La 13-a de novembro estas la 317-a tago de la jaro (la 318-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 48 tagoj restas.
Je la 13-a de novembro okazis, interalie:
- 1002: Masakro de Sankta Bricio: anglosaksa reĝo Ethelred la 2-a ordonis murdi danojn setliĝintajn en Anglio - inter viktimoj troviĝis filino de dana reĝo Sven la 1-a, kiu ĵuris venĝon kaj en 1003 atakis Exeter
- 1160: Reĝo de Francio Ludoviko la 7-a edziĝis al Adela de Ĉampanjo, kiu samtage kroniĝis
- 1239: Krucmilitoj: malvenko de krucistoj en la batalo kun egipta armeo apud Gaza-urbo
- 1308: Pollando: Ordeno de germanaj kavaliroj aneksis Gdańsk kaj masakris ties loĝantaron (pereis laŭ papa buleo 10 mil, sed verŝajne ne malpli ol kelkdeko kaj ne pli ol kelkcent)
- 1475: Venko de svisa armeo en batalo de Siono inter kantonoj de Svislando kaj Savojo
- 1493: Kristoforo Kolumbo malkovris insulon Saba
- 1642: Angla enlanda milito: venko de parlamenta armeo en batalo de Turnham Green
- 1775: Usona Milito de Sendependeco: usona armeo gvidata de generalo Richard Montgomery konkeris Montrealon
- 1805: Armeo de Napoleono Bonaparte sen batalo okupis Vienon
- 1817: En Lvovo fondiĝis scienca kaj kultura institucio Ossolineum - pola biblioteko, eldonejo kaj muzeo
- 1841: Esoterismo: skota kirurgo James Braid observis manifestiĝon de besta magnetismo (mesmerismo), kio inspiris lin studi la temon, kiun li fine nomis hipnoto
- 1864: Oni akceptis novan konstitucion de Grekio
- 1887: 3 personoj pereis kaj ĉirkaŭ 100 vundiĝis rezulte de dispelo fare de brita polico de la 10-mila manifestacio kontraŭ misuzoj en Irlando
- 1899: Unua publika prezento de la nacia himno de Litovio
- 1904: En Varsovio okazis armita manifestacio de la Batal-Organizaĵo de la Pola Partio Socialista, dum kiu okazis konfrontiĝoj kontraŭ la rusa polico kaj soldatoj — la evento estis unua depost la Januara ribelo kontraŭ caraj regopovoj
- 1905: Norvegoj dum du tagoj referendumis kontraŭ nuligo de monarkio
- 1907: Francio: unua sukcesa flugo de helikoptero kun Paul Cornu en Lisieux
- 1912: Unua Balkana milito: bulgaraj trupoj eniris al Aleksandropolo
- 1913: Pactraktato inter Grekio kaj Turkio estas subskribita - Grekio ricevis la insulon Kreto kun plimulto da insuloj sur Egea maro
- Unua Mondmilito
- 1918: Dua postmilita tago:
- 1921: Dua Pola Respubliko: en Krakovo estis publikigita forme de afiŝo la dua unutagaĵo de polaj futuristoj
- 1922 Litovio: unua kunsido de Seimas
- 1924: Sveda Akademio anoncis polan verkiston Władysław Reymont laŭreato de Nobel-premio pri literaturo pro la romano Kamparanoj
- 1924: Aŭtokefala Pola Ortodoksa Eklezio estis agnoskita de Konstantinopola Ortodoksa Eklezio
- 1924: Premiero de la germana horora muta filmo La vaksfigur-kabineto, reĝisorita de Paul Leni
- 1927: Malfermo de tunelo Holland en Nov-Jorko - unua subakva tunelo en la mondo por aŭtomobiloj, agnoskita unu el Naciaj Historiaj Lokoj
- 1928: Laŭ decido de la Konsilio de Popolkomisaroj oni fondis Instituton pri Cerbo, nuntempe parto de la Rusia Akademio de Sciencoj
- 1928: Altlernejo pri aktorado kaj reĝisorado de la Universitato de Muziko kaj Interpretaj Artoj en Vieno, hodiaŭa Max-Reinhardt-seminario, estis fondita per iniciato de la direktoro kaj teatra direktoro Max Reinhardt
- 1940: Premiero de la unua stereofonia desegnita muzika filmo Fantazio de Walt Disney Company
- 1943: 25-jaraĝa Leonard Bernstein dirigentis koncerton en Novjorka Filharmonio kiel anstataŭanto de la malsana Bruno Walter kaj tiel komencis sian mondan karieron
- Dua Mondmilito
- 1945: Pollando: Władysław Gomułka ekposteniĝis kiel ministro de la Regajnitaj Teritorioj en la Provizora Registaro de Nacia Unueco
- 1953: Unua aŭtomobilo de SEAT forlasis muntoĉenon
- 1954: Regiona ĉampioneco pri rugbeo gajnita de Britio, kiu venkis Francion en la finalo en Parizo
- 1954: Pollando: Brzeg Dolny, Dęblin, Świdnik kaj aliaj setlejoj ricevis urborajtojn
- 1956: Senstalinigo: Konstantin Rokosovski estis maldungita kiel pola ministro pri nacia defendo kaj forveturis al Moskvo
- 1956: Supera Kortumo de Usono anoncis segregaciajn kontraŭkonstituciajn leĝojn koncerne busajn pasaĝerojn, kio kaŭzis busbojkoton en Montgomery
- 1960: Gvatemala Enlanda Milito komencita - en Gvatemalo okazis sensukcesa puĉo de oficiroj simpatiantaj kun la Kastrisma revolucio
- 1962: En Pola Popola Respubliko fondiĝis Ligo de Land-Defendo
- Arabaj-israelaj militoj (dua):
- 1970: Naturkatastrofo: tropika ciklono Bhola je 200 km / h kolizias kun enloĝata delta Gango en Orienta Pakistano (nun Bangladeŝo) - en unu el la plej grandaj naturaj katastrofoj de la 20-a jarcento, duonmiliono da homoj mortis dum unu nokto
- 1974: Oni finis konstruon de Meteologia Observatorio sur Śnieżka
- Arabaj-israelaj militoj (kvara):
- 1980: Vojevodia Juĝejo en Varsovio reĵetis proponon registri Sendependan Asocion de Studentoj, argumentante ke sindikatoj estas por laboristoj aŭ labordonantoj - la rifuzo kaŭzis studentajn strikojn
- 1985: Kolumbio: laharo, kaŭzita de la erupcio de vulkado Nevado del Ruiz, detruis urbon Armero (departemento Tolimo) - 28 700 viktimoj
- 1989: Hans Adam la 2-a iĝis princo de Liĥtenŝtejno
- 1990: TTT-paĝo lanĉita - unu el la plej gravaj interretaj servoj, kiu permesas al ni vidi multajn retejojn
- 1993: Supera Soveto de Belorusio aprobis leĝon "Pri protekto de historia kaj kultura heredaĵo"
- 1994: Svedoj referendumis pri aliĝo al Eŭropa Unio
- 1995: En Los-Anĝeleso okazis premiero de la brita filmo Ora okulo pri aventuroj de James Bond
- 1999: Ĉilio kaj Peruo subskribis interkonsenton finantan pli ol 100-jaran disputon pri landlimoj
- 2001: Soldataro de Nord-alianco konkeris Kabulon
- 2002: Hispanio: petrolŝipo "Prestige" sinkis apud la marbordo de Galegio kaŭzante vastan naftan poluadon
- 2002: Irako akceptis kondiĉojn de UN-Rezolucio 1441
- 2004: Colin Powell rezignis esti usona ministro pri eksteraj rilatoj ĉe George W. Bush
- 2005: Oficanta prezidento de Burkino elektiĝis por sekva oficperiodo
