![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c5/JKRUK_20090828_ANDRZEJ_SEWERYN_W_BUSKU-ZDROJU_IMG_5364.jpg/640px-JKRUK_20090828_ANDRZEJ_SEWERYN_W_BUSKU-ZDROJU_IMG_5364.jpg&w=640&q=50)
Andrzej Seweryn
aktoro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Andrzej Teodor Seweryn - naskiĝis la 25-an de aprilo 1946(nun 1946-04-25) en Heilbronn, Germanio, do nun 78-jara - estas pola aktoro. Interalie li aktore kontribuis al la filmo Schindler's List farita en 1993 de reĝisoro Steven Spielberg bazita pri romano Schindler's Ark de Thomas Keneally, kiu estas biografio pri Oskar Schindler, germana savinto de judoj dum la Holokaŭsto. Sume li konsidereblas unu el la plej sukcesaj polaj aktoroj, partopreninta en pli ol 50 kinejaj filmoj, la plej multaj el ili produktitaj en Pollando, Francio kaj Germanio. Ankaŭ li estas unu el ĝis la stato de marto 2016 nur tri ne-francaj aktoroj, kiuj dungiĝis en la franclingva teatro Comédie Française en Parizo.
- Kategorio Andrzej Seweryn en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Fermi
![]() |
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri aktoro. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |