fama epopeo en la persa lingvo. Ĝin verkis Abol-Gasem Ferdousio, la plej granda epopeisto de la perslingva literaturo de Persio aŭ Irano. Temas pri la popola eposo por la Granda Irano. Ferdousio kreis ĝin dum 30-jara periodo pr. inter 977 aŭ 980 kaj 1010 p.K. en urbo Tuso en provinco Ĥorasano en la nordoriento de nuna Irano.
Ŝahnameo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Origine | perse شاهنامه | ||||
literatura verko • kreema verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Abol-Gasem Ferdousio | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | persa lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Ĝenro | epopeo • epiko | ||||
| |||||
La epopeo entenas 60 000 versduojn[1] pro kio Ŝahnameo estas la plej longa epopeo de la mondo verkita de unusola poeto. Ĝi temas pri la antikvaj reĝoj, aŭ ŝahoj de Persio, iam mitecaj. Ĝi rakontas ĉefe la persan mitologion kaj je ioma etendo ankaŭ la historian pasinton de la Persa Imperio el la kreado de la mondo ĝis la Islama konkero de Persio en la 7a jarcento. Nuntempaj Irano, Afganio kaj la ampleksaj regionoj influitaj de la persa kulturo (kiaj Kartvelio, Armenio, Turkio, kaj Dagestano) omaĝas tiun nacian epopeon.
La lingva kaj historia valoroj de Ŝahnameo estas tre gravaj rilate al la persa lingvo kaj Irano. Ferdousio poemis ĝin en la persa lingvo, kiam la araba lingvo regis la landon - ekpost la alveno de la Islamo en Iranon en la 7-a jc p.K. Ŝahnameo per sia interesa enhavo kaj alloga poezia formo epopeeca kaj revivigis la persan lingvon kaj bele re-prezentis la diversajn loĝantojn de Irano - konsistantaj el tre diversaj kaj multaj gentoj - ilian komunan historion kaj identecon.
Tiu verko estas de centra gravo en la persa kulturo, konsiderata literatura majstroverko, kaj definitiva montro de etna kaj nacia kultura identeco de modernaj Irano, Afganio kaj Taĝikio.[2] Ĝi gravas ankaŭ por la nuntempaj aliĝantoj de Zoroastrismo, je tio ke ĝi markas la historiajn ligilojn inter la komenco de la religio kun la morto de la lasta sasanida reganto de Persio dum la islama konkero kaj la finon de la Zoroastra influo en Irano.
La parkerindaj versoj de la verko ĉiam aperas en popolparoloj kaj aŭtoraj tekstoj fierigante kaj la dirantojn kaj la diratojn.