- 2010: Birma politikistino Aung San Suu Kyi estis liberigita de hejma aresto post preskaŭ 15 jaroj
- 2012: Plena suna eklipso videbla super norda Aŭstralio kaj suda Pacifiko
- 2015: Internacia Asocio de Atletikaj Federacioj senkvalifikis Rusion por nedifinita tempo pro sistemaj misuzoj de dopado
- 2015: Milito kontraŭ la Islama Ŝtato: fino de Sinĝar-batalo (Gubernio Ninivo) kun venko de peŝmergoj kaj araba-okcidenta koalicio
- 2015: Atencoj de novembro 2015 en Parizo fare de Islama Ŝtato: en serio de atencoj en Parizo 137 personoj pereis, 413 vundiĝis (post 3 eksplodoj kaj 6 pripafoj)
- 2015: Prezidento de Pollando Andrzej Duda nomumis Beata Szydło al la posteno de ĉefministro
- 2016: Prezidentan baloton en Bulgario gajnis generalo Rumen Radev, kaj en Moldavio Igor Dodon
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2023: Katolika Eklezio: Kongregacio por la Doktrino de la Fido kondamnis framasonismon — preskaŭ 600-a laŭvica dokumento ekde 1717, konfirmita de papo Francisko
- 354: Aŭgusteno de Hipono, frua kristana filozofo, doktoro de eklezio kaj patro de la Eklezio, sanktulo (m. 430)
- 1312: Eduardo la 3-a, angla reĝo (m. 1377)
- 1468: Johannes Eck, germana romkatolika teologo (m. 1543)
- 1504: Filipo la 1-a, germana reformaciisto, hesia landgrafo (m. 1567)
- 1595: Georgo Vilhelmo, elektoprinco de Brandenburgio, duko de Prusio (m. 1640)
- 1710: Charles-Simon Favart, franca opera kaj komedia verkisto (m. 1792)
- 1715: Dorothea Christiane Erxleben, germana kuracistino (m. 1762)
- 1715: Isidorus Keppler, germana teologo kaj profesoro (m. 1792)
- 1761: John Moore, brita generalo, reformisto (m. 1809)
- 1789: Johann Friedrich Möller, germana teologo, superintendanto (m. 1861)
- 1806: Emilia Plater, pola grafino kaj kapitano, nacia heroino de Belorusio, Litovio kaj Pollando, simbolo de la batalo pri sendependeco (m. 1831)
- 1818: Ladislao Magyar, hungara vojaĝisto kaj esploristo de Afriko (m. 1864)
- 1831: Hermann Behmer, germana pentristo (m. 1915)
- 1846: Jan Kubary, pola vojaĝisto, etnografo, ornitologo, esploristo de Oceanio (m. 1896)
- 1848: Alberto la 1-a, princo de Monako, spertulo pri oceanografio (m. 1922)
- 1850: Robert Louis Stevenson, skota verkisto, poeto, raportisto, vojaĝisto (m. 1894)
- 1854: George Whitefield Chadwick, usona komponisto (m. 1931)
- 1855: Gerhard Maier, germana teologo kaj cistercia abato (m. 1926)
- 1857: Szilárd Sztura, hungara estetikisto, filozofia verkisto, tradukisto (m. 1925)
- 1862: József Gabriel, rumania hungara, germana redaktoro (m. 1950)
- 1875: Kunó Klebelsberg, hungara grafo, politikisto, ministro, akademiano (m. 1932)
- 1881: József Csiky, hungara kuracisto, profesoro (m. 1929)
- 1883: Zoltán Jakab, hungara pentristo (m. 1919)
- 1887: Nikolaj Vavilov, rusia, soveta geobotanikisto kaj genetikisto, viktimo de stalinismo (m. 1943)
- 1889: Ostap Viŝnja, ukraina verkisto, satiristo kaj humuristo (m. 1956)
