Ĝermolisto de brazilaj esperantistoj

Listartikolo en Vikipedio From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z
Remove ads

A

Ceci Abreu

Ceci ABREU estis pioniro de Esperanto en Fortaleza en la komenco de 20-a jarcento.

Carlos Amoroso

Carlos AMOROSO estas brazila esperantisto de frua 20-a jarcento en Bahia, kie li kunfondis la societon Bahia Esperanto-grupo en 1910.

Aristóteles Juvenal de Faria Alvim

Aristóteles Juvenal de FARIA ALVIM estis brazila esperantisto. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Sebastião Albuquerque

Sebastião ALBUQUERQUE /sebasti'ãŭ ałbu'keRkj/ estis brazila esperantisto. Li estis unua homo kiu instruis Esperanton en Recifo ekde 1932. Sebastião Albuquerque okupis katedron de Esperanto ĉe la Popola labor-universitato de Recifo.

Misael Alves Mendes

Misael ALVES MENDES estis brazila esperantisto. En 1949 li kiel kasisto estis membro de la organiza komisiono de la 12-a Brazila Kongreso de Esperanto en Bel-Horizonto.

João Andrade

João ANDRADE (naskiĝis en 1906, mortis la 9-an de januaro 1987 en Volta Redonda, Brazilo) estis brazila esperantisto. En Volta Redonda dum pli ol 30 jaroj li mastris okulkuracan entreprenon "Ótica Esperanto" kaj prizorgis lokan radio-programon pri la Esperanto-movado.

Arnaldo Alencar Araripe

Arnaldo Alencar ARARIPE estis brazila esperantisto. En 1949 li kiel prezidanto estis membro de la organiza komisiono de la 12-a Brazila Kongreso de Esperanto en Bel-Horizonto.

Artemísia V. de Araújo

Artemísia V. de ARAÚJO estas brazila esperantisto el Alagoas. Ŝi estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Neuse Araújo

Neuse ARAÚJO estas brazila esperantisto de Recife. En 1952 estis membro de la organiza komitato de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Odilon Araújo

Odilon Vital de Araújo (mortis en 1941) elstara esperantisto, estis unu el la pioniroj de Esperanto en Pernambuko. Li estis fondinto de la ĵurnalo “Pernambuco Esperantista”, kiu dum longa tempo subtenis vivanta la flamon de la esperanta idealo en Pernambuko.

Oswaldo Arruda Stein

Oswaldo ARRUDA STEIN (naskiĝis en 1908, mortis en julio 1980 en San-Paŭlo) estis fondinto de Esperanto-societo en Cravinhos, Brazilo. Li aktivis pri Esperanto dum pli ol kvindek jaroj. Li estis prezidanto de Ribeirão Preto Esperanto Clube.

Omaĝe, la urba publika biblioteko de Cravinhos havas lian nomon.

Sebastião Augusto

Sebastião AUGUSTO estis brazila esperantisto de Manaus. En 1945 li estis ano de komitato de 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Alfredo Azevedo

Alfredo AZEVEDO estis brazila esperantisto de Recife. En 1952 estis membro de la organiza komisiono de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Remove ads

B

Alzira Gomes dos Anjos Baptista

Alzira Gomes dos Anjos Baptista (mortis la 7-an de januaro 2005) estis brazila esperantistino. Ŝi naskiĝis en la malgranda urbo Sacramento, ŝi estis ankoraŭ eta knabino kiam la familio translokiĝis al urbo Franca. En 1968 ŝi edziniĝis al José Roberto Baptista. De S-ro Langerton Neves da Cunha,ŝi eklernis homeopation kaj fitoterapion. Dum multaj jaroj ŝi laboris por Esperanto, ŝi esperantigis kaj plenkreskulojn kaj infanojn.

Josias Ferreira Barboza

Josias Ferreira Barboza estas brazila esperantisto.

Verkoj

Citaĵo
 Nova esperanta instrumetodo - Esperanto por lernejaj klasoj- de Josias Ferreira Barboza, disponeblas ĉe BEL-Libroservo ekde mardo. La metodo plenumas la rekomendon de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kaj Internacia Esperanto-Instituto (IEI) pri instruado de Esperanto per cellingvaj lerniloj, tutmonda tendenco, kaj agordiĝas kun la rekomendo de Konsilio de Eŭropo en sia Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) por lingvolernado, instruado kaj pritaksado, kiu celas unuecigi la mezuradon de lingvokapablo. Esperanto por Lernejaj Klasoj konsistas el bunte ilustrita libro (1 kaj 2) kun ekzercaro kaj KD. Krome, la instruisto havas gvidlibron kaj helpan tekon, kun preseblaj murbildoj kaj murfrazaro, flankaj tekstoj kaj ekzercaroj. La KD enhavas la ĉefajn enkondukajn tekstojn de la lecionoj, kiuj estas rol-ludataj de Esperantistaj “aktoroj”. La gvidlibro de la instruisto havas en ĉiuj paĝoj flankan kaj suban marĝenojn, kun notoj kaj sugestoj pri plej efika maniero enkonduki aŭ gvidi tiun aŭ sekvontan instruunuon aŭ paroligilojn. Fakte, laŭ tiu ĉi soci-funkcia metodologio la instruisto ne “instruas”, sed “reĝisoras” la grupan lernadon. La helpa teko senpage preneblas kaj povas esti libere modifita de la instruisto laŭ ŝiaj/liaj bezonoj, kaj facile kajerigeblas. 
 BEL Informas - Numero 03, Marto (2009)

José de Barros Moreira

José de BARROS MOREIRA estis brazila esperantisto. En 1949 li kiel kasisto estis membro de la organiza komisiono de la 12-a Brazila Kongreso de Esperanto en Bel-Horizonto.

José Bastos Campos

José BASTOS CAMPOS (naskiĝis en 1933, mortis en majo 1998) estis delegito pri turisma informado en Fortaleza (Brazilo).

Ricarda Backheuser

Ricarda Backheuser (mortis en 1928) instruistino, estis brazila esperantistino ekde 1907. Kunfondintino de “Grupo Esperantista de Niteroi” (20 Oktobro 1907), ŝi okupis de la fondo la oficon de vicprezidantino; ŝi apartenis ankaŭ al “Virina Klubo Esperanto”. Ŝi estis edzino de Everardo Backheuser.

Heitor Beltrão

Heitor BELTRÃO reprezentis Bahion en la 7-a Brazila Kongreso de Esperanto, 1923, okazinta en la tiama Federacia Distrikto.

Manoel Portilho Bentes

Generalo Manoel Portilho Bentes (mortis la 4-an de Julio 1922) milita inĝeniero, estis unu el la pioniroj de Esperanto en Brazilo. Li estis prezidanto de Brazila Klubo Esperanto.

Catulita Cesar Bittencourt

Catulita Cesar Bittencourt (mortis en marto 1998) estis esperantistino en Taubaté.

Walter Boppré

Walter Boppré (mortis la 25-an de septembro 1998) estis esperantisto en Florianópolis. Li estis fondinto de grupo de Esperanto en Laguna en 1948.

L. Braga

L. Braga, muzikisto, estis brazila esperantisto en la komenco de 20-a jarcento.


Verko:

  • Grabowski. Trovita, romanco, laŭ originala teksto de Goethe. Muziko de F. Braga. Eld. Presa Societo, Parizo, 1910?
Citaĵo
 Estas superflue laŭdi la talentplenan esperantistan poeton, S-ron Antoni Grabowski, kies verkoj ĉiuj samideanoj konas. S-ro Braga verkis sur la ĉarma poeziaĵo muzikon kiu atestas pri nepra talento, sed kiun iuj eble dezirus pli simpla. 
 Belga Esperantisto n.22 (aŭg 1910)

Lazarus Brieger

Lazarus Brieger (naskiĝis la 9-an de marto 1897, mortis la 8-an de aŭgusto 1985) estis brazila esperantisto, ano de Veterana Esperantista Klubo (VEK). Li estis delegito de UEA en Rio de Janeiro.

Remove ads

C

Francisco Cabrita

Francisco Cabrita (mortis 1923), profesoro, estis esperantisto en la komenco de 20-a jarcento. Li estis profesoro ĉe la Universidade do Brasil kaj docento ĉe Normala Lernejo de Rio de Janeiro. Li okupis la postenon de Direktoro de la Publika Instruado en federaciŝtato Rio de Janeiro en 1909.

Elisa Rosa Camillo

Elisa Rosa Camillo naskiĝis en 1941 en la urbo São José do Rio Pardo. Emerita instruistino, diplomiĝinta pri Beletro en USP, ekinteresiĝis pri Esperanto en 2006 kaj en la sama jaro aliĝis al EASP, kie ŝi ĉeestis plurajn kulturajn kunvenojn. Ŝi forpasis komence de septembro 2016.

Moacir Caminha

Moacir CAMINHA estis pioniro de Esperanto en Fortaleza en komenco de 20-a jarcento.

Benjamim Camosato

Benjamim CAMOSATO estis brazila esperantisto el Rio Grande do Sul. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Aderson Borges de Carvalho

Aderson Borges de Carvalho (naskiĝis en 1900?; mortis la 24-an de aprilo 1999),estis brazila esperantisto en Juazeiro do Norte. Li lernis Esperanton perkonputile en la fino de 20-a jarcento.

Aquiles Lando Carmo

Aquiles LANDO CARMO estis brazila esperantisto. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

José Lins de Carvalho

José LINS de CARVALHO estis brazila esperantisto. Lernis Esperanton de Alcebíades Paes kaj estis unu el la kunfondintoj de Esperanto-Klubo de Sergipe en 1907.

Audino Castelo Branco

Audino Castelo Branco (mortis en 2000) estis brazila esperantisto.

Pedro Jacintho Cavalheiro

Pedro Jacintho Cavalheiro estas brazila esperantisto, prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo.

Newton Ceratti

Newton CERATTI estis brazila industriisto kaj esperantisto. Filo de Giovanni Ceratti. Li fariĝis membro de San-Paŭla Esperanto-Klubo en 1946, estis ĝia vicprezidanto en 1950. Kabeis en 1957.

Joaquim da Rocha Cerqueira

Joaquim da Rocha Cerqueira (mortis la 8-an de Januaro 1925) estis unu el la pioniroj de esperanto en Brazilo. Li estas patro de kvar geesperantistojn, tri inoj kaj unu viro.

Hermógenes César

Hermógenes César (mortis en 2009) estis brazila esperantisto dum la fino de 20-a jarcento kaj komenco de 21-a. Li estis prezidanto de Niterói Esperanto-Klubo.

Zuzartino de Oliveira Cesar

Zuzartino de Oliveira Cesar (mortis la 26-an de oktobro 1919 pro variolo) telegrafisto estis unu el la pioniroj de Esperanto en Aracaju.

Lurdinha Cordeiro

Lurdinha CORDEIRO (pseŭdonimo) estas brazila esperantisto de Recife. En 1952 estis membro de organiza komisiono de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Afonso Costa

Afonso COSTA estas brazila esperantisto de frua 20-a jarcento en Bahia, kie li kunfondis la societon Bahia Esperanto-grupo en 1910.

Deraldo Costa

Deraldo Dias COSTA, estas brazila esperantisto de frua 20-a jarcento en Bahia, kie li li kunfondis la societon Bahia Esperanto-grupo en 1910.

Li estis kolonelo de Nacia Gvardio (honora titolo, ne milita posteno), deputito kaj mastro de framasona loĝio.

José Felipe de Azeredo Coutinho

José Felipe de AZEREDO COUTINHO estis brazila esperantisto. Ekde lia alveno en Bel-Horizonto en 1910, li energie kaj en la komenca fazo preskaŭ sole disvastigis Esperanton en la urbo. Li propagandis unue inter la klasoj de la latina lingvo, muziko kaj itala lingvo, kiujn li subtenis ĉe la privata kolegio Azeredo. Post kiam en 1907, do antaŭ lia alveno, en la urbo jam tre mallongan tempon floris unua esperantista klubo en la urbo, sekve de lia konstanta preparo oni la 17-an de julio 1927 fondis duan esperantistan klubon en Bel-Horizonto, kiu prenis la nomon Montara Esperanto-Klubo.

Luís Azeredo Coutinho

Luís AZEREDO COUTINHO estis brazila esperantisto. En 1949 li kiel vicprezidanto estis membro de la organiza komisiono de la 12-a Brazila Kongreso de Esperanto en Bel-Horizonto.

José Cruz

José CRUZ estis brazila esperantisto el Sergipe. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Verkaĵo: Aspectos Estatísticos do Ensino Primário Sergipano – 1943-1945, José Cruz, Aracaju: Imprensa Oficial, 1947

Carlos Cunha

Carlos CUNHA, brazila esperantisto, en Alagoinhas, Bahia, fondis esperanto-grupon 1913.

Moacir da Silva Cunha

Moacir da SILVA CUNHA estis brazila esperantisto de Recife. En 1952 estis membro de la organiza komisiono de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Remove ads

D

Ernesto Dinis

Ernesto DINIS estas brazila esperantisto de Recife. En 1952 estis membro de la organiza komisiono de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Alipio Dorea

Alipio Dorea (mortis en 1919) instruisto, estis esperantisto en Campos dos Goytacazes. Li estis prezidanto de loka Esperanto-asocio.

E

Paulo Izaías Ereno

Paulo Izaías ERENO (naskiĝis en 1949, mortis la 1-an de junio 2005) estis aktivulo de Esperanto-movado, i.a. en la brazila ŝtato Rio grande de Sul.

En 1973-74 li laboris kiel grafikisto en la Centra Oficejo de UEA.

F

Francisco Falcão

Francisco de ASSIS do REGO FALCÃO estis brazila esperantisto. Li movadis unue en Cearao kaj poste en Pará. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Giovanni P. Faraco

Giovanni P. FARACO estis brazila esperantisto el Santa Catarina. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Keller Farina

Keller FARINA estis brazila esperantisto el Cuiabá. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Heitor V. Costa Faria

Heitor V. COSTA FARIA estis brazila esperantisto. Alvenis Campo Grande ĉirkaŭ 1940 kaj tuj starigis Esperanto-kurson ĉe la spiritisma centro “Discípulos de Jesus”. Heitor estis translokita al alia subŝtato kaj la kurso malaperis. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Onésimo Costa e Faria

Onésimo COSTA e FARIA estis brazila esperantisto, frato de Heitor V. Costa Faria. Li agadis en Campo Grande post 1945, estis unu el la fondantoj de Lernejo Zamenhof kaj ĝia unua direktoro, ankaŭ post kiam la lernejo en 1949 fariĝis ŝtata.

José Carlos Farias

José Carlos FARIAS estas brazila esperantisto de frua 20-a jarcento en Bahia, kie li en 1910 kunfondis la societon Bahia Esperanto-grupo.

Alvaro Fausto de Souza

Alvaro FAUSTO DE SOUZA (naskiĝis en 1929, mortis la 3-an de aŭgusto 1988 en Rio-de-Janejro, Brazilo, kie li estis UEA-fakdelegito pri geriatrio kaj medicino.

Julinha Zoraide Feijó

Julinha Zoraide Feijó (naskiĝis la 25-an de decembro 1925 en São Franciso de Paula– mortis la 2-an de aŭgusto 2011 en Porto Alegre) instruistino, estis esperantistino en Porto Alegre ekde 1989. Ŝi estis la prezidantino de la Loka Kongresa Komitato de la 40-a Brazila Kongreso de Esperanto], okazinta en Porto Alegre 2005.

Verko:

  • “Ĵuzo Metodo” (rekta metodo de Esperanto) (2005);

Engrácia Ferreira

Engrácia FERREIRA mortis la 21-an de aprilo de 1931. Ŝi estis unu el pioniroj de la brajlo en Brazilo, kiun ŝi uzis por disvastigi spiritismon inter blinduloj. Ŝi lernis Esperanton en Fortaleza en 1911.

Eurico Figuera

Eurico FIGUEIRA (naskiĝis en 1933 kaj mortis la 30-an de marto 2003) estis Delegito de UEA, mortis la 30-an de marto en Taubaté, Brazilo. En la 14-a de aprilo 1957 li kunfondis la organizaĵon Taubaté Esperanto-Klubo, kies prezidanto li estis plurfoje.

Severino de Freitas

Severino Soares de Freitas (mortis la 9-an de novembro 1923) poŝta oficisto, estis unu el pioniroj de Esperanto en Brazilo. Li estis kunfondinto de “Grupo Esperantista de Niteroi” (1906) kaj ĝia unua prezidanto. Poste li aliĝis al “Brazila Klubo Esperanto” kaj apartenis al ĝia konsilantaro, kiam li mortis. Li estis ankaŭ ano de Brazila Ligo Esperantista.

Murillo Furtado

Murillo Furtado estis unu el la pioniroj de Esperanto en Brazilo en komenco de 20-a jarcento. Li estis la originala aŭtoro de Primeiro Manual de Esperanto en 1906.

Remove ads

G

Fernando Galvão Marinho

Fernando GALVÃO MARINHO, kolonelo. Brazila esperantisto. Prezidanto de BEL en 1981.

Hemeterio de Gouveia

Hemeterio de Gouveia (mortis en 1927) estis esperantisto en Aracaju dum la komenco de 20-a jarcento.

Giuseppe Grattapaglia

Giuseppe GRATTAPAGLIA estas italdevena brazila esperantisto, edzo de la germandevena brazila esperantistino Ursula Grattapaglia kaj administranto de la fondaĵo Bona Espero en Brazilo. Li estas aktivulo de Rotario kaj Rotaria Amikaro de Esperantistoj.

Clarindo Diniz Gonçalves

Clarindo DINIZ GONÇALVES estis brazila esperantisto. Lernis Esperanton de Alcebíades Paes kaj estis unu el la kunfondintoj de Esperanto-Klubo de Sergipe en 1907.

Sinésio Gotschalk

Sinésio GOTSCHALK estas brazila esperantisto de la frua 20-a jarcento en Bahia, kie li kunfondis la societon Bahia Esperanto-grupo en 1910.

Remove ads

H

Kleber Halfeld

Kleber HALFELD estas brazila esperantisto. Li interalie gvidis kurson en la urbo Além Paraíba en 1962.

L

M

N

O

P

R

S

T

U

V

W

Z

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads