lando en centra Afriko, konsistanta el insulo apud la Atlantika marbordo de Afriko kaj malgranda kontinenta parto From Wikipedia, the free encyclopedia
Ekvatora Gvineo (hispane Guinea Ecuatorial, france Guinée Équatorial kaj portugale Guiné Equatorial) estas lando en la okcidenta parto de Afriko, ĉe la Golfo de Gvineo. Krom la kontinentan parton (Rio-Munio), ĝi inkluzivas la insulojn Bioko, Anobono, kaj la insularon Elobey. Ekvatora Gvineo havas limojn kun Kameruno en la nordo kaj Gabono en la sudo kaj oriento. Spite al la nomo ĝi ne situas sur la ekvatoro, sed iom norde de ĝi (krom unu insulo). Ekvatora Gvineo unu de la du ŝtatoj kies ĉefurbo situas sur insulo, kvankam plej granda parto de la tereno estas sur la kontinenta parto.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Gvineo (apartigilo). |
Evatora Gvineo estas unu el la plej malgrandaj ŝtatoj de Afriko kaj ĝi havas surfacon de 28.051 km², el kiuj ĉirkaŭ 26.000 km² apartenas al la kontinenta landoparto Mbinio. Krome diversaj insuloj apartenas al la ŝtata teritorio. La plej granda inter ili estas Bioko kun ĉirkaŭ 2.017 km². Tiun insulon oni konis ĝis 1973 sub la nomo Santa Isabel kaj Fernando Póo. Poste ĝi nomiĝis iom da tempo Macías Nguema Byogo (laŭ la tiama prezidanto Francisco Macías Nguema). Sur Bioko ankaŭ situas Malabo, la ĉefurbo de la ŝtato.
Sur la insulo vivas ĉirkaŭ 20 % de la loĝantaro de la lando. Ĉ. 300 km sudokcidente de Mbinio (iom sude de la ekvatoro) situas la pli malgranda insulo Anobono. Sur ĝi vivas nur ĉirkaŭ 1 % de la loĝantaro.
La loĝantaro nuntempe kreskas je 2.6 % jare.
Ĉ. la jaro 1500 Portugalio koloniigis la insulon Bioko kaj en 1778 estis cedita al Hispanio. En 1900 estas aneksita la kontinenta teritorio. Post la sendependiĝo, okazinta en 1968, estis du diktaturoj: Macías Nguema kaj Teodoro Obiang Nguema, kiu daŭras nuntempe.
Laŭnome Ekvatora Gvineo estas parlamenta demokratio, tamen la prezidanto havas la povon sur ĉiuj kampoj. La etna grupo fangoj dominas la politikon de la lando. La ŝtatprezidanto Teodoro Obiang Nguema Mbasogo havas la oficon post la puĉo je la 3a de aŭgusto 1979. En 1987 Obiang fondis la ŝtatpartion Partido Democrático de Guinea Ecuatorial (PDGE), kiu gajnis la balotojn de 1988 kun 99,2% de la voĉoj. Obiang ricevis en balotoj de la jaro 1996 99 % de la voĉoj. La parlamento de la lando havas la nomon Cámara de Representantes del Pueblo. Ekzistas unu parlamento kun 80 seĝoj.(
Ĝis 1991 la ŝtatpartio estis la unika politika partio de la lando. Intertempe ekzistas ĉirkaŭ 20 opoziciaj partioj.
En la leĝdonaj balotoj de 2017 la venko de la PDGE denove estis kompleta, kun ĉiuj senatanoj kaj 99 el 100 deputitoj. La alia apartenis al la partio Ciudadanos por la Innovación (CI), sed mallonge poste la partion oni akuzis organizi puĉon, kaj 146 el la partianoj estis malliberigitaj en 2018.
La armeo konsistas el ĉirkaŭ 2500 soldatoj.
Ekvatora Gvineo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifiko. Ĝenerale la ŝtato havas bonajn rilatojn al la najbaraj ŝtatoj. La rilatoj al la eksa kolonia povo Hispanio ne estas bonaj. En Hispanio vivas ĉirkaŭ 40.000 personoj el Ekvatora Gvineo. La plej grava partnero en Eŭropo estas Francio. Nur tiuj du landoj havas ambasadejojn en Ekvatora Gvineo. Ĉar oni trovis nafton sur la teritorio de Ekvatora Gvineo Usono intensivigis la rilatojn kaj malfermis ambasadejon en Malabo. La iamaj bonaj kontaktoj al la eksaj socialistaj landoj ne plu estas tiom bonaj. Nun nur Ĉinio kaj Norda Koreio havas ambasadejon en la lando.
Ofte oni kritikas la situacion rilate al la homaj rajtoj en la lando. En 2002 post proceso kontraŭ onidiraj puĉistoj okazis torturoj. Sindikatoj ne ekzistas. Radio kaj la televido estas sub la gvido de la registaro. La gazetoj „La Gaceta“, „La Opinión“ kaj „La Verdad“ aperas malregule.
Granda procentaĵo de la loĝantaro estas analfabetoj. Fakte preskaŭ ne ekzistas ŝtata lerneja sistemo. Ekleziaj misiejoj respondecas pri la plimulto de la lernejoj. De kelkaj jaroj estas Nacia Universitato de Ekvatora Gvineo en Malabo. En Malabo kaj Bata ekzistas ankaŭ franca kaj hispana kulturcentroj.
Ekvatora Gvineo havas sep enloĝatajn provincojn, el kiuj estas kvar sur la kontinenta parto Mbinio kaj du sur la insulo Bioko:
En junio 2017, la registaro kreis oficiale la provincon Djibloho kie oni konstruas la novan ĉefurbon, Ojalao (Oyalá-Ciudad de la Paz)
En 1991 oni trovis ĉe la bordo de Bioko kaj antaŭ la kontinenta parto nafton. Pro tio la ekonomio kreskis grandkvante. Tamen malmulto de la enspezoj atingas la popolon. La unua komerca partnero estas Hispanio.
La nacia festotago estas la 12-a de oktobro.
Aliaj leĝaj festotagoj:
Eric Moussambani estas naĝisto kiu konkuris en la olimpikaj someraj ludoj en 2000, kaj famiĝis pro la longa tempo kiun li uzis en la naĝado.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.