Nikolao de Kuzo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Nikolao de Kuzo, latine Nicolaus Cusanus, fama katolika ekleziulo, teologo kaj filozofo, naskiĝis 1401 en Bernkastel-Kues, Germanio, najbare de Treviro, ĉe la rivero Mozelo, kun la nomo "Nikolaus Krebs" aŭ Nikolaus Kryffs en familio de boatistoj, komercistoj pri vino kaj ŝipentreprenistoj. La kromnomo "de Kuzo" celas al lia naskiĝloko (Bernkastel-)Kues. Lia patrino havis judajn praulojn. Li edukiĝis kaj studis en religia komunumo ligita al la spirita movado Devotio moderna (), vizitis la fakultaton pri Literaturo de la Universitato Ruprecht Karl de Hajdelbergo, perfektigis siajn studojn en Padovo (Italio) kie doktoriĝis pri juro 1423, kaj reveninte al Germanio specialiĝis pri filozofio-teologio en Kolonjo sur la verkoj de Alberto la Granda, Platono kaj Ramon Lullo, magistriĝis pri filozofio. Fine en Padovo li akiris la titolon de Doctor Decretorum (doktoro pri Dekretaloj). Ankoraŭ en Romo iĝis disĉiplo de aliaj famaj majstroj pri diversaj sciencoj kaj lekcie gastis ĉe diversaj kulturaj institucioj.