- 1895: Aurél Bernáth, hungara pentristo, grafikisto (m. 1960)
- 1895: Rinaldo Orengo, itala inĝeniero, fondinto de Esperanto-grupoj en Brindisi kaj La Spezia, krome de la oficejo Esperanto-Centro Itala en Milano, vicprezidanto de Itala Esperanto-Federacio, membro de Lingva Komitato, kunredaktoro de interlingvistika kaj esperantologia "Lingva Kritiko", teknika kaj beletra tradukisto (m. 1991)
- 1899: Iskander Mirza, prezidento de Pakistano, la lasta guberniestro ĝenerala (m. 1969)
- 1899: Martin Bodmer, svisa kolektisto kaj filantropo (m. 1971)
- 1899: Huang Senfan, ĉina historiisto kaj antropologo, aŭtoro de libro "Mallonga historio de ĝŭangoj", kunkreinto de la moderna ĉina etnologio (m. 1982)
- 1909: Lajos Kovács, rumania hungara unitariisma episkopo (m. 1994)
- 1909: László Sztojka, rumania hungara ĵurnalisto, verkisto (m. 1986)
- 1912: Endre Horváth, rumania hungara kuracisto, universitata profesoro (m. 2002)
- 1914: Julio Caro Baroja, hispana antropologo, historiisto, lingvistikisto, folkloristo kaj eseisto (m. 1995)
- 1914: Győző Határ, hungara poeto, verkisto, tradukisto, laboranto en la hungara dissendo de BBC (m 2006)
- 1921: Miklós Fehér, hungara poeto, tradukisto, publikiginta tradukitan poezion en "Hungara Vivo", "La KancerKliniko" kaj en memredakta Eŭropa Poezio en Esperanto, membro de Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo (n. 2000)
- 1922: Oskar Werner, aŭstra teatra kaj kina aktoro (m. 1984)
- 1932: Miklós Szabó, rumania hungara historiisto (m. 2016)
- 1933: Peter Härtling, germana ĵurnalisto kaj verkisto de porinfana literaturo (m. 2017)
- 1938: Jean Seberg, usona aktorino kaj reĝisorino (m. 1979)
- 1939: Hans Spatzenegger, aŭstra juristo, ĵurnalisto kaj historiaĵ-publicisto
- 1943: Zoltán Dézsi, rumania hungara pedagogo, poeto, politikisto
- 1943: Mustafa Ĝemilev, ukraina politikisto, membro de Verĥovna Rada, soveta disidento, prezidanto de la meĝliso de la krime-tataroj
- 1945: Vladislav Aĉalov, soveta kaj rusia oficiro, komandanto de mararmeo (m. 2011)
- 1947: László Barabás, rumania hungara etnografo
- 1953: Andrés Manuel López Obrador, meksika guberniestro kaj politikisto
- 1955: Whoopi Goldberg, afrik-usona komika aktorino
- 1957: Stephen Baxter, brita sciencfikcia verkisto, matematikisto kaj inĝeniero
- 1962: Arkadiusz Bagłajewski, pola kritikisto kaj historiisto de literaturo, okupiĝanta pri romantikismo kaj nuntempeco
- 1969: Ayaan Hirsi Ali, nederlanda politikistino somaldevena
- 1969: Gerard Butler, skota aktoro, produktoro kaj kantisto
- 1974: Arkadiusz Protasiuk, pola armea piloto kaj politologo, pereinta en la kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010 (m. 2010)
- 1977: László Katona, hungara aktoro, liberprofesiulo
- 1977: Zsuzsanna Tódor, rumania hungara grafikistino
- 1979: Subliminal, israela kantisto
- 565: Justiniano la 1-a, bizanca imperiestro (n. 483)
- 867: Nikolao la 1-a, papo, sanktulo (n. 820)
- 1093: Malkolmo la 3-a, reĝo de Skotlando (n. ĉirkaŭ 1031)
- 1359: Ivano la 2-a Ruĝa, granda princo en Rusio (n. 1326)
- 1460: Henriko la Navigisto, infanto, pli juna filo de Johano la 1-a, kreinto de la portugala kolonia imperio, grandmajstro de la Ordeno de Kristo (n. 1394)
- 1555: Michael Meyenburg, germana politikisto kaj juristo
- 1794: Farkas Bánffy, hungara sekretkonsilanto, taglibroverkisto (n. 1724)
- 1839: William Otis, usona inventisto de fosmaŝino (n. 1813)
- 1862: Ludwig Uhland, germana poeto kaj ĵurnalisto, reprezentanto de romantikismo, enestanta en Fundamenta Krestomatio (n. 1787)
- 1868: Gioachino Rossini, itala operkomponisto (n. 1792)
- 1873: Eduardo Rosales, hispana pentristo-puristo (n. 1836)
- 1882: Gottfried Kinkel, germana teologo, verkisto kaj arthistoriisto
- 1903: Camille Pissarro, franca pentristo (n. 1830)
- 1903: Dezső Radnóti, hungara juristo, redaktoro de etnografia revuo "Erdély" (n. 1865)
- 1912: Teréza Nováková, ĉeĥa verkistino, poliglotino (n. 1853)
- 1921: Ignác Goldziher, hungara orientalisto, fondinto de moderna islamologio (n. 1850)
- 1929: László Szirmai, rumania hungara ĵurnalisto, verkisto, poeto (n. 1905)
- 1944: Carl Lampert, aŭstra beatigita pastro, doktoro pri kanona juro, kontraŭulo de nacia socialismo, ekzekutita (n. 1894)
- 1955: Marian Lewicki, pola orientalisto, tjurkologo, spertulo pri mongola lingvaro kaj altaja lingvaro (n. 1908)
- 1957: Antonín Zápotocký, ĉefministro kaj prezidento de Ĉeĥoslovakio (n. 1884)
- 1963: Margaret Murray, brita antropologino kaj egiptologino (n. 1863)
- 1965: István Zadravecz, hungara pastro, episkopo, monaĥo (n. 1884)
- 1971: Béla Szives, rumania hungara romkatolika eklezia verkisto (n. 1911)
- 1972: Imre Kádár, hungara verkisto, tradukisto, ĉefredaktoro de sendependa ĵurnalo "Hodiaŭa Mondo" (n. 1894)
- 1974: Vittorio De Sica, itala reĝisoro kaj aktoro (n. 1901)
- 1979: Yannis Maris, greka ĵurnalisto kaj verkisto (n. 1916)
- 1985: Aleksandr Pokriŝkin, sovetia flug-aso (n. 1913)
- 1987: Paul Neergaard, dana profesoro pri agronomio, partoprenanto de UK 1925, kunorganizanto de la 19-a SAT-Kongreso 1939, ĉefredaktoro de "Esperantologio" kaj de "Sciencaj Studoj", senatano de AIS, vicprezidanto de Eŭropa Klubo, esperantologo, vicprezidanto de la Akademio de Esperanto, iniciatinto kaj prezidanto de Internacia Scienca Akademio Comenius, aŭtoro de La Vivo de la Plantoj kaj Fremdvortoj en Esperanto (n. 1907)
- 1988: István Kende, hungara historiisto kaj profesoro (n. 1917)
- 1996: Svami Rama, barata jogano, iniciatinto de instruado pri "himalaja jogo", aŭtoro de pluraj libroj pri jogo, sano, meditado (n. 1925)
- 1998: Valerie Hobson, brita aktorino (n. 1917)
- 2007: Xavier Léon-Dufour, franca jezuito, teologo, bibliisto (n. 1912)
- 2010: Luis García Berlanga, hispana scenaristo kaj kinoreĝisoro (n. 1921)
- 2017: Alina Janowska, pola aktorino, partoprenantino de la ribelo de Varsovio (n. 1923)
- 2021: Wilbur Smith, brita-sudafrika verkisto (n. 1933)
La 13-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):