Pierre-Elliott Trudeau
From Wikipedia, the free encyclopedia
Joseph Philippe Pierre Yves Elliott TRUDEAU (naskiĝis la 18-an de oktobro 1919, mortis la 28-an de septembro 2000), konata kiel Pierre Elliott TRUDEAU, estis la dekkvina Ĉefministro de Kanado de la 20-a de aprilo 1968 ĝis la 4-a de junio 1979 kaj de la 3-a de marto 1980 ĝis la 30-a de junio 1984.
La Tre Hon. | |||||
Joseph Philippe Pierre Yves Elliott Trudeau | |||||
---|---|---|---|---|---|
Ĉefministro de Kanado | |||||
Persona informo | |||||
Pierre Elliott Trudeau | |||||
Naskonomo | Joseph Philippe Pierre Yves Elliott Trudeau | ||||
Naskiĝo | 18-an de oktobro 1919 (1919-10-18) en Montrealo | ||||
Morto | 28-an de septembro 2000 (2000-09-28) (80-jaraĝa) en Montrealo | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | prostata kancero • malsano vd | ||||
Tombo | St-Rémi-de-Napierville Cemetery vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | franca • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Kanado vd | ||||
Alma mater | Faculté de droit de l'Université de Montréal • Londona Lernejo de Ekonomiko • John F. Kennedy School of Government • Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo • Collège Jean-de-Brébeuf vd | ||||
Partio | Liberala Partio de Kanado vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Trudeau family vd | ||||
Patro | Charles Trudeau vd | ||||
Patrino | Grace Elliott vd | ||||
Gefratoj | Charles Elliott Trudeau vd | ||||
Edz(in)o | Margaret Trudeau vd | ||||
Infanoj | Justin Trudeau • Alexandre Trudeau • Michel Trudeau • Sarah Coyne vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • advokato • ĵurnalisto • juĝisto • taglibristo • memuaristo • juristo • instruisto vd | ||||
Aktiva en | Otavo vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
15-a ĉefministro de Kanado | |||||
Dum | 1968–1979 | ||||
Antaŭulo | Lester B. Pearson | ||||
Sekvanto | Joe Clark | ||||
2-a periodo | |||||
Dum | 1980–1984 | ||||
Antaŭulo | Joe Clark | ||||
Sekvanto | John Turner | ||||
kanada justicministro | |||||
Dum | 1967–1968 | ||||
Antaŭulo | Louis Cardin | ||||
Sekvanto | John Turner | ||||
estro de la Liberala Partio de Kanado | |||||
Dum | 1968-1984 | ||||
Antaŭulo | Lester Pearson | ||||
Sekvanto | John Turner | ||||
kanada opoziciestro | |||||
Dum | 1979–1980 | ||||
Antaŭulo | Joe Clark | ||||
Sekvanto | Joe Clark | ||||
deputito por distrikto Mount Royal | |||||
Dum | 1965–1984 | ||||
Antaŭulo | Alan Macnaughton | ||||
Sekvanto | Sheila Finestone | ||||
prezidanto de la G8 | |||||
Dum | 1981 | ||||
Antaŭulo | Arnaldo Forlani | ||||
Sekvanto | François Mitterrand | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li naskiĝis en la provinco Kebekio. Post siaj studoj en jezuita lernejo Jean de Brebeuf, li studis en Universitatoj de Montrealo, Harvardo kaj Parizo, same kiel en Londono en la School of Economics (Lernejo de la Ekonomiko).
En 1944 li aniĝis kiel juristo kaj politiksciencisto en la advokata kamero de Kebekio. En 1961 ricevas li profesoran postenon en la universitato de Montrealo.
Li akiris sidlokon en la kanada malsupra ĉambro en la Liberala Partio de Kanado, en 1965. Baldaŭ li iĝis la kanada ministro pri justico. Finfine li iĝis en 1968 la 15-a ĉefministro de Kanado kaj estis kritikita pro siaj decidoj dum la Oktobra krizo. Li oficis - krom kelkaj monatoj - ĝis 1984, kiam li retiriĝis jam 65-jara kaj laboris plu kiel advokato.
Li tute retiriĝis en 2000 pro Parkinsona malsano kaj iom poste mortis je kancero. Li havis 3 filojn (Justin, Alexandre kaj Michel), el kiuj unu (Michel) mortis en lavanga akcidento en 1998.
Li batalis dum sia politika agado por la interkompreniĝo de la angla kaj franca partoj de Kanado. Tiel li iniciatis dulingvajn lernejojn, apogis la multkulturismon.
En 1984 li ricevis la pacopremion de Albert Einstein.
Ekde la 1-a de januaro de 2004, lian nomon portas la internacia flughaveno de Montrealo (Aéroport international Pierre-Elliott-Trudeau de Montréal).