Vincenzo Silvano Casulli
From Wikipedia, the free encyclopedia
Vincenzo Silvano CASULLI, (komune nomita Silvano CASULLI) estis itala amatora astronomo naskiĝinta la 25-an de aŭgusto 1944 en Putignano (Apulio), mortinta la 24-an de julio 2018 en Fonte Nuova (Latio). Laŭ Minor Planet Center, li malkovris 200 asteroidojn inter 1993 kaj 2011[1].
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Vincenzo Silvano Casulli | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de aŭgusto 1944 (1944-08-25) en Putignano |
Morto | 24-an de julio 2018 (2018-07-24) (73-jaraĝa) en Fonte Nuova |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Italio • Reĝlando Italio |
Okupo | |
Okupo | astronomo |
Verkoj | malkovrinto de asteroidoj |
Fermi
Pliaj informoj Malkovritaj asteroidoj : 200 el kiuj : ...
Fermi
En 1985, li estis ano de la teamo "Transition Comets — UV Search for OH Emissions in Asteroids", esploro per la kosmoteleskopo Hubble, kiu celis serĉi ĉu iuj asteroidoj estis iam kometoj.
Li estis la unua amatora astronomo, kiu akiris precizajn astrometriajn mezurojn per ŝargkuplita aparato.
La asteroido 7132 Casulli[2] estis nomita en lia honoro.