Metropola regiono Nurenbergo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Metropola regiono Nurenbergo
Remove ads

La metropola regiono Nurenbergo (germane Metropolregion Nürnberg, nomata laŭ la centra urbo Nurenbergo - estas urbeca regiono en la nordo de la tri federacia lando Bavario de Germanio. Ekde la jaro 2005 ĝi konsideriĝas metropola regiono de Eŭropo. En la regiono, kiu ampleksas areon de proksimume 21 800 kvadrataj kilometroj, laŭ la stato de 2017 loĝis 3,5 milionoj da loĝantoj, kio rezultigas loĝdenson de 160 homoj/km² - kompare kun aliaj metropolaj regionoj de la mondo relative malgranda denseco (la averaĝo de tuta Germanio estas 229), kio akcentigas ke por difino de metropola regiono ne kalkuliĝas laŭeble multaj homoj sur malmulta spaco, sed la ekonomia kaj kultura signifo de la regiono por la tuta ŝtato.

Rapidaj faktoj Regiono, metropolitan region in Germany [+] ...
Thumb
mapo de la regiono. Ju pli malhele, des pli granda loĝdenso

Kompare pli grandaj urboj de la teritorio estas Nurenbergo (Nürnberg), Fürth, Erlangen, Bayreuth, Bamberg kaj Hof (Saale).

Detale, la regiono konsistas el la eksterdistriktaj urboj Ansbach, Amberg, Bamberg, Bayreuth, Coburg, Erlangen, Fürth, Hof, Nürnberg, Schwabach kaj Weiden, kaj la distriktoj Amberg-Sulzbach, Ansbach, Bamberg, Bayreuth, Coburg, Erlangen-Höchstadt, Forchheim, Fürth, Haßberge, Hof, Kitzingen, Kronach, Kulmbach, Lichtenfels, Neumarkt i.d.OPf., Neustadt a.d.Aisch-Bad Windsheim, Neustadt a.d.Waldnaab, Nürnberger Land, Roth, Tirschenreuth, Weißenburg-Gunzenhausen kaj Wunsiedel i. Fichtelgebirge.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads