Gaŭla lingvo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La gaŭla (aŭ galla laŭ alia skribmaniero) lingvo estas formortinta lingvo el kelta lingvaro, kiun parolis gaŭloj en Gallia Cisalpina kaj Gallia Narbonensis ekde la ferepoko ĝis la tempoj de Romia Imperio. La teritorioj kie ĝi estis indiĝene uzata estas nun Francio, Svisio, norda Italio, orienta Belgio, Luksemburgo kaj okcidenta Germanio. La gaŭla lingvo formortis ĉ. la 4-a jarcento pro premo de la vulgara latina kaj diversaj ĝermanaj lingvoj. Epigrafiaj ekzemploj de la lingvo estas trovitaj en ĉiuj teritorioj de iama Romia Gaŭlio, kiu kovras la tutan teritorion de moderna Francio kaj ankaŭ partojn de Svisio, Italio, Germanio kaj Belgio.[1]
Gaŭla lingvo | |
mortinta lingvo | |
---|---|
kontinenta kelta lingvaro | |
Parolantoj | 0 |
Skribo | Latina, Greka |
Morto | post la 4a jarcento |
Lingvistika klasifiko | |
Hindeŭropa lingvaro
| |
Lingvaj kodoj | |
Glottolog | tran1289 |
Angla nomo | Gaulish |
Franca nomo | gaulois |
Gaŭla lingvo estas parafiletike samgrupa kun la keltibera lingvo kiel kontinentaj keltaj lingvoj. Leponta lingvo estas aŭ dialekto de la gaŭla, aŭ tre proksime parenca lingvo. Galatia lingvo estas formo de la gaŭla kiu formiĝis en Malgrandazio post kelta invado de Balkanio en jaro -281.