Hans Eo, kiu realnome nomiĝis Hans Welling, estis germana esperantisto kaj engaĝita radioamatoro. Li mortis la 6-an de novembro 2022.[1][2]
Mia uzanto-nomo nun estas Hans Eo 2015-10-18
Mi estas inĝeniero. Studis elektroteknikon, komunikad-teknikon en RWTH Aachen. Flankaj fakoj: ekonomio, laborscienco.
Hobioj: amatora radio, ventosurfado, velado, lingvoj.
Mi laboris en kompanioj germanaj, usona, japana. Por la lasta mi translokiĝis al Tokio kun mia edzino germana. Tie naskiĝis nia filo. Mi studis laŭ ebleco la japanan pens- kaj labor- manieron. Kaj la lingvon.
De Tokio mia grupo zorgis pri fabrikoj en diversaj aziaj landoj, klopodante uzi la plej malaltajn kostojn por salajroj kaj aliaj. Mi tre interesis pri sociaj aferoj, ekvilibro en internacia komerco.