Mez-Orienta Eŭropo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Mez-Orienta Eŭropo (pole Europa Środkowo-Wschodnia) estas nomo uzata por difino de eŭropaj ŝtatoj kun komunaj kulturaj kaj historiaj radikoj, kaj ankaŭ komuna pasinteco kiel bufraj socialismaj respublikoj subigitaj al Sovetunio, aŭ estantaj ties konsista parto kiel sovetaj respublikoj. Tio estas kunligo de du difinoj de tiu ĉi parto de Eŭropo – geografia (meza) kaj politika (orienta).
Mez-Orienta Eŭropo | |||
---|---|---|---|
geografia regiono | |||
regiono [+] | |||
Landoj | Pollando, Hungario, Slovakio, Rumanio, Litovio | ||
- koordinatoj | 50° 0′ 0″ N, 20° 0′ 0″ O (mapo)5020 | ||
|
|||
Mez-Orienta Eŭropo | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Unu el kunkreintoj de la difino estis Oskar Halecki, pola historiisto kaj diplomato.
La difino iĝis pli populara de la 80-aj jaroj, kiam tri intelektuloj de tiu ĉi regiono: Milan Kundera, Czesław Miłosz kaj István Bibó uzis ĝin kiel kontraŭstaro al la termino Orienta Eŭropo.
Nuntempe al la regiono estas alkalkulataj:
- ŝtatoj de Visegrada grupo (Pollando, Ĉeĥio, Slovakio, Hungario)
- Baltaj ŝtatoj apartigitaj de Sovetunio, estantaj iam parto aŭ dominio de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj (Litovio, Latvio, Estonio)
- rutenaj ŝtatoj separigitaj de Sovetunio, estante iam parto de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj (Belorusio, Ukrainio)
- ŝtatoj kreitaj de antaŭa Jugoslavio (Slovenio, Kroatio, Bosnio kaj Hercegovino, Serbio, Montenegro, Makedonio)
- ceteraj balkanaj ŝtatoj (Albanio, Bulgario kaj Rumanio).
Sume al la regiono oni kalkulas 18 ŝtatojn (aŭ 19 enkalkulante ankaŭ Kosovon, kiu proklamis sendependecon de Serbio kaj estas agnoskata de parto de ŝtatoj de la mondo).