Alveolaro
konsonanto prononcata inter la lango kaj la supraj alveoloj From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Alveolaroj (aŭ dentokarnaj aŭ alveolaj konsonantoj, pleonasme alveolaraj konsonantoj) estas konsonantoj artikulaciataj per la lango kontraŭ aŭ proksime al la supra alveola kresto, kiu tiel nomiĝas ĉar ĝi entenas la alveolojn (la ingojn) de la supraj dentoj. Alveolaraj konsonantoj artikulacieblas per la pinto de la lango (tiel nomataj apikalaj konsonantoj), kiel en la angla, aŭ per la plataĵo de la lango tuj super la pinto (la "klingo" de la lango; nomataj laminalaj konsonantoj), kiel en la franca kaj la hispana. La laminalan alveolaran artikulacion oni ofte mise nomas dentalo, ĉar la pinto de la lango videblas proksime al aŭ tuŝante la dentojn. Tamen, estas la plej malantaŭa punkto de kontakto kiu difinas la lokon de artikulacio; tio estas kie finiĝas la buŝsona kavaĵo, kaj estas la resonanta spaco de la buŝsona kavaĵo kiu donas al konsonantoj kaj vokaloj ties karakterizan timbron.
La Internacia Fonetika Alfabeto (IFA) ne havas apartajn simbolojn por la alveolaraj konsonantoj. Anstataŭe, la samaj simboloj estas uzata por ĉiuj koronalaj lokoj de artikulacio kiuj ne estas palataligitaj kiel la angla palato-alveolaro sh, aŭ la retroflekso. Por senambiguigo, la "ponto" ([s̪, t̪, n̪, l̪] ktp) uzeblas por dentaloj, aŭ la substango ([s̠, t̠, n̠, l̠] ktp) uzeblas por postalveolaroj. Rimarku ke [s̪] malsamas de dentala [θ] en tio esti sibilanto, dum ke [s̠] malsamas de postalveolara [ʃ] en tio esti nepalataligita.
La nudaj literoj [s, t, n, l] ktp. ne ĉiam prezentas specife alveolarojn. La lingvo povas ne utiligi tiajn distingojn, tiel ke du aŭ pli da korornalaj lokoj troviĝas alofone, aŭ la transskribado eble simple tro lozas por distingi dentalan disde alveolaran. Se necesas specifigi ke konsonanto estas alveolara, diakrito de la Etendita IFA uzeblas: [s͇, t͇, n͇, l͇], ktp. Tamen, la simboloj <s, t, n, l> mem ofte nomatas 'alveolaraj', kaj la lingvaj ekzemploj sube ĉiuj estas alveolaraj sonoj.
(La aldona diakrito de la Etendita IFA estis inventita por parol-patologio kaj ofte uziĝas kun la signifo 'alveolarigita', kiel en la labial-alveolaraj sonoj [p͇, b͇, m͇, f͇, v͇], en kiuj la malsupra lipo kontaktas la alveolaran kreston.
La alveolaraj/koronalaj konsonantoj identigitaj per la IFA estas:
Remove ads
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads