Decembro de 2010

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Jen listo de okazaĵoj en decembro de 2010.

decembro
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3 4 5 6 7
8 9 10 11 12 13 14
15 16 17 18 19 20 21
22 23 24 25 26 27 28
29 30 31
aranĝo de 2025
tagoj

1-a de decembro

Remove ads

2-a de decembro

Remove ads

3-a de decembro

  • La gvidanto de la opozicio de Eburbordo Alassane Ouattara deklaris sin venkinto de la prezidanta balotado kaj do prezidanto de la lando. Li faris tion post kiam la Konstitucia konsilio de Eburbordo nuligis antaŭajn rezultojn de la voĉdonado kaj deklaris la venkinto la nunan prezidanton Laurent Gbagbo. Pli frue la sendependa elekta komisiono anoncis la venkinto Alassane Ouattara. La ĝenerala sekretario de la UN Ban Ki-moon kondamnis agojn de la nuna prezidanto kaj ties subtenantoj kaj alvokis lin pace transdoni potencon al la nova ŝtatestro.[10]
  • Pli ol 13 miloj da homoj, inkluzive de 600 prizonuloj, estis evakuitaj el ĉirkaŭaĵoj de Hajfo (Israelo) pro fortega arbara incendio, ekfalmiĝinta antaŭtage.[9]

4-a de decembro

Remove ads

5-a de decembro

Remove ads

6-a de decembro

  • En la urbo Halanaj (distrikto Moĥmand, Pakistano) du kamikazoj eksplodigis sin, mortiginte per tio almenaŭ 28 homojn.[21]
  • En Ateno (Grekio) centoj da gejunuloj ĵetis ŝtonojn en registarajn oficejojn, tiel omaĝante la memoron de 15-jara adolesko, mortigita de policano tiutage antaŭ du jaroj.[22]

7-a de decembro

  • Estis deklaritaj la rezultoj de la unua rondo de la prezidanta balotado en Haitio. La eliminan rondon partoprenos Jude Celestin, subtenata de la nuna prezidanto René Préval, kaj la eksa primera virino de la lando Mirlande Manigat. Tio estigis protestojn de la subtenantoj de la kantisto Michel Martelly (la kromnomo Sweet Micky), kiu okupis trian lokon kaj ĉestratajn interpuŝigojn kun polico.[23]
  • La enketkomisiono pri ekonomiaj krimoj kontraŭ Niĝerio oficiale kulpigis la antaŭan usonan vic-prezidanton Dick Cheney kaj la eksan prezidanton de la firmao Halliburton David Lesar pri koruptaĉetado de niĝeriaj aŭtoritatuloj en la 1990-aj por ricevi permeson konstrui gasprilaborantan uzinon en a delto de la rivero Niĝero. Dick Cheney estris Halliburton de 1995 ĝis 2000.[24]
  • La brita polico arestis Julian Assange, kreinton de la fama retejo WikiLeaks. Oni kulpigis lin pri seksaj trudoj kaj perforto.[25]
Remove ads

8-a de decembro

Remove ads

9-a de decembro

10-a de decembro

Remove ads

11-a de decembro

  • Ĉirkaŭ la 17-a horo (loka tempo) en la diversaj partoj de la strato Drottninggatan en Stokholmo (Svedio) preskaŭ samtempe okazis du eksplodoj. Eksplodiĝis aŭto kun gasujoj kaj iu viro, supozata kamikazo. Du homoj estis malgrave vunditaj.[42][43]
  • En Maneĝa placo, situanta apud Kremlo en Moskvo, okazis la granda mitingo, kiun partoprenis pli ol 1000 homoj, postulantaj ke milico ĝuste kaj rapide enketu la murdon de la futbala zeloto Jegor Sviridov, pafmortigita dum amasa interbatiĝo kun kaŭkazanoj la 6-an de decembro. Dum interpuŝiĝo kontraŭ milico estis kaptitaj 65 homoj, kelkaj estis vunditaj.[44]
Remove ads

12-a de decembro

14-a de decembro

15-a de decembro

  • Aviadilo Twin Otter de la nepala flugkompanio Tara Air, fluginta el la vilaĝo Lamidanda (Nepalo) al Katmanduo, kraŝis en montaro je 160 km okcidente de tiu urbo. Ĉiuj 19 pasaĝeroj kaj 3 skipanoj pereis.[49]
  • Ĉirkau 50 kontraŭleĝaj elmigrintoj pereis kaj 36 vundiĝis (el ili tri — tre grave) sekve de rompiĝo de boato, ĵetita de ondoj kontraŭ rokbordo de Kristnaskinsulo (Aŭstralio). Verŝajne temas pri devenantoj el IrakoIrano.[50]
  • En Moskvo (Rusio) milico retenes pli ol 1700 homoj por ke preventu interpuŝiĝojn de naciistoj kaj kaŭkazanoj.[51] Dum diversaj interbatiĝoj de gejunuloj jam vundiĝis 30 homoj.[52] La prezidanto de Rusio Dmitrij Medvedev deklaris, ke kulpuloj pri interetnaj tumultoj estos severe punata.[51]
  • En Ateno (Grekio) kelkmiloj da gejunuloj manifestaciis kaj interpuŝiĝis kun polico protestante kontraŭ novaj kontraŭkrizaj agoj de la registaro.[53]
  • En la urbo Ĉabahar (Irako) kamikazo eksplodigis sin apud manifestacio de pilgrimantoj, omaĝintaj Aŝuron. Pereis almenaŭ 38 homoj.[54]

16-a de decembro

17-a de decembro

18-a de decembro

19-a de decembro

  • En meksika subŝtato Puebla eksplodiĝis naftokondukilo de la ŝtata kompanio Petroleos Mexicanos, en kiu nekonataj traboris kelkajn truojn por ŝteli nafton. Pereis 27 kaj estis vunditaj 52 homoj. Pli ol 30 domoj estis plene detruitaj, pli ol 80 damaĝitaj.[66]
  • En provinco Kunduz (Afganio) talibanoj atakis lernejan centron de la afgana armeo.[67]
  • En Belorusio komenciĝis la prezidanta balotado.[68]

20-a de decembro

  • Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo deklaris, ke ĝi ne pretas doni pozitivan takson al la prezidanta balotado en Belorusio pro diversaj rompoj de demokratiaj procedoj.[69]
  • En Ĉeĥio kadre de la kampanjo «Dankon, ni foriras», petojn pri maldungo, datitajn la 1-an de januaro 2011, subskribis 4192 el ĉirkaŭ 16 miloj da kuracistoj. Ili postulas pligrandigi salajrojn.[70]
  • Estis liberigita la meksika politikisto Diego Fernández de Cevallos, en 1994 partopreninta la prezidantan balotadon, kaj forŝtelita de nekonatoj la 15-an de majo 2010.[71]
  • En busstacio en Najrobio (Kenjo), en buso ekveturinta al Kampalo (Ugando), eksplodiĝis bombo. 3 homoj pereis kaj almenaŭ 23 estis vunditaj.[72]
  • La Moskva urba juĝejo (Rusio) malpermesis funkciadon de la socia unuiĝo «Format-18» (ruse Формат-18), agnoskinte ĝin ekstremisma grupo. La gvidanto de la grupo Maksim Marcinkeviĉ laŭ la kromnomo Tesak (esperante Haktranĉilo) ekde 2007 troviĝas en malliberejo, kien ĝi estis metita por 3 jaroj pro ekstremismaj publikaj eldiroj.[73]
  • Matene en Irako estis pendumitaj 11 anoj de la sunaisma grupo Ĝundalla, kulpigitaj pri teroraj agoj. Tri el ili estis kondamnitaj pro murdo de 30 soldatoj de Pasdaran, aliaj — pro helpado al kamikazoj, eksplodigintaj sin en moskeo de la urbo Zahedan en julio 2010, kiam pereis pli ol 50 homoj.[74]
  • Sud-Koreio okazigis lernopafadon ĉe la insulo Jonphjondo apud la limo kun Nord-Koreio. Ĝi komenciĝis je 14:30 (loka horo) kaj daŭris dum du horoj.[75]
  • La kvanto de mortintoj pro la epidemio de ĥolero en Haitio jam atingis 2535 homojn. Entute estis infektitaj 114 500 homoj, el kiuj 57 mil estis metitaj en malsanulejojn.[76]

21-a de decembro

22-a de decembro

23-a de decembro

  • Sud-Koreio okazigis manovrojn apud la urbo Phoĉhon, je 30 km de la limo ĉe Nord-Koreio. Ilin partoprenis ĉirkaŭ 800 militistoj, 30 tankoj, 11 kirastransportiloj, 6 ĉasaviadiloj, 36 kanonoj, 7 helikopteroj kaj alia milittekniko. La manovroj daŭris 40 minutojn.[84]
  • En la ambasadorejo de Svislando en Romo (Italio) eksplodiĝis la ricevita paksendaĵo. Unu kunlaboranto estis grave vundita.[85] Simila eksplodo okazis en la ambasadorejo de Ĉilio, kies kunlaboranto estis malgrave vundita.[86] La respondecon prenis al si la itala anarkiista grupo Federazione Anarchica Informale.[87]
  • AFP sciigas, ke dum lastaj semajnoj en Haitio, precipe en la departemento Grand'Anse, estis linĉitaj almenaŭ 45 homoj, suspektataj vuduo-sorĉistoj. Oni supozis, ke tiuj per sia sorĉado alvokis ĥoleron, kies epidemio trafis la landon.[88]
  • Je la nokto al la 23-a decembro en Germanio okazis la tertremo forta je 3,5 gradoj laŭ la skalo de Richter. La epicentro troviĝis en la distrikto Lerchenberg de la urbo Majenco. La tertremo daŭris ĉirkaŭ unu minuto kaj ne kaŭzis damaĝojn aŭ vundiĝojn.[89]

24-a de decembro

  • Forpasis la fama usona artkolektisto Roy Neuberger. Li havis 107 jarojn.[90]

25-a de decembro

  • En la urbo Jos (Niĝerio) okazis 7 eksplodoj, sekve de kio 32 homoj pereis kaj 74 estis vunditaj.[91]
  • Almenaŭ 39 homoj pereis kaj 60 estis vunditaj, kiam kamikazo eksplodigis sin matene en centro de distribuado de manĝaĵoj en la urbo Bajaur (provinco Bajaur, Pakistano).[92]
  • Aerarmeo de Israelo bombardis kvar celojn en Gaza Sektoro — kelkajn horojn post pripafado de israela teritorio pere Kassam-raketoj fare de palestinaj gerilanoj.[93]

27-a de decembro

28-a de decembro

  • La iraka ministerio pri edukado malpermesis al la Bagdada arta instituto ekde 2011 instrui muzikan kaj teatran artojn.[95]
  • La prezidanto de Rusio Dmitrij Medvedev subskribis la dekreton por establi komunan telefonnumeron por ĉiuj savoservoj de la lando — 112. Tiu laboro finiĝos en 2012.[96]

29-a de decembro

  • Je la nokto al la 29-a de decembro okazis du eksplodoj apud la stabo de la partio Norda Ligo en Gemonio (Italio). La domo ricevis malgravajn damaĝojn, neniu estis vundita.[97]
  • BBC News informas, ke pro inundo, kaŭzita de pluvegoj, estis evakuitaj ĉirkaŭ 1000 loĝantoj de la ŝtato Kvinslando (Aŭstralio), inkluzive ĉiujn 300 loĝantojn de la urbeto Theodore. Oni taksas la damaĝon je 1 miliardo da usonaj dolaroj.[98]
  • La usona firmao Noble Energy kaj ties israelaj partneroj deklaris eltrovon de grandaj gasminejoj ĉe la brdo de Israelo. En la boraĵo Leviathan, situanta je 130 km de Hajfo je la profundo de 1645 metroj, estis konvinkite ke la rezervo de la minejo konsistigas ĉirkaŭ 450 miliardojn da kubmetroj.[99]

30-a de decembro

31-a de decembro

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads